Więcej

Nova Artefarita Lingvo

od shinaavro, 9 lipca 2014

Wpisy: 13

Język: Esperanto

shinaavro (Pokaż profil) 9 lipca 2014, 07:01:19

Saluton! Mi estas SHIN Hyunkyu kaj Esperante nomata kiel Mondero.

Mi kreas novan artefaritan lingvon nomate kiel Jennai(Ĵ-E-N-N-A-J). Tio celas malpezigi mensan pezon en enmemorigi vortojn.

Ekzemple,

Wa = Mi(substantivo)
Wa ga = Mi(nominativo)
Ni = Vi
Ni wo = Vin
Ai = Amo
Ai has = Amas

Wa ga ni wo ai has. = mi amas vin.

Sammaniere, kiam oni uzas anglajn vortojn,

Thomas ga MP3 File wo Download has.
=Thomas downloads an MP3 file.

Kun Esperantaj vortoj,

Zamenhof ga Esperanto wo Amo has.
=Zamenhofo amas Esperanton.

Jennai havas normigitan gramatikon kaj ĝi libere enhavas vortojn el fremdaj lingvoj. Lerni iun gramatikon estas pli facile ol lerni unu lingvon, nature. Jennai utiligas tian karakteron.

Jennai estas farata baze de la ĉina, la japana, la korea, kaj aliaj lingvoj. Por konfirmi lingvecon, mi varbas provantojn pri Jennai. Post 2~4 horoj da lerno gramatika, celote vi povos interparoli kun mi.

Si ve havas demandon, bonvolu ne heziti! Se vi volas partopreni, kontaktu min per sendi mesaĝon al shinaavro@gmail.com // bedaŭrinde mi ne povas ĉeesti kun multaj provantoj, tamen via intereso ĉiam plaĉas al mi.

Dankon!!!

Arseno (Pokaż profil) 9 lipca 2014, 07:47:40

shinaavro:Saluton! Mi estas SHIN Hyunkyu kaj Esperante nomata kiel Mondero.

Mi kreas novan artefaritan lingvon nomate kiel Jennai(Ĵ-E-N-N-A-J). Tio celas malpezigi mensan pezon en enmemorigi vortojn.

Ekzemple,

Wa = Mi(substantivo)
Wa ga = Mi(nominativo)
Ni = Vi
Ni wo = Vin
Ai = Amo
Ai has = Amas

Wa ga ni wo ai has. = mi amas vin.

Sammaniere, kiam oni uzas anglajn vortojn,

Thomas ga MP3 File wo Download has.
=Thomas downloads an MP3 file.

Kun Esperantaj vortoj,

Zamenhof ga Esperanto wo Amo has.
=Zamenhofo amas Esperanton.

Jennai havas normigitan gramatikon kaj ĝi libere enhavas vortojn el fremdaj lingvoj. Lerni iun gramatikon estas pli facile ol lerni unu lingvon, nature. Jennai utiligas tian karakteron.

Jennai estas farata baze de la ĉina, la japana, la korea, kaj aliaj lingvoj. Por konfirmi lingvecon, mi varbas provantojn pri Jennai. Post 2~4 horoj da lerno gramatika, celote vi povos interparoli kun mi.

Si ve havas demandon, bonvolu ne heziti! Se vi volas partopreni, kontaktu min per sendi mesaĝon al shinaavro@gmail.com // bedaŭrinde mi ne povas ĉeesti kun multaj provantoj, tamen via intereso ĉiam plaĉas al mi.

Dankon!!!
Kiel vi luktos kontraŭ la problemo, ke en iu lingvo ekzistas viaj specialaj vortetoj (ga, wo, has)? Kial vi inventis proprajn vortojn "wa" kaj "ni"? Ĉu ilin oni ne povas preni el aliaj lingvoj, kio estus laŭ la ĉefa ideo de via lingvo?

Fenris_kcf (Pokaż profil) 9 lipca 2014, 08:20:48

Arseno:Kial vi inventis proprajn vortojn "wa" kaj "ni"? Ĉu ilin oni ne povas preni el aliaj lingvoj, kio estus laŭ la ĉefa ideo de via lingvo?
Tiuj vortoj evidente devenas de Mandarin:
wǒ ~ mi/min
nǐ ~ vi/vin
ài ~ ami/amo

shinaavro (Pokaż profil) 9 lipca 2014, 11:48:35

Arseno:
Kiel vi luktos kontraŭ la problemo, ke en iu lingvo ekzistas viaj specialaj vortetoj (ga, wo, has)? Kial vi inventis proprajn vortojn "wa" kaj "ni"? Ĉu ilin oni ne povas preni el aliaj lingvoj, kio estus laŭ la ĉefa ideo de via lingvo?
Dankon pro via komento!

Unue, ja ili venas de la Japana, la Korea, kaj la Ĉina ĉar kulturbazo de Jennai estas ĉina-litera-areo. Ga kaj Wo venas de la Japana.

Jennai estas lingvo kun postpozicioj. Tial, problemo kiun vi zorgas estas ne zorginda.

Ekzemple, se vi uzas Ga en iu vorto, vi devus selekti kazon. Se vi volas fari ĝin al nominativo, la frazo estas "Ga ga". Fakte, unua ga estas ordinala vorto kaj dua ga estas postpozicio. Tio estas gramatika kompreno.

Pri pronomoj, tiuj estas partoj de gramatiko; ilia operacio ne samas al ordinalaj vortoj. Tial pronomoj estas subordigataj al normigita gramatiko.

shinaavro (Pokaż profil) 9 lipca 2014, 12:02:30

Fenris_kcf:
Arseno:Kial vi inventis proprajn vortojn "wa" kaj "ni"? Ĉu ilin oni ne povas preni el aliaj lingvoj, kio estus laŭ la ĉefa ideo de via lingvo?
Tiuj vortoj evidente devenas de Mandarin:
wǒ ~ mi/min
nǐ ~ vi/vin
ài ~ ami/amo
Dankon! Vi havas bonan senton al lingvoj! Fakte, tri lingvoj estas en tiuj vortoj.

Wa venas de 我 kiu estas wo ĉine, A koree, kaj wa(ware) japane. Mi elektis la plej komunan konsonanton kaj vokalon.

Ni venas de ni ĉine kaj ankaŭ ni en korea parolata lingvo.

Ai venas de ai ĉine kaj ai japane.

Jennai vortoj devenas de ĉina-litera kulturo. Tamen samekiel vi rigardis, krom pronomoj vi povas uzi fremdajn vortojn libere.

drinkulo (Pokaż profil) 9 lipca 2014, 14:26:27

oni devancis vi, vidu tokiponon (toki-pona)
Tokipono

MoutOp (Pokaż profil) 9 lipca 2014, 15:06:49

Ĉu via lingvo havas proprajn vortojn? Se ne, ĉu estas vera lingvo? Mi volas diri, se vi parolas nur la Korean kaj mi nur la Francan, ĉu oni povos interparoli kune dank' al Ĵenajo?

shinaavro (Pokaż profil) 9 lipca 2014, 23:52:59

drinkulo:oni devancis vi, vidu tokiponon (toki-pona)
Tokipono
Dankon pro via interesiĝo! Mi iom scias Tokiponon tamen ne komprenas devancecon. Ĉu vi bonvolus ekspliki tion al mi? Dankon antaŭe!

shinaavro (Pokaż profil) 10 lipca 2014, 00:19:22

MoutOp:Ĉu via lingvo havas proprajn vortojn? Se ne, ĉu estas vera lingvo? Mi volas diri, se vi parolas nur la Korean kaj mi nur la Francan, ĉu oni povos interparoli kune dank' al Ĵenajo?
Dankon pro via interesiĝo! Via demando eble okazis pro mia mallonga kaj nesufiĉa ekspliko ĉar mi ne povus afiŝi ĉiom da enkonduko ĉi tien.

Fakte, Ĵennajo havas siajn proprajn vortojn devenantajn de ĉina-litera kulturo. Azia versio de Esperanto eble estas bona metaforo. Ekzemple, unu Japana esperantisto senprobleme kaj rekte komprenis mian lingvon. 1.8 miliardo da Azianoj facile komprenas proprajn vortojn de Ĵennajo ĉar ili jam uzas ilin. Kiel Francanoj povas kompreni Espereanton facile. Tiu estas pura Ĵennaja uzado, kiu estas la plej preferinda.

Tamen, se tia, homoj ekster ĉina-litera kulturo sentus malfacilecon korespomdi per Ĵennajo. Kaj ili certe scias anglajn vortojn pro nacia edukado aŭ Esperantajn, aŭ individuale scias iom da vortojn de lingvo de aŭskultanto. Do, Ĵennai estas farita planite akcepti fremdajn vortojn por kreskigi uzantojn rapide.

Ekzemple,

Wa(我) ga Meiguok(美國) kara lai(來) has na haksheng(学生) des.

Supozu, ke vi scius gramatikon sed vortojn, ne. Verdire mi povas paroli en la franca, tamen ankaŭ supozu, ke mi ne povus paroli nek en la franca nek en Esperanto. Tiam mi uzas vortaron kaj miksas frazon por vi sube:

Wa ga Les Etats-Unis kara Venir has na Etudiant des.

Se vi scias gramatikon, vi povas kompreni tion. =mi estas studento, kiu venas el Usono.

Miksita Ĵennajo pli malrapide funkcias ol pura Ĵennajo, tamen almenaŭ ebligas interparolon. Ju pli vi lernas ĵennajajn vortojn, des pli vi fariĝas de Ĵennaja uzanto ĝis Ĵennaja parolanto. Akcepteco kaj libereco de Ĵennajo kreskigos kapablecon vian.

Do Ĵennaja interparolo inter la Franca kaj la Korea estas ebla.

Dankonridulo.gif

victornino (Pokaż profil) 24 lipca 2014, 11:02:54

Mi ege ŝatas vian ideon pri krei planlingvon baze de aziaj lingvoj. Fakte, multfoje mi scivolis scii pri ĉu ekzistis "Zamenhofeca" projekto en la parto de la mondo kie vi loĝas.

Mi supozas ke krei lingvon postulas grandan laboron. do, fortan spiriton por vi!

Wróć do góry