Į turinį

Ĉifroj estas distraj!

Christa627, 2014 m. liepa 9 d.

Žinutės: 22

Kalba: Esperanto

johmue (Rodyti profilį) 2014 m. liepa 10 d. 10:05:17

sergejm:Tio estas principo de nuntempa ĉifrado.
Jes. Kaj laŭ mi vere indas klare distingi inter moderna ĉifrado kaj ĝiaj arkaikaj praformoj. La principoj estas tute aliaj.

johmue (Rodyti profilį) 2014 m. liepa 10 d. 10:07:44

Clarence666:> Dum dua mondmilito, ekzemple, oni uzis specialajn tajpmaŝinojn

http://eo.wikipedia.org/wiki/Enigma
Jes, mi estas faranta esperantlingvajn subtekstojn al filmo pri ĝi. Bedaŭrinde mi verŝajne ne sukcesos finfari ĝin ĝis SES en Slovakio.
Propono de plibonigo ( cxu iu kuragxas redakti la Malfarado-Vikipedion? ) :
Ankaŭ konsideru kontribui al la projekto https://cxifru.net.

Christa627 (Rodyti profilį) 2014 m. liepa 10 d. 18:45:41

Ho, ve. Mi foriris por la nokto, kaj kiam mi revenas, ĉiuj estas disputanta pri tio, ĉu mia ĉifro vere estas ĉifro aŭ kodo. Tio ne estas la temo!! Mi uzis la vorton "ĉifro" pro la difino en la Vortaro ĉe la dekstra flanko de la paĝo. Eo-English "ĉifro"= "cipher, code, secret writing". Ne temas pri komputiloj. Kiam oni diras "kodo," mi pensas pri programkodoj kaj kodumuloj.

sergejm:
johmue:
Christa627:"Ve wqeve;sc di Ilqiu;byw ily;l s; qsif nwb; sebhmw ib s; vwbkw+"
Tio ne estas ĉifro, sed kodo.
Ankaŭ kodo estas ĉifro, sed tre simpla. Tamen, eĉ kun ĉi simpla kodo Christa627 erraris en la kodita teksto, "wqeve;sc" = "opimial,"
Jes, vi pravas; estas mia eraro. Estu "wqebe;lc". Dankon pro via korekto. Sed, ke mi eraris ne estas tre surprize; la kodo/ĉifro/kiel-ajn-vi-volas-nomi-ĝin ja baziĝas sur miaj plej oftaj mistajpaĵoj!! Mi ĉiam estas tre malbona tajpisto! ( Ve ,.e;v ily;l yui v;snwv; y;fqelyw+ )

Christa627 (Rodyti profilį) 2014 m. liepa 10 d. 19:03:14

Kaj se vi volas citi Vikipedion, mi povas fari same:
Vikipedio:Inversskribo, alivorte spegulskribo, estas formita per skribado en la direkto kiu estas la inverso de la natura maniero por antaŭfiksita lingvo, tia ke la rezulto estas la spegula bildo de normala skribante: ĝi prezentiĝas normala kiam ĝi estas reflektita en spegulo. Ĝi foje estas uzita kiel ekstreme primitiva formo de ĉifro.
Por fari kaj legi inversskribaĵon, oni ne bezonas komputilon, nek "matematike trakteblan datumon." Ja temas pri "ekstreme primitiva formo," sed eĉ primitiva formo estas formo!

Sed la vortuzo de Vikipedio povus esti erara; precipe ĉar tiu ĉi artikolo estas rekte tradukita de la angla (vidu "Mirror Writing" ).

Altebrilas (Rodyti profilį) 2014 m. liepa 10 d. 20:24:37

Amuza ludo. Mi komprenis la mesaĝon, sed ne vidis, ĉu la ĉapelitaj literoj estas eblaj...

Christa627 (Rodyti profilį) 2014 m. liepa 10 d. 21:20:21

Altebrilas:Amuza ludo. Mi komprenis la mesaĝon, sed ne vidis, ĉu la ĉapelitaj literoj estas eblaj...
Mi uzas la x-sistemon; x=. Ĉar, videble, la QWERTY klavaro ne havas ĉapelitajn literojn, do necesas uzi ian sistemon. Do "Feliĉan Naskiĝtagon" = "Jise,.;b B;ldeh.y;hwb".

Clarence666 (Rodyti profilį) 2014 m. liepa 11 d. 16:45:12

> indas klare distingi inter moderna ĉifrado kaj ĝiaj
> arkaikaj praformoj. La principoj estas tute aliaj.

Mia teksto mencias tion. La arkaika kriptado estas nur simetria, kaj parte miksas la algoritmon kun la sxlosilo, aux ecx ne uzas sxlosilon.
Ankaŭ konsideru kontribui al la projekto https://cxifru.net.
Pli bonas. Sed ne mencias gravan detalon: oni cxiam kombinas la nesimetrian kriptadon kun la simetria kriptado.

Christa627 (Rodyti profilį) 2014 m. liepa 11 d. 19:03:32

Clarence666:> indas klare distingi inter moderna ĉifrado kaj ĝiaj
> arkaikaj praformoj. La principoj estas tute aliaj.

Mia teksto mencias tion. La arkaika kriptado estas nur simetria, kaj parte miksas la algoritmon kun la sxlosilo, aux ecx ne uzas sxlosilon.
Ankaŭ konsideru kontribui al la projekto https://cxifru.net.
Pli bonas. Sed ne mencias gravan detalon: oni cxiam kombinas la nesimetrian kriptadon kun la simetria kriptado.
Ĉio tio estas por mi volapukaĵo...

johmue (Rodyti profilį) 2014 m. liepa 11 d. 19:04:34

Clarence666:
Ankaŭ konsideru kontribui al la projekto https://cxifru.net.
Pli bonas. Sed ne mencias gravan detalon: oni cxiam kombinas la nesimetrian kriptadon kun la simetria kriptado.
Ni ĝis nun forlasis tiun detalon, ĉar ĝi ne tiel gravas por la praktika uzo de ĉifrado. Ni ne volis kompliki la aferon por eblaj uzantoj.

johmue (Rodyti profilį) 2014 m. liepa 11 d. 19:05:20

Christa627:
Clarence666:> indas klare distingi inter moderna ĉifrado kaj ĝiaj
> arkaikaj praformoj. La principoj estas tute aliaj.

Mia teksto mencias tion. La arkaika kriptado estas nur simetria, kaj parte miksas la algoritmon kun la sxlosilo, aux ecx ne uzas sxlosilon.
Ankaŭ konsideru kontribui al la projekto https://cxifru.net.
Pli bonas. Sed ne mencias gravan detalon: oni cxiam kombinas la nesimetrian kriptadon kun la simetria kriptado.
Ĉio tio estas por mi volapukaĵo...
Nu, kiel vi diris: ĉifroj estas distraj ridulo.gif

Atgal į pradžią