Ĉifroj estas distraj!
של Christa627, 9 ביולי 2014
הודעות: 22
שפה: Esperanto
Christa627 (הצגת פרופיל) 9 ביולי 2014, 20:56:19
Mi prezentas al la homaro
Ĉifron kun belo kaj bril'.
En la klavoj de QWERTY klavaro
Troviĝas la solva ŝlosil'.
Jen mia nomo:
johmue (הצגת פרופיל) 9 ביולי 2014, 21:02:20
Christa627:Antaŭ pluraj jaroj, mi kreis ĉifron. Ĝi ankoraŭ ne havas nomon, sed mi sufiĉe bone sukcesas memori ĝin (kontraste al alia ĉifro, kiun mi kreis, kun simbolo por ĉiu litero). Kaj ĉiu ĉifro estas pli bona se ĝin akompanas enigma poemo:
Mi prezentas al la homaro
Ĉifron kun belo kaj bril'.
En la klavoj de QWERTY klavaro
Troviĝas la solva ŝlosil'.
Jen mia nomo:
sergejm (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2014, 06:29:02
johmue:Ankaŭ kodo estas ĉifro, sed tre simpla. Tamen, eĉ kun ĉi simpla kodo Christa627 erraris en la kodita teksto, "wqeve;sc" = "opimial,"Christa627:"Ve wqeve;sc di Ilqiu;byw ily;l s; qsif nwb; sebhmw ib s; vwbkw+"Tio ne estas ĉifro, sed kodo.
johmue (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2014, 07:00:48
sergejm:Ankaŭ kodo estas ĉifroNe. Kodo estas interkonsento, kiel stoki aŭ transporti informon. Ĉiu alfabeto estas tia kodo. Ĉi tie oni proponas kvazaŭ alternativan alfabeton kun interŝanĝitaj literoj. Tio estas kodo.
Ĉifro funkcias tute alimaniere. Oni kodigas la informon laŭ ia taŭga kodo al nombroj aŭ ia matematike traktebla datumo. Tiun oni traktas per matematika unuvoja funkcio, tiel, ke oni bezonas sekretan datumon (la ŝlosilo) por rekalkuli la originan informon.
sergejm (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2014, 08:41:36
johmue:Ĉifrado estas metodo por formi sekretan informon, malĉifrado estas metodo por legi tiun sekretan informon. Ambaŭ metodoj kune estas ĉifro.sergejm:Ankaŭ kodo estas ĉifroNe. Kodo estas interkonsento, kiel stoki aŭ transporti informon. Ĉiu alfabeto estas tia kodo. Ĉi tie oni proponas kvazaŭ alternativan alfabeton kun interŝanĝitaj literoj. Tio estas kodo.
Ĉifro funkcias tute alimaniere. Oni kodigas la informon laŭ ia taŭga kodo al nombroj aŭ ia matematike traktebla datumo. Tiun oni traktas per matematika unuvoja funkcio, tiel, ke oni bezonas sekretan datumon (la ŝlosilo) por rekalkuli la originan informon.
Oni povas uzi komputilon por ĉifri/malĉifri aŭ ne, ĉifro povas havi ŝlosilon aŭ ne. La plej simpla ĉifro estas anstataŭi unu literon per alia - kion faris Christa627. Tio estas ĉifro sen ŝlosilo.
Oni uzis ĉifrojn multe antaŭ komutiloj estis inventitaj.
La plej populara ŝlosilo estis presita libro. Oni anstataŭis literon per nombroj de paĝo, linio en la paĝo kaj litero en la linio. Nombo de paĝo povas ankaŭ esti parto de sekreta ŝlosilo - tiam oni elektu paĝon en kiu ĉeestas ĉiuj necesaj literoj kaj ne indikas paĝon dum ĉifrado.
Alfabeto ankaŭ povas esti ĉifro. Antaŭ kelkcent jarojn malmultaj sciis alfabeton, por skribi aŭ legi leteron oni devis konsulti (iam page) ĉe klera homo.
Rugxdoma (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2014, 08:58:08
johmue:La Vikipedio havas multajn artikolojn pri ĉifroj: Ĉifrado, [url=eo.wikipedia.org/wiki/Kriptologio]Kriptologio[/url] k.t.p.sergejm:Ankaŭ kodo estas ĉifroNe. Kodo estas interkonsento, kiel stoki aŭ transporti informon. Ĉiu alfabeto estas tia kodo. Ĉi tie oni proponas kvazaŭ alternativan alfabeton kun interŝanĝitaj literoj. Tio estas kodo.
Ĉifro funkcias tute alimaniere. Oni kodigas la informon laŭ ia taŭga kodo al nombroj aŭ ia matematike traktebla datumo. Tiun oni traktas per matematika unuvoja funkcio, tiel, ke oni bezonas sekretan datumon (la ŝlosilo) por rekalkuli la originan informon.
Ili havas tre vastan difinion, enhavante ankaŭ 4500 jar-aĝajn ĉiferojn. Kaj eĉ modernaj ĉiferoj, ĉu ili vere "bezonas" ŝlosilon?
@Christa627: Mi povis legi la mesaĝon, sed mia klavaro havas la ";" aliloke ol via.
johmue (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2014, 09:09:15
sergejm:Tio ne estas ĉifrado laŭ la principoj de Kerckhoff. La principoj de Kerckhoff estas por ĉifrado tio, kio estas la aksiomoj de Newton por la fiziko kaj la aksiomoj de Peano por matematiko.johmue:Ĉifrado estas metodo por formi sekretan informon, malĉifrado estas metodo por legi tiun sekretan informon. Ambaŭ metodoj kune estas ĉifro.sergejm:Ankaŭ kodo estas ĉifroNe. Kodo estas interkonsento, kiel stoki aŭ transporti informon. Ĉiu alfabeto estas tia kodo. Ĉi tie oni proponas kvazaŭ alternativan alfabeton kun interŝanĝitaj literoj. Tio estas kodo.
Ĉifro funkcias tute alimaniere. Oni kodigas la informon laŭ ia taŭga kodo al nombroj aŭ ia matematike traktebla datumo. Tiun oni traktas per matematika unuvoja funkcio, tiel, ke oni bezonas sekretan datumon (la ŝlosilo) por rekalkuli la originan informon.
Oni povas uzi komputilon por ĉifri/malĉifri aŭ ne, ĉifro povas havi ŝlosilon aŭ ne. La plej simpla ĉifro estas anstataŭi unu literon per alia - kion faris Christa627. Tio estas ĉifro sen ŝlosilo.
Laŭ mi la bazaj scioj pri metodoj kiel protekti siajn datumojn iĝos pli kaj pli gravaj estontece. Tial la homoj kleriĝu pri la metodoj de ĉifrado. Malhelpas, se oni provas kaŝi aŭ nei la diferencon inter moderna ĉifrado kaj arkaikaj formoj de sekreta kodigo. Ĉar estas tre klara diferenco inter ili.
Oni uzis ĉifrojn multe antaŭ komutiloj estis inventitaj.Ne vere aŭ tre tre malofte. Ĉiuj tiaj metodoj baziĝas aŭ sur sekreta kodigo aŭ sur kaŝado de la skreta informo kiel steganografio.
sergejm (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2014, 09:27:23
johmue:Tio ne estas ĉifrado laŭ la principoj de Kerckhoff. La principoj de Kerckhoff estas por ĉifrado tio, kio estas la aksiomoj de Newton por la fiziko kaj la aksiomoj de Peano por matematiko.Tio estas principo de nuntempa ĉifrado. Ĉiuj antaŭaj ĉifrojn oni facile decifros per komupitilo, se oni scias lingvon, per kiu estas skribite.
Sed oni ankoraŭ ne povas malĉifri, ekzemple, Festan Diskon, kvankam verŝajne (sed ne certe) ĝi ne estis ĉifrita.
Komplutiloj estis inventitaj, unuavice, por ĉifri sekretan informon.
Dum dua mondmilito, ekzemple, oni uzis specialajn tajpmaŝinojn por ĉifri aŭ deĉifri - fakte ili estis simplaj komputiloj kun fiksita programo.
Eĉ pli frue oni uzis ĉifrojn en diplomatio kaj milito.
Clarence666 (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2014, 09:58:12
http://eo.wikipedia.org/wiki/Enigma
Rugxdoma:La Vikipedio havas multajn artikolojn pri ĉifroj: Ĉifrado, [url=eo.wikipedia.org/wiki/Kriptologio]Kriptologio[/url] k.t.p.La Vikipedio havas kelkajn artikolojn, sed ili ne estas tre bonaj. Ankaux PIV ne bonas pri tio: http://vortaro.net/?w=kripta
Ili havas tre vastan difinion, enhavante ankaŭ 4500 jar-aĝajn ĉiferojn. Kaj eĉ modernaj ĉiferoj, ĉu ili vere "bezonas" ŝlosilon?
> Inventita ĉirkaŭ 2500 a.K., ĉifrado ne alvenis al sia ora
> epoko ĝis la invento de la komputilo.
Tio apenaux veras kaj ne utilas. Kriptado suficxe gravis jam antaux la komputila epoko (Enigma KS).
> La plej fortikaj ĉifroj nune estas bazitaj sur grandegaj primoj
Tio ne veras. Devus esti: La plej ofte uzataj malsimetriaj metodoj de kriptado estas bazitaj sur grandegaj primoj.
> Estas du ĉefaj klasoj de ĉifroj: la simetria ĉifro kaj
Tio gravas do devus trovigxi pli alte.
> Simetria ĉifro uzus unu kaŝan malĉifrilon, kiu povas ĉifri kaj malĉifri
> mesaĝon. Sed tia ĉifro estas malsekura ĉar oni devas iel sekure
> komuniki la malĉifrilon sen ĉifro.
Tre malbona klarigo.
Propono de plibonigo ( cxu iu kuragxas redakti la Malfarado-Vikipedion? ) :
Clarence666 (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2014, 09:59:07
Simetria kriptado ( EN: "symmetric cryptography" ) uzas nur unu sxlosilon ( EN: "encryption key" ), la sama sxlosilo kriptigas kaj malkriptigas enhavon aux mesagxon. La sxlosilon oni devas kasxi, kaj sekure transdoni gxin al la ricevanto de la mesagxo, se temas pri mesagxo kiun legu alia persono. La simetria kriptado estas multe pli simpla ol la nesimetria, sed ne estas uzebla se ne eblas transdoni la sxlosilon. Cxiuj historiaj kriptometodoj estas simetriaj. Grava principo pri simetria kriptado estas, ke nur la sxlosilo estu sekreta, dum la algoritmon kasxi ne necesas, la kasxita sxlosilo suficxas. La kauxzo de tio estas, ke cxiu bona kriptoalgoritmo estas "multekosta", dum sxlosilojn oni povas multfoje, lauxplacxe kaj "senkoste" forjxeti kaj anstatauxigi. Kelkaj historiaj metodoj kasxis kaj la sxlosilon kaj la algoritmon (Enigma), kelkaj ecx ne havis sxlosilon kaj devis kasxi la algoritmon. Kiam tia kasxita algoritmo farigxas malkasxa, gxi tuj farigxas entute neutila. Ekzemploj de algoritmoj: Enigma, DES, RC4, RC6, Twofish, Rijndael.
Nesimetria kriptado ( EN: "public-key cryptography" aux "asymmetric cryptography" ) estis eltrovita en 1975 de Whitfield Diffie de Stanford. Gxi uzas du sxlosilojn, unu estas privata kaj kasxa, la alia estas publika. Nur la privatan sxlosilon bezonas bone kasxi. La mesagxon oni kriptigas per la privata sxlosilo, la ricevanto povas malkriptigi gxin per la publika sxlosilo. Nesimetriaj metodoj de kriptado estas matematike tre komplikaj, la plej ofte uzataj estas bazitaj sur grandegaj primoj. Ili ankaux estas bezonas multe da proceza laboro. Pro tio oni neniam uzas la nesimetrian kriptadon sole por kriptigi la cxefan enhavon, anstataux oni kriptigas cxion per simetria kriptado, kaj uzas la nesimetrian nur por kriptigi kaj transdoni la hazadre generitan sxlosilon de la simetria kriptado. Apud por transdono de sekretaj mesagxoj, nesimetria kriptado ankaux utilas por auxtentikigado, ekzemple de mesagxoj, enhavoj, aux digitalaj subskriboj. Ekzemploj de algoritmoj: RSA, ElGamal