Aller au contenu

Kion vi pensas pri la vortoj "liva" kaj "maldekstra"?

de Christa627, 10 juillet 2014

Messages : 65

Langue: Esperanto

Bernadox (Voir le profil) 6 août 2014 12:47:07

novatago:
Lakiro:Al mi plaĉas uzi sendependajn radikojn sen prefikso mal. Historie plimulto da homoj elektas la vortojn kun prefikso mal, ĉar tiel ili solvas problemon de la vortoprovizo. Tamen en naciaj lingvoj ni sukcese uzas sendependajn vortojn. Jes, ni simple alkutimiĝis skribi zamenhofajn variantojn, sed la lingvo ekzistas pli ol cent jaroj kaj ni povas ĝin disvolvi kaj plibonigi per tiaj vortoj kiel "liva".
Esperanto celas funkcii malsame al neplanitaj lingvoj en tiaj aferoj. Male, Esperanto ne havus sencon por ekzisti.

Do, ne temas pri alkutimiĝo, sed pri havi lingvon pli facile lernebla kaj uzebla por ĉiu. Se vi uzas tiajn aĉaĵojn, vi malutiligas Esperanton.
Novatago.
Ne, Novatago! La vortojn, kiuj anstataŭigas la kunmetaĵojn kun mal- (ekz. mal'oft'a -> rar'a k.t.p.), la Fundamento sendube permesas laŭ la 7a alineo de la Antaŭparolo ("novaj vortoj", A7-vortoj). Laŭ la kriterioj de la Fundamento, ili estas senpeka Esperanto. Temas nur pri demando de stilo kaj komunika situacio. vd. http://www.esperanto-konsultejo.info/bk.htm.

P.S.: "sed pri havi lingvon pli facile lernebla kaj uzebla por ĉiu" estu ekz. "sed pri tio, ke oni havu lingvon pli facile lerneblan kaj uzeblan por ĉiu".

Bernadox (Voir le profil) 6 août 2014 13:01:05

sergejm:en tekstaro.com estas 279 da "maldekstra" kaj nur 10 da "liva".
Tri el ili estas pri demando ĉu oni uzu "liva":
... kun sia malo dekstra. (Anstataŭe ni povas diri liva.)
... eviti la uzon de mal, ekz. oni uzas dekstra kaj liva, ne la danĝeran maldekstra.
Iomete uzatas ankaŭ kurta 73 (mallonga 1423), liva 60 (maldekstra 680), febla 51 (malforta 563), ...
Tamen bv. noti, Sergej, ke tekstaro.com ne taŭgas por prijuĝi modernan Esperanton. Ĝi ĉefe enhavas klasikajn tekstojn ĝis ĉ. 1925, poste grandegan "truon" de ĉ. 50-60 jaroj, poste kelkajn tekstojn el la komputila epoko (i.a. pro kopi-rajtaj demandoj). Rezulte ĝi prisilentas preskaŭ duonon de la lingvo-historio de Esperanto.

Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto - BK

novatago (Voir le profil) 6 août 2014 13:16:27

Bernadox:Ne, Novatago! La vortojn, kiuj anstataŭigas la kunmetaĵojn kun mal- (ekz. mal'oft'a -> rar'a k.t.p.), la Fundamento sendube permesas laŭ la 7a alineo de la Antaŭparolo ("novaj vortoj", A7-vortoj). Laŭ la kriterioj de la Fundamento, ili estas senpeka Esperanto. Temas nur pri demando de stilo kaj komunika situacio. vd. http://www.esperanto-konsultejo.info/bk.htm.
Mi ne dirus ke tiaj vortoj estas bonaj laŭ la alineo menciita de vi. Ekzemple, la Akademio ne oficialigis la vorton, kiu kreigis la fadenon, do, jam por komenci, via argumento ŝajnas erara. Ankaŭ estas diskuteblaj aliaj partoj de la alineo. Tamen, krom diri ke vi ne konvinkis min, mi ne volas partopreni pli en ĉi tiu diskuto.

Ĝis, Novatago.

Bernadox (Voir le profil) 6 août 2014 17:32:29

novatago:
Bernadox:Ne, Novatago! La vortojn, kiuj anstataŭigas la kunmetaĵojn kun mal- (ekz. mal'oft'a -> rar'a k.t.p.), la Fundamento sendube permesas laŭ la 7a alineo de la Antaŭparolo ("novaj vortoj", A7-vortoj). Laŭ la kriterioj de la Fundamento, ili estas senpeka Esperanto. Temas nur pri demando de stilo kaj komunika situacio. vd. http://www.esperanto-konsultejo.info/bk.htm.
Mi ne dirus ke tiaj vortoj estas bonaj laŭ la [7-a] alineo menciita de vi. Ekzemple, la Akademio ne oficialigis la vorton, kiu kreigis la fadenon [= liva], do, jam por komenci, via argumento ŝajnas erara. Ankaŭ estas diskuteblaj aliaj partoj de la [7-a] alineo. Tamen, krom diri ke vi ne konvinkis min, mi ne volas partopreni pli en ĉi tiu diskuto.Novatago.
Vortoj laŭ la 7a alineo de la Antaŭparolo al la F-to (A7-vortoj) ne bezonas oficialigon fare de la Akademio:

"[7] 1) Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro [A 7.1]. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2].

"Ankaŭ estas diskuteblaj aliaj partoj de la [7-a] alineo." - Ne! La F-to inkl. de sia Antaŭparolo estas nia ĝenerala interkonsento pri "ĝusta Esperanto". Se vi ne akceptas ĝin, vi parolas iun Esperantidon, pli aŭ malpli similan al Esperanto, sed ne (Fundamentan) Esperanton. Estas simila argumento kiel "ankaŭ estas diskuteble, ĉu la pluralo devas finiĝi je -oj kaj ne je -i kiel en Ido".

Inverse: Nenio en la F-to devigas vin uzi "liva". Simple faru laŭ via plaĉo.

Christa627 (Voir le profil) 7 août 2014 04:48:23

Mi bedaŭras, se estis ia miskompreno; kiam oni komunikas interrete, kaj eĉ ne en sia denaska lingvo, miskompreno facile estiĝas.

Mi iros vojaĝi postmorgaŭ, do, kiel mi diris, mi ne povas plu diskuti la fadentemon. Sed mi volas, ke ĉiu scii, ke mi havas nenian malamikan senton kontraŭ Novatago aŭ iu ajn.

Pacon al vi ĉiuj, kaj ĝis la revido!

Retour au début