讯息: 9
语言: Esperanto
HaleBopp (显示个人资料) 2014年7月10日下午10:21:57
Mi sensukcese serĉas la esperantan tradukon de la franca "médicament générique" (angle "generic drug"), kiu indikas medikamenton kiu estas kopio de registrita medikamenta marko, malpli multekosta sed same efika.
Dankon pro via helpo!
HaleBopp (显示个人资料) 2014年7月11日上午6:29:44
sergejm (显示个人资料) 2014年7月11日上午6:51:57
imitita kuracilo - preskaŭ la sama.
Por indiki malefikon, oni povas aldoni -aĉ-.
anstataŭa kuracilo - sed ĝi povas esti alia registrita kuracilo kun sama efiko.
senpermesa kuracilo - sed tiam povas ne esti originala medikamento.
kopiita kuracilo - ?
MoutOp (显示个人资料) 2014年7月11日上午7:19:54
sergejm (显示个人资料) 2014年7月11日上午7:37:32
MoutOp:Estis diskuto en Vikipedio pri tio http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedioiskutejo/Arkivo_2007_17#.22Generikaj.22_kuraciloj. Eble iliaj proponoj helpos vin.simila problemo pri traduko de "generic" estas en programado.
jen estas tradukoj de komputeko.net:
generic (adj.) komuna, genera
generic driver (subst.) komuna pelilo
generic function (subst.) komuna funkcio
generic key (subst.) komuna ŝlosilo
generic unit (subst.) komuna programpeco, genera programpeco
sudanglo (显示个人资料) 2014年7月11日下午3:46:33
Ankaŭ, eble, ekspatenta medikamento. Sen-marka?
noelekim (显示个人资料) 2014年7月12日上午3:54:47
HaleBopp:En 2003, en artikolo el Le Monde Diplomatique, mi tradukis "médicaments génériques" per "senpatentaj medikamentoj". eo.mondediplo.com/imprimer.php3?id_article=830
Mi sensukcese serĉas la esperantan tradukon de la franca "médicament générique" (angle "generic drug"), kiu indikas medikamenton kiu estas kopio de registrita medikamenta marko, malpli multekosta sed same efika.
HaleBopp (显示个人资料) 2014年7月12日上午7:24:48
Mi ne multe ŝatas neologismojn, sed mi kredas ke Sudanglo pravas, kaj ke, laŭ la internacia celo de Esperanto, "generika" estas preferinda.
Dankon al ĉiuj!