ورود به محتوا

Esperantista futbala teamo?

از qweasd, 11 ژوئیهٔ 2014

پست‌ها: 5

زبان: Esperanto

qweasd (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2014،‏ 20:22:29

Saluton! Mi pardonpetas pro ajnaj eraroj - mi estas komencanto!

Laŭ CSANF (hispana siglo por "Sudamerika Konsilo de Novaj Federacioj", la sudamerika futbala konfederacio por nacioj, kio ne membroj de FIFA estas), la esperantista "nacia teamo" ludos kontraŭ teamon de argentinaj Armenioj je la 31a de Julio, dum la UK. Ĉu iu scias ion pri tiun teamon? Ĉu ekzistas esperantista futbala asocio, kaj ĉu havas ili kontaktadreson?

Dankon!

Dakila_Sidhi (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2014،‏ 22:50:08

Mi ne konas tiun. Sed mi ne scias kiel tiu povas ebli. Kiel mi scias, la teamoj dependas per landoj.

coderiferous (نمایش مشخصات) 12 ژوئیهٔ 2014،‏ 1:58:02

Mi trovis ĉi tiun: https://www.facebook.com/csanf2007 kiu havas pli da informoj, sed ankoraŭ ne multe. Ŝajnas, ke estas la Esperanta Argentina Ligo.

maratonisto (نمایش مشخصات) 12 ژوئیهٔ 2014،‏ 17:11:42

Mi gratulas al esperantistoj argentinaj. Estas bonega ideo popularigi Esperanton per piedpilko. Kaj ankaŭ la ideo ludi kontraŭ diasporaj teamoj estas bona. Tio estas pripensinda ankaŭ por aliaj naciaj esperanto-asociacioj. Kaj poste indas fari ankaŭ mondan esperanto-teamon selecionante la plej bonajn ludantojn. Jen bonega eblo sciigi al la mondo ke Esperanto ekzistas.

qweasd (نمایش مشخصات) 12 ژوئیهٔ 2014،‏ 17:49:14

maratonisto:Mi gratulas al esperantistoj argentinaj. Estas bonega ideo popularigi Esperanton per piedpilko. Kaj ankaŭ la ideo ludi kontraŭ diasporaj teamoj estas bona. Tio estas pripensinda ankaŭ por aliaj naciaj esperanto-asociacioj. Kaj poste indas fari ankaŭ mondan esperanto-teamon selecionante la plej bonajn ludantojn. Jen bonega eblo sciigi al la mondo ke Esperanto ekzistas.
Mi pensas kiu la esperantista teamo deziras aliĝi ConIFA, t.e., la monda asocio por nemembroj de FIFA. Se ili aliĝas, ili povus ludi en la "ne-FIFA mondpokalo", kiu antaŭe okazis en Sameio en Junio de 2014. Kelkaj bonaj teamoj estas membroj de ConIFA, kiel Padanio (trifoje ne-FIFA ĉampiono), Okcitanio kaj Manksinsulo.

بازگشت به بالا