目次へ

Brazilo havas Neymar, Argentino Messi, Germanio havas TEAMON

robbkvasnak,2014年7月13日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2014年7月13日 22:30:00

Jen la gravaĵo kaj leciono por la Esperanto movado! Ke ni ne plu kverelu, ne plu forpuŝu aliajn homojn kun ideoj - ni devas esti teamo, TEAMO ESPERANTO. For la interbekado por hierarkio en la kokejo! En la germana teamo ne estas superstelo. Ili KUNlaboras por atingi KUNE golon, celon. Mi vivis dum 26 jaroj en Germanio kaj vidis ofte homojn kiuj forprenis ruban papereton de la strato ĉar ili fieras pri sia urbo. Ili zorgas pli unu pri la alia ol la usonanoj. Vivu la germana teamo! Ili montris al ni formon por sukceso.

Oijos (プロフィールを表示) 2014年7月13日 23:12:21

Germanujo ludis sian plej malbonan matĉon en la turniro en finalo.

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2014年7月13日 23:14:56

Mi ne kunigus la sukceson en la piedpilka konkurso kun politikaj aferoj, sed vi pravas pri la principo de skipa rendimento: Kune ni povas atingi pli ol ĉiu povas atingi sole.

Rujo (プロフィールを表示) 2014年7月14日 2:15:05

Oni ne estu maljustaj kun Argentino, kiu faris bonegan kampanjon en la monda pokalo kaj ĝi ankaŭ meritus esti ĉampiono. Germanujo faris la golon je la fino de la dua ekstra tempo de la ludo. Ambaŭ teamoj estas bonegaj! Dio ne plu estas brazilano, sed germanano. La reĝo mortis, longe vivu la reĝo! okulumo.gif

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2014年7月16日 20:56:28

Rujo:Oni ne estu maljustaj kun Argentino, kiu faris bonegan kampanjon en la monda pokalo kaj ĝi ankaŭ meritus esti ĉampiono. Germanujo faris la golon je la fino de la dua ekstra tempo de la ludo. Ambaŭ teamoj estas bonegaj! Dio ne plu estas brazilano, sed germanano. La reĝo mortis, longe vivu la reĝo! okulumo.gif
Mmm. Mi konas Brazilon kaj mi povas imagi ke dio minimume havas semajnfinan domon tie por ripozi - hehehe. Kaj mi devas konfesi ke la brazilanoj ankaŭ traktas fremdlandajn vizitantojn tre bone (oni traktis min ĉiam tre ĝentile kaj gastame).
Mi ege miras pri la ĝentileco de la familio de mia brazila edzo. Ili tutkore akceptas min dum mia propra familio en Usono ne volas paroli kun ni ĉar ni estas gejaj. Kaj ĝenerale la brazilanoj ŝajnas labore kune tre bone - se iu ne volas esti en la grupo, oni nomas tiun "malandro" tie.
Mi ŝatus koni Argentinon - domaĝe ke mi devos esti en la lernejo dum la UK en Bonaero malgajo.gif .

先頭にもどる