目次へ

Pri la radiko _stamp/_: Ĉu la bazformo estas _stampo_ ? Aŭ ĉu _stampi_?

yugary,2014年7月15日の

メッセージ: 3

言語: Esperanto

yugary (プロフィールを表示) 2014年7月15日 8:08:33

PIV montras la verban formon _stampi_ kiel la bazformon de la radiko _stamp/_, kaj diras ke _stampo_ estas "ago stampi kaj ties rezulto". Sed hodiaŭ mi rimarkis ke la Akademia Vortaro donas la noman formon _stampo_ kiel la bazformon, tamen donante tuj poste la anglan tradukon verbece: "stamp (with a die)", kvankam en la franca, ĝi donas nomajn formojn ("estampille" kaj "timbre"). Kion do mi kredu?!

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2014年7月15日 19:44:42

Unu el la malmultegaj okazoj, kie la Universala Vortaro donas tradukojn kontraŭdirajn rilate la vortkategorion.
Ĉar 4 el la 5 lingvoj tradukas ĝin verbe, kaj ĉar la franca estis por Zamenhof fremdlingvo, oni povas ignori la substantivan tradukon de ĉi-lasta.

sudanglo (プロフィールを表示) 2014年7月16日 9:41:23

En la Tekstaro:

23 trafoj por stampi/as/is/os
16 trafoj por stampilo/j/n
16 trafoj por stampita/j/n

43 trafoj por stampo/j/n

Sed mi pensas ke multaj el la trafoj por stampo povas esti interpretataj kiel la ago stampi aŭ la rezulto de tiu ago.

Tiel, ŝajnas ke stampi estas la baza formo.

先頭にもどる