İçerik Görüntüleme

Franco: Lernolibro simila al «Gerda malaperis!»?

başlangıç jchthys, 15 Temmuz 2014

Mesajlar: 1

Dil: Esperanto

jchthys (Profili görüntüle) 15 Temmuz 2014 15:42:07

Baldaŭ, mi instruos la francan al grupo da infanoj. Mi kredas, ke mia nivelo estas sufiĉe bona, sed mi ne tre spertas instrui klasojn en la lingvo—la klasoj, kiujn mi instruis ĝis nun, estas Esperantaj.

Kiam mi instruis Esperanton, mi uzis «Gerda malaperis!» kaj kredas ke ĝi estas unu el la plej bonaj metodoj por instrui fremdan lingvon. Jen mia demando: ĉu ekzistas simila libro en la franca, kiu komencas je baza nivelo kaj iom post iom malfaciliĝas?

Dankon!

Başa geri dön