Kwa maudhui

Retumila Vortaro de Esperanto: Espvortaro

ya tositaka, 17 Julai 2014

Ujumbe: 4

Lugha: Esperanto

tositaka (Wasifu wa mtumiaji) 17 Julai 2014 1:31:33 alasiri

En la esperantujo troviĝas multaj vortaroj esperantaj uzeblaj rete kaj senpage.

Mi konstruis vortaran softvaron nomata Espvortaroj, kiu ebligas uzi tiajn vortarojn kun via favora retumilo; ĉiuj ajn vortarojn oni povas uzi per ĉi tiu softvaro, se oni transformas la formaton de vortaro; kaj oni povas ĝui la esperantan vivon kun la sama uzanto-interfaco.

Mi kolektis ses vortarojn, kiuj estas inkluzivitaj en Espvortaroj:
* Esperanto-English Dictionary: Paul Denisowski, 19 December 2013
* English-Esperanto Dictionary: John Charles O'Connor and Charles Frederic Hayes, 1906
* du Esperanta-Japanaj vortaroj
* du Japana-Esperantaj vortaroj

Vizitu la retpaĝon:
http://esperanto.mond.jp/eo/index.html
kaj elŝutu la softvaron + vortarojn ĉi tie:
http://esperanto.mond.jp/eo/download.html
Cetere, vi povas provi Espvortarojn
ĉi tie

Kaj donu al mi viajn opiniojn pri Espvortaroj, por ke mi plibonigu ĝin....
Mi transformos la formatojn de aliaj vortaroj en la kondiĉoj menciataj en la retpaĝo.

tositaka (Wasifu wa mtumiaji) 1 Agosti 2014 2:01:13 alasiri

Espvortaroj v2.0 estis publikigita.
Nun ĝi povas serĉi vorton en pluraj vortaroj en unu serĉo (samtempe).

Ni planas aldoni pliajn vortarojn.

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 16 Agosti 2014 12:04:22 asubuhi

mojosa vortaro

hilex (Wasifu wa mtumiaji) 16 Agosti 2014 12:50:40 asubuhi

Bona laboro. Mi ŝatus havi en vortarujo NPIV-on. ridulo.gif

Kurudi juu