До змісту

Ĉu estas aĉaj televidaj serioj el Usono?

від novatago, 17 липня 2014 р.

Повідомлення: 7

Мова: Esperanto

novatago (Переглянути профіль) 17 липня 2014 р. 16:19:24

En Hispanio estas multaj homoj, kiuj ne ŝatas la hispanajn televidajn seriojn. Ili adoras nur tiujn el Usono.

Multaj hispanaj serioj, laŭ mi, estas ege enuigaj, tro familiaj (kio kutime estas la problemo) kaj sufiĉe stultaj, eĉ se tiuj fine havas grandan sukceson. Tamen mi supozas ke estas tre erara la vidpunkto de tiuj, kiuj pensas ke en Usono nur oni faras altkvalitajn televidajn seriojn, ĉar la afero estas ke ĉi tien nur alvenas altkvalitaj aĵoj.

Kion usonanoj kaj loĝantoj en Usono opinias pri tio?

Ĝis, Novatago.

Lakiro (Переглянути профіль) 17 липня 2014 р. 17:42:14

novatago:
Kion usonanoj kaj loĝantoj en Usono opinias pri tio?
Ili nenion opinias, ĉar ne vidas la seriojn. Tiu produkto estas destinita por Hispanio.

sergejm (Переглянути профіль) 17 липня 2014 р. 18:03:08

Laŭ mia opinio, seria filmo ne devas havi pli ol 16 seriojn. Se estas pli, ĝi estiĝas enuiga. En Rusio oni malfte faras pli longajn seriajn filmojn, sed tio estas pro manko de mono kaj certeco ke la fimo estos vendata. Sed pli longaj filmoj donas pli da profito.
Same ne devas esti multe da sezonoj (temporadoj).
Iam estas male - oni komencan fari longan filmon, sed neatendite devas fini, kaj la fino estas malbela.

kaŝperanto (Переглянути профіль) 17 липня 2014 р. 18:48:51

Kiel usonano mi povas diri ke ja estas tre aĉaj serioj ĉi tie. Eble nur la bonaj serioj alvenas al hispanio?

Mi fojfoje spektas serioj de anglujo per BBC America, kaj me suspektas ke ili nur dissendas bonaj/popularaj serioj ĉi tie.

Rugxdoma (Переглянути профіль) 17 липня 2014 р. 19:01:03

En Namibio mi spektis nur aĉegajn usonajn filmojn. Tiel aĉajn filmojn mi preskaŭ neniam spektis en Eŭropo.

Mustelvulpo (Переглянути профіль) 17 липня 2014 р. 19:07:24

La usona televida industrio faras kaj bonajn kaj aĉajn seriojn. Mi supozas ke alilandaj televidaj firmaoj aĉetus nur la bonajn, popularajn seriojn por dissendi en iliaj landoj.

novatago (Переглянути профіль) 18 липня 2014 р. 18:04:16

Dankon pro viaj respondoj.

Ĝis, Novatago.

Назад до початку