前往目錄

Idiomaĵoj de aliaj lingvoj?

貼文者: Zefo96, 2014年7月18日

訊息: 9

語言: Esperanto

Zefo96 (顯示個人資料) 2014年7月18日下午6:20:45

Ĉu ekzistas idiomaĵojn en aliaj lingvoj kiujn vi parolas kiu estas nekompreneblaj aŭ strangaj en Esperanto aŭ fremdaj lingvoj?

En la angla, kiam pluvegas, ni parolas, "It's raining cats and dogs," alivorte, "Pluvas katojn kaj hundojn," aŭ "Estas kiel katoj kaj hundoj falas el la ĉielo". (Eble pli spertaj parolantoj de ambaŭ Esperanto kaj la angla povas traduki ĝin pli bone.)

dobri (顯示個人資料) 2014年7月18日下午7:02:41

Jes, tiuj idiomaĵoj certe ekzistas en multaj lingvoj, eble en ĉiuj. Anstataŭ "Pluvas katoj kaj hundoj" la ĉeĥoj diras "Falas puŝĉaroj". Esperantistoj kutime diras "Hajlas tranĉiloj". En Vikipedio vi certe trovos eĉ aliajn ekzemplojn.

DuckFiasco (顯示個人資料) 2014年7月18日下午7:16:21

el la angla:
Tio flugas en la vizaĝo de prudento! (estas agrese aŭ neatendite kontraŭ)
Miaj ŝlosiloj ŝvebas ie en la apartamento. (ili certe estas ĉi tie, sed mi ne scias kie)
Kio skuiĝas? (kiel vi fartas?)
Ĝi estas je kelkaj mejloj laŭ flugo de korvo (laŭ rekta iro)
Ni ne plu frapadi ĉirkaŭ la arbusto. (ni traktu la kernon de la afero)
Mi estas librovermo. (mi legas multe)
Li emas stumbli je sia lango. (li emas plumpe paroli aŭ erari parolante)

el la franca:
Li fendas la persikon. (li ridegas)
Ili furzos plumbon. (ili ege koleriĝos)
Ŝi metis al mi kuniklon. (ŝi diris ke ŝi venos, sed ne venis.)
La festo okazos inter hundo kaj lupo. (duonlume, malfrue vespere)
Ili rulis ŝovelilon. (ili kisis kun lango)
Mi prenis ŝtipon hieraŭ. (mi suferis dolorigan falon)

troyshadow (顯示個人資料) 2014年7月30日下午9:40:32

en la rusa oni diras 'resti kun nozo'-resti ne preninte esperantan resulton.

nacxjo (顯示個人資料) 2014年7月30日下午11:51:50

dobri:Jes, tiuj idiomaĵoj certe ekzistas en multaj lingvoj, eble en ĉiuj. Anstataŭ "Pluvas katoj kaj hundoj" la ĉeĥoj diras "Falas puŝĉaroj". Esperantistoj kutime diras "Hajlas tranĉiloj". En Vikipedio vi certe trovos eĉ aliajn ekzemplojn.
Oni diras ke la Angla-idiomaĵo "raining cats and dogs" - pluvi katoj kaj hundoj - devenis de kiam homoj loĝis en domoj kun pajla-tagmentoj. Bestoj loĝus en la tagmento. Kiam plovus, kaj ili malsekiĝus, la katoj kaj hundoj saltus sube. Ŝajne, ili devenis ĉiele.

Mi miras kiel la Ĉekuloj povis meti puŝĉaroj suprene.

dobri (顯示個人資料) 2014年7月31日下午7:06:45

nacxjo:

Ja mi ankaŭ miras, tamen tio estas vera ĉeĥa idiomaĵo.

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2014年8月2日上午8:09:19

troyshadow:nozo
troyshadow:resulto
nacxjo:tagmento
nacxjo:plovus
nacxjo:ĉiele [stranga uzado]
nacxjo:Ĉekuloj
Kion diable skribaĉas vi?

troyshadow (顯示個人資料) 2014年8月2日上午11:56:47

Pardonu min,'nazo' devis mi skribi

jc_eca03 (顯示個人資料) 2014年9月7日上午4:03:59

troyshadow:en la rusa oni diras 'resti kun nozo'-resti ne preninte esperantan resulton.
el la portugala: "Hajlas poŝtranĉiloj" aŭ "Hajlas tranĉiletoj".

回到上端