შინაარსის ნახვა

Paffaligita Malajzia Boing 777

Andreo Jankovskij-ისა და 19 ივლისი, 2014-ის მიერ

შეტყობინებები: 280

ენა: Esperanto

Lakiro (მომხმარებლის პროფილი) 30 ივლისი, 2014 17:17:06

Ooooo!!!! Miĥil legis plurajn mensogajn fontojn. Jes. Kion li tie ĉerpis? Ĉu pruvojn aŭ FAKTOJN? Certe NE! Li legas pri tiuj aĵoj, kiuj neniam estis pruvitaj. Ĉiuj jam vidis la videofilmon pri la separatistoj, dirantaj pri falita aviadilo. Tiu ĉi filmeto estas lerte muntaĵita per ukrainiaj amasinformiloj. Tiu filmeto estis farita antaŭ 2 tagoj de la akcidento. Temis pri sturmaviadilo SU-25. Poste tiun filmeton oni montris tute kompletan. kaj ĉiuj homoj komparis la videojn de faŝistaj ukrainoj kaj de defendantoj de Novorusio.
Mihxil kiel kutime nenion scias, sed penas ion aserti.
Al mi plaĉas tia stranga metodo de interparolado. Tute nekompetenta homo elmetas sian vidpunkton por ke ni ridu.

Polaris (მომხმარებლის პროფილი) 30 ივლისი, 2014 18:24:21

Lakiro:
klmn:
Lakiro:
En tiu tragedio kulpas Usono.
KIO????? Ĉu vi ŜERCAS????? Se Rusujo ne estus nazuminta en la aferoj de Ukrainujo, ĉu ĉi tiu sensenca tragedio estus okazinta?
Mi preskaŭ ne povas kredi ke mi jam legis tion.

Lakiro (მომხმარებლის პროფილი) 30 ივლისი, 2014 18:49:27

Mi ripetas. En tiu tragedio kulpas NUR Usono!!!!!
Tio estis usona plano, kiun plenumis banderlogoj. Nun ili forigis ĉiujn kompleksojn de BUK-M. Kial? Usono ordonis, ĉar denove ĝi ne povis kaŝi sian fekaĵon. Kaj kaŝas la kosmajn fotojn de raketa starto.
Potroŝenko estas usona spiono kaj murdisto, detruanta Ukrainion.

Algis (მომხმარებლის პროფილი) 5 აგვისტო, 2014 19:49:07

Iom post iom ĉio klariĝas. Do, Miĥil, diru nun, kiu estas kreteno?
http://www.globalresearch.ca/evidence-is-now-concl...

Algis (მომხმარებლის პროფილი) 5 აგვისტო, 2014 19:59:27

Kaj mia konsilo al ĉiuj kriemuloj: antaŭ ol krii kaj nomi per diversaj epitetoj aliajn, kontrolu tiun fonton de informacio, kiun vi nomas fidinda. Vi simple notu informojn kaj post iom da tempo kontrolu, ĉu estas tiel aŭ ne. Povas esti, ke vi estos malagrable siurprizita, kiam ekvidos, ke via fidinda fonto estas ordinara dezinformatoro.
Esperanto estas lingvo de amikeco, kaj ni ne batalu almenaŭ ĉi tie

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 5 აგვისტო, 2014 20:23:55

Algis:Iom post iom ĉio klariĝas. Do, Miĥil, diru nun, kiu estas kreteno?
http://www.globalresearch.ca/evidence-is-now-concl...
Ni atendos je pli fidinda fonto

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 6 აგვისტო, 2014 06:50:10

Algis:http://rt.com/news/177916-obama-russia-oil-populat...
Mi vere ne scias ĉu Algis estas trolo aŭ ne. Ĉar ankaŭ 'Russia Today' estas branĉo de Rusa propagando, kies kompleta enhavo povas esti ignorata. Lia admono 'kontrolu tiun fonton de informacio, kiun vi nomas fidinda' estas tiom ironia, ke mi fakte jam supozis lia mesaĝotrion troletado, ĝis kiam mi rememorigis min pri kelkaj antaŭaj afiŝoj de li, kaj nun do mi denove dubas.

Mikaelo (მომხმარებლის პროფილი) 6 აგვისტო, 2014 07:28:29

mihxil:Mi vere ne scias ĉu Algis estas trolo aŭ ne. Ĉar ankaŭ 'Russia Today' estas branĉo de Rusa propagando, kies kompleta enhavo povas esti ignorata. Lia admono 'kontrolu tiun fonton de informacio, kiun vi nomas fidinda' estas tiom ironia, ke mi fakte jam supozis lia mesaĝotrion troletado, ĝis kiam mi rememorigis min pri kelkaj antaŭaj afiŝoj de li, kaj nun do mi denove dubas.
De kie vi certas pri tio ke "Rusa propagando" diras malveron. Ĉu vi havas faktojn? Rusiaj ĵurnalistoj estas senpere en orienta Ukrainio, kie nun estas milito, jam estas kelkaj mortpafitaj ĵurnalistoj. Ili filmas faktojn kaj intervjuas suferantajn loĝantojn de bombataj urboj. Ĉu vi opinias ke ili ĉiuj mensogas? Ĉu nederlandaj ĵurnalistoj estas tie, kaj raportas la alian? Aliel de usona kaj kieva flankoj ni audas puran elpensaĵon sen ajnaj pruvoj kaj faktoj.

mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 6 აგვისტო, 2014 07:38:42

Mikaelo:
mihxil:Mi vere ne scias ĉu Algis estas trolo aŭ ne. Ĉar ankaŭ 'Russia Today' estas branĉo de Rusa propagando, kies kompleta enhavo povas esti ignorata. Lia admono 'kontrolu tiun fonton de informacio, kiun vi nomas fidinda' estas tiom ironia, ke mi fakte jam supozis lia mesaĝotrion troletado, ĝis kiam mi rememorigis min pri kelkaj antaŭaj afiŝoj de li, kaj nun do mi denove dubas.
De kie vi certas pri tio ke "Rusa propagando" diras malveron.
Mi parolis pri 'Russia today'. Eble tio estis malklara. Pri Rusa propagando mi emus cetere aserti samon jes. Tiu estas supozeble plejparte en la rusa, do mi povas nur bazi min je la diroj pri tio en la gazetaro. Sed mi celis al la cito de ligo en 'rt.com' kio estas iom ironia.

Jen ekzemple raporton de iu kiu laboris ĉe 'Russia Today'.

ზემოთ დაბრუნება