目次へ

Kiu vorto pli popularas?

Matinfizo,2014年7月20日の

メッセージ: 5

言語: Esperanto

Matinfizo (プロフィールを表示) 2014年7月20日 10:17:21

Ofte okazas, ke ekzistas almenaŭ du vortojn por unu signifo en nia lingvo. Mi elpensis, ke utilus, se ni povus demandi aliajn, kiuj vortoj pli popularas. Mia problemo temas pri: limono kaj citrono, kiu vorto pli indas por ĝin uzi?

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2014年7月20日 10:26:02

Limono kaj citrono estas diferencaj fruktoj.

[Redaktaĵo] Ho, pardonu! Mi konfuzis kun limeo.

novatago (プロフィールを表示) 2014年7月20日 11:30:43

Fenris_kcf:Limono kaj citrono estas diferencaj fruktoj.
Fakte ili estas malsamaj aĵoj. Laŭ PIV, limono estas citronujo, kies frukto estas citrono.

Ĝis, Novatago.

Rugxdoma (プロフィールを表示) 2014年7月20日 12:59:05

La tujvortaro ĉi-dekstren sur la lernu!-paĝo diras pri limono: "speco de citruso (Citrus limon), kies fruktoj estas citronoj kaj kies ligno estas uzata en fajna meblofarado"

Ondo (プロフィールを表示) 2014年7月20日 15:40:29

Matinfizo:Ofte okazas, ke ekzistas almenaŭ du vortojn por unu signifo en nia lingvo. Mi elpensis, ke utilus, se ni povus demandi aliajn, kiuj vortoj pli popularas. Mia problemo temas pri: limono kaj citrono, kiu vorto pli indas por ĝin uzi?
La vorton limono vi povas tuj forgesi, ĉar ĝi estas apenaŭ bezonata. Aŭ eble vi konservu ĝin en iu fora angulo de via kapo por atendi la maloftegan okazon, ke iu vere uzas ĝin. Ekzemple, en la Tekstaro de Esperanto limono aperas precize unu fojon, kaj ĝia signifo tie estas alia ol tiu dfinita en PIV kaj en la lernu-vortaro. En la sama tekstaro estas 18 aperoj de citrono.

Se vi serĉas la vortojn en vortaroj, atentu almenaŭ la indikojn pri oficialeco. Citrono estas eĉ Fundamenta vorto (markita per steleto, ekzemple en PIV), dum limono havas nenian simbolon pri oficialeco. Oficialeco garantias tion, ke la vortoj estas troveblaj en ĉiuj vortaroj, ankaŭ en la relative malgrandaj, kaj estas tial sufiĉe sekure uzeblaj.

La vortaro de lernu! estas tiurilate mankohava kaj ne bone taŭgas por lernantoj. Ĝi donas nenian rekomendon pri uzindeco, neniel idikas oftecon de vorto, eĉ mankas informo pri oficialeco.

Notu tion, kion jam diris aliaj: Eĉ laŭ PIV (2002 kaj 2005), kiu ja enhavas la vorton, limono ne estas citrono, ĉar laŭ tiu vortaro citrono estas frukto, dum limono estas arbo (citronarbo, citronujo). La signifo estas tamen iom dubinda, ĉar PIV draste ŝanĝis ĝin post la antaŭa eldono (1970).

En la normala lingvo la vorto, kiun vi bezonas, estas citrono.

先頭にもどる