Ir ao conteúdo

Fechado
No máximo 500 mensagens.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 15 de dezembro de 2007

Mensagens: 1437

Idioma: 简体中文

manlajo (Mostrar o perfil) 9 de setembro de 2010 00:28:45

Rajdi sur azeno kun muelilo sur sia dorso
Iu prunteprenis de sia bopatro muelilon kaj ĝoje rajdis sur azeno kunportante la muelilon sur la dorso. Preterpasanto miris:
"Kial vi mem portas la muelilon? Estas pli facile rekte meti ĝin sur la dorson de la azeno."
Kaj tiu respondis:
"Kiel stulta vi estas! Ĝi estas jam tre laca sub mia pezo. Ĉu mi ne mortigos ĝin, se mi ankoraŭx ŝarĝos ĝin per la muelilo?"

背著石磨騎驢
某人向岳父借了石磨, 高興地背著石磨騎上驢子. 路人好奇, 問:
“為什麼你自己背石磨? 直接把它放在驢背上不就得了?”
那人回答說:
“你真笨! 我的重量已經夠牠累了. 如果我又把石磨放在牠背上, 牠豈不要累死?”

manlajo (Mostrar o perfil) 9 de setembro de 2010 23:43:06

Komprenema filo
Filo malbone lernas kaj petolas senĉese.
Foje la patro plendis:
"Miaj haroj griziĝos de maltrankviliĝo pro via petolado."
Kaj la filo refutis kompreneme:
"Ho, jes, la haroj de la avo griziĝis ĝuste pro vi."

舉一反三的兒子
兒子學業不佳, 調皮不歇.
某日, 老爸抱怨說:
“你的頑皮, 讓我心煩, 頭髮都要白了.”
舉一反三的兒子回嘴說:
“呵, 原來爺爺的頭髮, 就是因為你才變白的.”

manlajo (Mostrar o perfil) 12 de setembro de 2010 00:55:20

Multekosta amo
Junulo grumblis kontraŭ sia fianĉino:
"Vi senĉese postulas de mi tion kaj tion pro la geedziĝo. Ĉu vi ne timas, ke aliaj opinios vin tro multekosta?"
Respondis la junulino:
"Eĉ Petoffi (fama poeto de Hungario) diris, ke la vivo estas valora, kaj la amo pli! Ĉu amo povus esti malmultekosta?"

昂貴的愛情
青年向未婚妻抱怨:
“妳不停要求我, 為結婚去買這個那個. 妳不怕人家說, 妳太昂貴了嗎?”
女子回答:
“甚至匈牙利名詩人培多費也說, 生命誠可貴, 愛情價更高! 難道愛情可以是廉價的嗎?”

manlajo (Mostrar o perfil) 12 de setembro de 2010 23:48:09

Ĉefministro kaj kampulo
Emeritiĝinta ĉefministro estis revenanta hejmen kaj renkontis survoje kampulon, kamaradon en sia knabeco. Ambaŭ fariĝis ĝibaj.
La ĉefministro diris al la kampulo:
"Ho, ni ambaŭ maljuniĝis, sed ni havas kaj samaĵon kaj malsamaĵon."
"Kion vi aludas?"
"La samaĵo estas, ke ni ambaŭ fariĝis ĝibaj maljunuloj, kaj la malsamaĵo estas tio, ke vi vivas en la kamparo kaj mi en kortego."
"Jes," diris la kampulo, "alian malsamaĵon ni havas."
"Kion tio signifas?"
"Mia ĝibeco estis kaŭzita de longtempa lacega sarkado, priklado k.a., dum via ĝibeco kaŭziĝis de longtempa kliniĝo antaŭ la imperiestro..."

宰相與農夫
退休宰相在歸鄉時, 路上遇到一名農夫, 是他的童年玩伴. 兩人都駝背了.
宰相跟農夫說:
“呵, 我們都老了, 但我們有同也有不同.”
“你指什麼?”
“同的是, 我們都成了駝背的老人, 不同的是, 你住鄉下, 我住大宅院.”
“不錯,” 農夫說, “我們還有一點不同.”
“那是指什麼?”
“我駝, 是由於長期勞累於除草, 插秧等, 而你駝, 是因為長期向皇上屈躬彎腰所致...”

manlajo (Mostrar o perfil) 14 de setembro de 2010 02:31:22

Privata konversacio
Geamantoj laŭte interparoladis en teatro. La bruo malhelpis maljunulon sidantan antaŭ ili bone aŭdi la dialogon de la aktoroj. Li ne povis elteni kaj kolere diris al ili:
"Nenion mi povas aŭdi!"
"Kio koncernas vin? Tio estas nia privata konversacio!"

私人談話
情侶在劇院裡大聲交談. 雜音妨礙了坐在他們前面的老者聽演員的對話. 他無法忍受, 生氣地跟他們說:
“我什麼都聽不到!”
“干你何事? 那是我們的私人談話!”

manlajo (Mostrar o perfil) 15 de setembro de 2010 00:25:47

Ŝanĝebla staturo de filino
La patrino volis iri al koncerto kune kun la filino. Antaŭ eliro ŝi metis en sian mansakon paron da altkalkanumaj ŝuoj. La filino miris kaj la patrino klarigis al ŝi:
"Infano malpli alta ol 1 metro ne estas permesata eniri en teatron, sed en tiu paro da ŝuoj vi superos 1 metron."
"Do mi nun portu ilin sur mi."
"Ne," la patrino diris, "sed tiam vi altos pli ol 1 metron kaj devos pagi por aŭtobuso!"

女兒的可變身高
母親要帶女兒去音樂會. 出發前, 她在自己提包裡放進一雙高跟鞋. 女兒好奇, 母親解釋說:
“低於 1 米的小孩不准進劇院, 但穿上那雙鞋, 妳將超過 1 米.”
“現在就讓我穿那雙鞋吧.”
“不行,” 母親說, “當妳穿了它超過 1 米, 妳搭巴士將要付錢!”

manlajo (Mostrar o perfil) 16 de setembro de 2010 00:57:15

Vi jam saĝiĝis
Junulo venis al kuracisto kaj petis:
"Bv. recepti por mi medikamenton, kiu saĝigos min." La kuracisto konsentis.
Post semajno revenis la junulo:
"Mi sentas, ke mi restas neniom pli saĝa ol antaŭe." Kaj la kuracisto konsilis daŭrigi prenadon de la medikamento.
Pasis plia semajno kaj la junulo revenis:
"Mi ankoraŭ ne sentas, ke mi estas iom pli saĝa ol antaŭe. Ŝajne vi ne havas tian medikamenton, ĉu ne?"
"Jes, vi jam saĝiĝis," respondis la kuracisto kun rideto.

你已經變聰明了
青年來找醫師, 請求說:
“請為我開可以使我變聰明的藥方.” 醫師同意了.
一星期後, 青年又來:
“我覺得, 我仍然沒有比以前聰明.” 醫師建議他繼續服藥.
又過了一星期, 青年又來:
“我仍然沒有覺得有比以前聰明. 看來你並沒有那種藥方, 對吧?”
“是的, 你已經變聰明了,” 醫師微笑著回答.

manlajo (Mostrar o perfil) 17 de setembro de 2010 00:52:27

Freneza vorto
Oni muelis kolektivan tritikon en muelejo. Eniris maljunulo. Li malfermis sian sakon kaj komencis plenigi ĝin per tritiko. Oni baris al li kun kolero: "Ho avo, kial vi plenigas vian sakon per alies tritiko?"
Kaj la maljunulo diris: "Mi estas duonfrenezulo."
Ĉiuj ekridis de lia respondo kaj moke demandis: "Sed estante duonfreneza, kial vi ne plenigas alies sakon per via tritiko?"
Ĉe tio la maljunulo respondis kun nenia honto: "Se tiel, mi estus tute freneza."

瘋人瘋語
人們在磨坊磨合作農場的麥子. 進來了一名老者. 他打開他的袋子, 並開始把它填滿麥子. 有人生氣地阻止他:
呵, 老伯, 你為什麼用別人的麥子裝滿你的袋子?
老者說: “我是個半瘋的人.”
他的回答讓大家笑了出來, 並嘲諷地問他:
“但是, 既然半瘋, 為什麼你不用你的麥子去裝別人的袋子?”
對此, 老者恬不知恥地答道: “如果那樣, 我就是全瘋了.”

manlajo (Mostrar o perfil) 18 de setembro de 2010 00:10:42

Dentoeltiro
Viro venis al dentisto por peti lin eltiri lian malbonan denton. Sed li havis grandan timon kaj la kuracisto longe kuraĝigis lin.
Post longa hezito la viro diris: "Mi ne timos, se mi trinkos du tasojn da vino."
La kuracisto kontentigis lin kaj demandis: "Ŝajne nun vi ne timas?"
La viro suprenvolvis la manikojn, rondigis la okulojn kaj diris: "Jes! Kiu aŭdacos tuŝi mian denton, kun tiu mi batalos!"

拔牙
男子找牙醫, 請他為他拔痛牙. 但他很害怕, 醫師一直鼓勵他.
遲疑了好久, 男子說: “如果讓我喝兩杯酒, 我就不怕了.”
醫師滿足了他, 然後問: “好像現在你不怕了?”
男子捲起袖子, 睜圓眼睛說: “對! 誰敢碰我的牙齒, 我就揍他!”

manlajo (Mostrar o perfil) 19 de setembro de 2010 06:52:36

Fidela ripeto
Direktoro Li estis ripozanta en kanapo. Sonoris telefono kaj la filo eniris kun voko: "Paĉjo, iu de via fabriko vokas vin pro urĝa afero." "Diru al li, ke mi ne estas hejme." "Haloo, mia patro diris, ke li ne estas hejme."

忠實的重述
李主任在沙發上休息. 電話響起, 他兒子進來傳話說:
“爸, 工廠的人有急事要找您.”
“告訴他說, 我不在家.”
“哈囉, 我爸說, 他不在家.”

De volta à parte superior