Закрити
Макс. 500 повідомлень.
Повідомлення: 1437
Мова: 简体中文
manlajo (Переглянути профіль) 20 вересня 2010 р. 00:54:12
Instruisto de matematiko demandis lernanton: "Kiom faras duono kaj duono?" La lernanto ne povis respondi. Kaj la instruisto refoje demandis lin kun sugesto: "Kiom da pano vi havos, se vi aĉetos unuafoje duonan panon kaj duafoje ankoraŭ duonan?" "Sed oni neniam vendas duonan panon."
暗示
數學老師問學生:
“二分之一加二分之一等於多少?”
學生不會答. 老師暗示著再問他一次:
“如果你先買半個麵包, 然後再買半個麵包, 你會有幾個麵包?”
“但是, 沒有人會賣半個麵包的.”
manlajo (Переглянути профіль) 20 вересня 2010 р. 23:32:01
Sprita bofilino pretigis rizon kaj petis la bopatron al manĝo. Gustumante unuan buŝon da rizo, la bopatro laŭdis: "Hodiaŭ la rizo estas bone kuirita."
La bofilino tuj diris: "Tion mi preparis."
La bopatro prenis duan buŝon da rizo kaj krako aŭdiĝis en lia buŝo. La bopatro tuj ekkriis: "Ho, kiom da sablo en la rizo!"
Kaj la bofilino tuj klarigis: "Bofranjo purigis la rizon."
Post tio la bopatro flaris la rizon kaj plendis: "Ho, mi flaris odoron de karbiĝinta rizo."
Kaj la sprita bofilino tuj sin ekskuzis: "La bopanjo prizorgis la fajron."
機智的媳婦
機智的媳婦煮了飯, 請公公吃. 吃了第一口, 公公稱讚說: “今天的飯煮得很好.”
媳婦立即說: “是我煮的.”
公公又吃第二口飯, 口中響起喀喀聲. 公公立刻大叫: “呵, 飯裡有好多沙!”
媳婦隨即說明: “米是小姑洗的.”
接著, 公公聞一下飯, 並抱怨說: “呵, 我聞到燒焦的飯味.”
機智的媳婦馬上借口說: “是婆婆幫看火的.”
manlajo (Переглянути профіль) 22 вересня 2010 р. 01:16:10
Fosanta homo trovis argilan vazon. Li malfermis ĝin kaj trovis, ke ĝi estas plena de arĝento. Kaj krome ĉe la supro de la arĝento estas slipo kun skribo "300 taeloj da arĝento".
Li estis mirigita de la riĉaĵo kaj tuj enterigis la vazon intencante porti ĝin hejmen post vesperiĝo. Sed li timis, ke aliaj ŝtelos ĝin, kaj starigis lignan tabulon kun skribo "Ĉi tie ne estas 300 taeloj da arĝento".
Li revenis hejmen kaj lia najbaro A Er vidis la tabulon. Li elfosis la vazon kaj portis ĝin hejmen. Li timis, ke oni suspektos lin, kaj aldonis skribon sur la tabulo: "Najbara A Er ne ŝtelis la arĝenton".
此地無銀三百兩
某人挖地發現銀瓶. 他打開一看, 裡面滿是銀子. 此外, 銀子上有一張紙條寫著; “銀子三百兩.”
他驚喜於這些財寶, 立即又埋了瓶子, 想等天黑後再來取回家. 然而, 他又怕別人偷了它, 因而立了一個木牌, 寫著: “此地無銀三百兩.”
他回家去了, 鄰居阿二看到牌子. 他挖出瓶子, 把它拿回家去. 他怕別人懷疑他, 於是在牌子上加寫: “不是鄰居阿二偷走銀子.”
manlajo (Переглянути профіль) 23 вересня 2010 р. 00:50:38
Xiao Ming vizitis Taiŝan-monton kune kun la patro. Kiam ili venis al la montosupro, la patro demandis Xiao Ming, kie estas nordo.
Kaj Xiao Ming diris, ke nordo estas supre.
La patro veis: "Ve, kiel vin instruas via geografia instruisto!"
Xiao Ming senkulpigis sin: "Tion mi aŭdis de la instruisto. En leciono li diris montrante mapon, ke supre estas nordo, malsupre - sudo, maldekstre - okcidento kaj dekstre - oriento. Do, sendube supre estas nordo."
北在上
小明和爸爸去爬泰山. 當他們到達山頂, 爸爸問小明, 北邊在哪裡?
小明說, 北邊在上面.
爸爸嘆氣說: “哎, 你的地理老師是怎麼教你的!”
小明辯解說: “我是聽老師那樣說的. 上課時, 他指著地圖說, 上是北, 下是南, 左是西, 右是東. 因此, 毫無疑問, 上面是北邊.”
manlajo (Переглянути профіль) 24 вересня 2010 р. 00:11:09
Sencerbulo nenion faris tra la tuta tago. Foje li sentis sin malbone kaj pensis, ke li mortos. Li demandis najbaron:
"Mi ne timas morton. Sed mi bedaŭras, ke mi ne povos scii, ĉu oni povos ĝui la nunan feliĉon post la morto."
La najbaro diris: "Certe vi povos!"
Miris la secerbulo: "Kiel vi scias?"
Kaj la najbaro respondis trankvile: "Oni certe revenos, se ili ne trovos ĝuon post la morto. Sed neniu mortinto revenas, tio pruvas, ke li estas feliĉa."
傻子
有個傻子整日無所事事. 有一天他覺得身體不好, 以為快死了. 他問鄰人:
"我不怕死. 但是很可惜, 我不知道, 人們死後是否也能享受現在的幸福.”
鄰人說: “當然可以!”
傻子好奇: “你怎麼知道?”
鄰人緩緩說: "如果人們死後不能享福, 他們一定會回來的. 然而沒有人死後又回來, 這證明了, 他們是很幸福的.”
manlajo (Переглянути профіль) 25 вересня 2010 р. 00:00:56
Studento de filozofio diplomiĝis kaj revenis hejmen. La patro regalis lin per vino kaj koko. Ĉe la manĝo la patro demandis la filon, kion li lernis en la lernejo, kaj la filo respondis, ke li lernis filozofion.
"Kial vi lernis filozofion?" demandis la patro. Kaj la filo diris: "Lerninte filozofion, mi analizas aferon ne en maniero de ordinaruloj. Mi ekzemplu per la koko. Por ordinaruloj ĉi tiu koko estas nur konkreta koko, sed por mi, ĉi tie estas du kokoj: unu konkreta, kaj la alia - abstrakta."
La patro komprenis: "Do mi manĝu la konkretan, kaj vi la abstraktan."
雞
哲學系學生畢業後回家. 爸爸以酒和雞款待他. 吃飯時, 爸爸問兒子, 他在學校學了什麼, 而兒子回答說, 他學了哲學.
"為什麼你去學哲學?" 爸爸問. 兒子回答說: "學了哲學, 我會用和普通人不一樣的方式分析事情. 我用雞來當例子. 對一般人而言, 這只是一隻具象的雞, 但是對我而言, 這雞有兩隻: 一隻是具象的, 另一隻是抽象的.”
父親聽懂了: “那麼我來吃具象的那隻, 你吃抽象的那隻.”
manlajo (Переглянути профіль) 26 вересня 2010 р. 03:42:09
Junulo ellernis ĉe amiko buĉadon kaj lia patrino malaprobis. Ŝi diris al la filo: "Oni ne devas buĉi vivaĵon. Se vi buĉos porkon, vi fariĝos porko en la venonta vivo; se vi buĉos bovon, vi fariĝos bovo; se vi..."
La filo diris al la patrino: "Do mi devus buĉi homon!" La patrino ektimis kaj diris: "Jam sufiĉe terure buĉi porkon, kaj vi volas buĉi homon!"
Kaj la filo diris: "Ĉar laŭ via diro mi fariĝos homo en la venonta vivo, nur se mi mortigos homon!"
報應
青年跟朋友學了屠宰, 但他母親反對. 她告訴兒子說: “人不可以殺生. 如果你殺豬, 來世你會當豬; 如果你屠牛, 你將成為牛; 如果你. . .”
兒子告訴母親說: “那麼我只好殺人!” 母親嚇壞了, 說: “殺豬就夠可怕了, 你還想殺人!”
兒子回答: “因為照妳的說法, 來世我要當人, 就只好去殺人囉!”
manlajo (Переглянути профіль) 26 вересня 2010 р. 23:26:51
Foje en fizika ekzameno Xiao Wang rapide plenumis la respondon al la demando, kiam la aliaj kamaradoj ankoraŭ estis en cerbumado.
La demando estas: "Kial oni unue vidas fulmon kaj poste aŭdas tondron."
La respondo de Xiao Wang estas: "Ĉar la okuloj antaŭas al la oreloj."
物理考試
某次物理考試, 小王很快做完問答, 而其他同學還在傷透腦筋.
問題是: “為什麼先看到閃電後才聽到雷聲?”
小王的回答是: “因為眼睛長在耳朵前面.”
manlajo (Переглянути профіль) 28 вересня 2010 р. 01:36:34
Virino ŝtelis ŝafon kaj kaŝis ĝin sub sia lito. La filo demandis: "Kies ŝafo ĝi estas? Kial ĝi kaŝiĝas sub nia lito? Ni elpelu ĝin." La patrino svingadis manon al li por silentigi lin.
Tiam la perdinto de la ŝafo skoldis sur strato: "Kiu damninda ŝtelis mian ŝafon?"
La filo hontiĝis. La patrino timis, ke la filo malsekretigos kaj volis atentigi lin, sed anstataŭ paroli ŝi povis paroli nur ĵeti rigardon al la filo.
Vidante la okulojn de la patrino, la filo diris al la najbaro: "Onjo, vidu la okulojn de mia patrino, ili estas tiom similaj al tiuj de la ŝafo sub nia lito."
媽媽的眼睛
女人偷了一隻羊, 把牠藏在床下. 兒子問: "那是誰的羊? 為什麼牠要藏在我們的床下? 把牠趕出去吧.”
媽媽對他搖搖手, 要他別再說.
此時, 丟羊的人在街上大罵: “哪個該死的偷了我的羊?”
兒子覺得很羞恥. 媽媽害怕兒子會洩密, 想要提醒他, 但她不能開口說, 只好用目光投向兒子示意.
看著媽媽的眼睛, 兒子向鄰人說: "叔叔, 你看我媽的眼睛, 很像我們床下的羊的眼睛.”
manlajo (Переглянути профіль) 28 вересня 2010 р. 23:51:12
Dikega riĉulo ripozis en salono kaj senĉese ŝvitis. Li ordonis al servisto ventumi lin.
La servisto svingadis grandan ventumilon kaj la riĉulo sentis komforton. Li palpis sian korpon kaj miris: "Strange, kien iris mia ŝvito?"
La servisto diris montrante grandajn ŝvitgutojn sur sia vizaĝo: "Sinjoro, via ŝvito iris sur mian vizaĝon!"
汗哪裡去了?
胖財主在大廳休息, 不停地流汗. 他叫僕人為他扇風.
僕人搖動大扇子, 財主覺得很舒服. 他摸摸身子, 好奇地說: “奇怪, 我的汗哪裡去了?”
僕人指著自己臉上的大粒汗珠, 說: “先生, 你的汗跑到我的臉上來了!”