Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

door manlajo, 15 december 2007

Berichten: 1437

Taal: 简体中文

manlajo (Profiel tonen) 30 september 2010 00:10:04

Pentri tigron
Estis guberniestro, kiu ŝatis ŝajnigi sin klera. Li ne kapablis pentri, sed li ĉiam ŝatis knari sur papero. Foje li pentris tigron kaj pendigis ĝin sur la muro.
Memkontenta, li rigardis sian pentraĵon. Tiam alvenis servisto kaj la guberniestro demandis lin: "Rigardu, kion mi pentris?" La servisto trovis, ke la tigro similas al kato. Sed li estis flatema kaj senĉese laŭdis: "Bone, bonege. Ĝi estas viva tigro!" La guberniestro ĝojegis kaj donacis al li 10 taelojn da arĝento.
En la sekvanta tago la guberniestro demandis alian serviston, kaj la honesta servisto diris, ke lia moŝto pentris katon. La guberniestro koleregis kaj la servisto diris en timo: "Ho via sinjora moŝto, mi diris la veron!" "Kio? Vi aŭdacas diri, ke mi pentris ne tigron, sed katon. Kian punon vi meritas? Jes, batu lin 40 fojojn!"
En la tria tago la guberniestro demandis la trian serviston pri la pentraĵo. La servisto diris post hezito: "Mi ne kuraĝas diri, mi havas timon, via sinjora moŝo." La guberniestro demandis: "Kion vi timas?" "Mi timas vian sinjoran moŝton." "Do kion mi timas?" "Via sinjora moŝto timas la imperiestron." "Kion timas la imperiestro?" "Li timas la ĉielon." "Kion timas la ĉielo?" "Nubon." "Kion la nubo timas?" "Venton." "Do kion la vento timas?" "Muron." "Kion la muro timas?" "Raton." "Kion la rato timas?" "Krom via pentraĵo, la rato nenion timas." La guberniestro preskaŭ stuporiĝis de kolero.

畫虎
有個縣令愛逞才能. 他不會作畫, 卻總愛在紙上塗抹. 某次, 他畫了一隻老虎, 把它掛在壁上.
很自滿, 他看著自己的畫. 此時, 進來一個僕人, 縣令問他: “看, 我畫了什麼?” 僕人發現, 那虎很像貓. 但他愛奉承, 因此不停地誇讚: “很好, 太好了. 那是活生生的老虎!” 縣令大喜, 賞給他十兩銀子.
次日, 縣令又問另一個僕人, 這老實的僕人說, 大人畫的是一隻貓. 縣令大怒, 僕人害怕地說: “呵, 大人啊, 我說的是真心話!” “什麼? 你竟敢說, 我畫的不是老虎, 而是貓. 你該當何罪? 好, 打他四十下!”
第三天, 縣令問第三個僕人這張畫. 猶疑一陣後, 僕人說: "我不敢說, 我害怕, 大人." 縣令問: "你怕什麼?" "我怕大人." "那麼, 我怕什麼?" "大人怕皇上." "皇上又怕什麼呢?” “他怕老天?” “老天怕什麼?” “雲.” “雲怕什麼?” “風.” “那麼, 風怕什麼呢?” “牆.” “牆怕什麼?" "老鼠.” “老鼠怕什麼?” “除了你的畫, 老鼠什麼都不怕.” 縣令幾乎要氣昏了.

manlajo (Profiel tonen) 1 oktober 2010 01:38:36

Blanka muro
Apud vojo estis domo, kies mastro neĝe kalkis la muron. Por atentigi, ke oni ne malpurigu la muron, li skribis sur ĝi: "Estas malpermesite skribi ĉi tie!"
Karbovendisto preterpasanta la domon ripozis sub la muro. Leginte la skribaĵon, li skribis per karbo sur la muro: "Do kial vi skribis?"
La mastro koleriĝis vidinte la skribaĵon kaj refoje skribis sur la muro: "Tio estas mia muro!"
La karbovendisto refoje preterpasas la domon kaj vidis la novan skribaĵon. Li reskribis sur la muro: "Se vi skribas, ankaŭ ni skribu!"

白牆
路旁有棟房子, 房主人把牆刷得雪白. 為了提醒人不要弄髒牆, 他在牆上寫著: “此處禁止寫字.”
賣炭的經過這房子, 在牆下休息. 看見牆上寫的字, 他也在牆上用炭寫了: “為什麼你寫了?”
主人看了炭寫的字, 很生氣, 再次又在牆上寫: “這是我的牆!”
賣炭的再次經過這房子, 看到新寫的字. 他又在牆上寫: “如果你寫, 我們也要寫!”

manlajo (Profiel tonen) 2 oktober 2010 00:34:05

Kvinpaŝa serpento
Patro kaj filo ekskursis. La patro diris al la filo: "Ni estu atentaj. Tie estas tre venena 'kvinpaŝa serpento', ke mordito tuj mortos antaŭ ol fini kvin paŝojn."
"Nenio grava. Se mordite, mi faros nur 4 paŝojn."
"Ho, kiel saĝa infano! Sed tio estas tre danĝera, ĉar tiam la distanco ĝis morto estas nur unu paŝo."
"Do kion fari?" demandis la filo.
"Prefere neniun paŝon faru."

五步蛇
父子出遊. 父對子說: "我們要小心. 此處有很毒的 ‘五步蛇’, 被咬的人走不到五步就會死.”
“沒關係. 如果被咬了, 我只走四步.”
“呵, 好聰明的小孩! 但那樣也很危險, 那時距離死亡只有一步.”
“要怎麼辦?” 兒子問.
“最好一步都不要走.”

manlajo (Profiel tonen) 3 oktober 2010 01:54:16

Plipezigo
Iu venis al poŝtejo por sendi leteron. Post peso la poŝtisto diris al li: "La letero superis la pezkategorion. Bonvolu aldoni plian poŝtmarkon."
"Ĉu tio ne pli pezigos la leteron?" mire diris la kliento.

加重
有人到郵局寄信. 秤後, 郵務員跟他說: “信超重了, 請加貼郵票.”
“那豈不是更重了嗎?” 客戶好奇地問.

manlajo (Profiel tonen) 4 oktober 2010 00:18:25

Mi ne estas kibico
Iu urĝis informi sian amikon pri brulego en lia hejmo. Vidante la amikon ludanta ŝakon, li silente atendis apude. Kiam oni finis la ŝakludon, li diris al sia amiko, ke brulego okazis en lia hejmo.
La amiko eksaltis de kolero: "Kial vi ne diris pli frue?"
Kaj tiu respondis kviete: "Ho, ĉu vi ne vidas la atentigon sur la ŝaktabulo 'Ne estu kibico'?"

我不是多管閒事者
某人急著要去通知朋友說他家失火了. 看到朋友正在和人下棋, 他默默等在旁邊. 等他下完了棋, 他才向朋友說, 他家失火了.
朋友氣得跳腳: "你怎麼不早說?"
那人卻冷靜地答: “呵, 你沒看到棋盤上寫著 ‘觀棋不語’ 嗎?”

manlajo (Profiel tonen) 4 oktober 2010 23:55:00

Malobea filo
La patro instigis la filon ŝteli. Kiam la filo ŝtelis televidilon kaj pretis elŝteliĝi, li estis kaptita.
Oni riproĉis la patron: "Kiel vi edukas vian filon? Li ŝtelis televidilon!"
La patro ekskuzis: "Mia filo ne aŭskultas min. Mi multfoje atentigis lin, ke li ŝtelu ne elektrajn aparatojn kaj vestojn, sed nur oraĵojn kaj monon. Sed li ne aŭskultas min!"

不聽話的兒子
父親唆使兒子去偷. 當兒子偷了電視機並準備偷出來時, 他被逮了.
人們指責父親說: "你是怎麼教育他的兒子的? 他偷了電視機!"
父親卸責說: "我兒子不聽話. 我多次提醒他, 叫他不要偷電器或衣服, 只要金飾和錢. 但是他不聽我的.”

manlajo (Profiel tonen) 5 oktober 2010 23:09:11

Kio estas maldiligenteco
Instruisto taskis la lernantojn per verkado de artikolo kun la titolo "Kio estas maldiligenteco". Post la leciono li malfermis kajeron de iu lernanto kaj vidis, ke la unua paĝo estas blanka, kaj ankaŭ la dua estas tia. Kiam li malfermis la trian paĝon, li legis skribon: "Jen estas maldiligenteco!"

什麼是懶惰
老師以 “什麼是懶惰” 為題, 考學生寫作文. 課後, 他打開某生的簿子, 看到第一頁是空白的, 第二頁也一樣. 當他打開第三頁時, 他看到一行字: “這就是懶惰!”

manlajo (Profiel tonen) 10 oktober 2010 01:10:22

Ŝparo
En historia leciono instruisto diris al la lernantoj, ke homo evoluis de simio. Li diris ankaŭ, ke la homaro pasigis longegan tempon de iro per kvar membroj al tiu per du piedoj. Poste li demandis la lernantojn: "Kio estas la plej granda bono, ke la homoj iras per du piedoj?"
Iu el la lernantoj respondis: "Tio ŝparigas paron da ŝuoj."

節省
歷史課時, 老師對學生說, 人類進化自猴子. 他又說, 人類經過漫長時間, 才由四腳走路變成只用兩隻腳. 接著, 他問學生: "人類用兩隻腳走路的最大好處是什麼?”
某生回答說: “這樣省下了一雙鞋子.”

manlajo (Profiel tonen) 11 oktober 2010 01:12:33

Rikolto
Post geografia leciono instruisto demandis unu el la lernantoj: "Kion vi rikoltis en tiu leciono?"
Kaj la lernanto respondis: "La plej granda rikolto estas tio, ke mi eksciis, ke vi estas pli saĝa ol mia patro."
"Kio?"
"Mia patro scias nur post drinkado, ke la tero turniĝas, sed vi scias tion sen drinki."

收穫
地理課後, 老師問一名學生: “這堂課你有什麼收穫?”
學生回答: “最大的收穫是, 我知道你比我爸聰明.”
“什麼?”
“我爸喝了酒才知道地球會轉, 但你不喝就知道了.”

manlajo (Profiel tonen) 12 oktober 2010 01:15:43

Patro-advokato
Instruisto:Mi intencas viziti vian patron, ĉar vi ofte fuĝis de lecionoj lastatempe.
Lernanto:Neniam iru al li, mi petas.
Instruisto:Kial?
Lernanto:Mia patro estas advokato kaj pagigas la vizitantojn laŭhore.

父親律師
老師: 我想拜訪你爸爸, 因為你最近常曠課.
學生: 我請你不要去找他.
老師: 為什麼?
學生: 我爸是律師, 他向訪客計時收費.

Terug naar boven