Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

door manlajo, 15 december 2007

Berichten: 1437

Taal: 简体中文

manlajo (Profiel tonen) 13 oktober 2010 01:47:55

Akravidaj gepatroj
La instruisto admonis la lernantojn al respekto al la gepatroj. Li diris al la lernantoj, ke reveninte hejmen ili devas saluti la gepatrojn per demandoj, ekzemple, "ĉu via laboro estas glata", "ĉu vi estas lacaj de laboro", ktp.
En la sekvanta tago la instruisto demandis la lernantoj pri la reakcio de la gepatroj, kaj unu el la lernantoj diris: "Miaj gepatroj tuj demandis: 'Diru, kiom da mono vi deziras?' "
Kaj la dua diris: "Miaj gepatroj demandis min: 'Ĉu hodiaŭ vi ricevis la karton de poentoj?' "

敏銳的父母
老師勸學生們要尊敬父母. 他向學生說, 回家要向爸媽問候, 例如說, “你工作順利嗎?”, “你工作累嗎?”, 等等.
次日, 老師問學生關於父母的反應, 其中一個學生說: "我爸媽立刻問: ‘快說, 你要多少錢?’”
又有一個學生說: “我爸媽問我: ‘你今天收到成績單了吧?’”

manlajo (Profiel tonen) 14 oktober 2010 00:05:55

Malrapide
Kiam mi servis en ĉefstabejo de marinfanterio, mi aŭskultis prelegon pri fusilo M-14. La preleganto konigis ĝian funkcion kaj diris: "Ĝi pafas kuglojn je rapideco de 2300 futoj ĉiusekunde." "Sinjoro," novico levis la manon kaj diris: "Ŝajne malrapide." "Ho, mia infano," la preleganto diris: "En nia marinfanterio neniu kuras pli rapide ol ĝi."


當我在陸戰隊總部服役時, 我聽有關 M-14 步槍的演講. 演講者介紹它的功能, 說: “它射出的子彈速度是每秒 2300 呎."
"教官," 新兵舉手問: "那似乎很慢."
"呵, 孩子,” 演講者說, “我們陸戰隊裡, 沒有人跑得比它更快的.”

manlajo (Profiel tonen) 15 oktober 2010 02:36:02

Erare parole
Stevardino demandis paron da junaj geedzoj, ĉu ilia bebo bezonas matenmanĝon. La edzo respondis: "Ne, ĝi ne bezonas. Ĝi trinkas homan lakton."
Por montri sian helpemon, la stevardino diris: "Se ĝi volas, do informu min."
La edzo stuporiĝis kaj tuj sekve eksplodis de ridego. La stevardino sentis sian eraron kaj ruĝiĝis ŝia tuta vizaĝo.

說錯話
女空服員問一對年輕夫妻, 他們的嬰兒是否要吃早餐. 丈夫答說: “不用, 他不需要. 他吃人奶.”
為了表示熱心, 女空服員又說: “如果他想吃, 就通知我.”
丈夫愣了一下, 並爆笑出聲. 女空服員驚覺自己說錯話, 而滿臉通紅.

manlajo (Profiel tonen) 16 oktober 2010 03:05:43

Malfacile
Kiam mi laboris en restoracio, mi servis ĉefe al turistoj, kiuj vojaĝis al antikva batalkampo. Vespere, paro da geedzoj endomiĝis por vespermanĝo, kaj mi demandis: "Kiel iris la vojaĝo?"
"Bonege," respondis la viro, "tamen la batalo certe iris malfacile inter tiel multe da monumentoj."

不易
當我在餐廳工作時, 我主要服務的是來古戰場旅遊的觀光客.
某晚, 有一對夫妻進門來要吃晚餐, 於是我問: “旅遊如何?”
“好極了,” 男的回答, “但是, 在那麼多紀念碑之間, 戰鬥一定很不容易.”

manlajo (Profiel tonen) 17 oktober 2010 00:58:30

Marŝalo demandis min
Dum la Unua Mondmilito Petro estis ŝoforo de marŝalo. Lia amiko ofte demandis lin: "Kiam finiĝos la milito laŭ la marŝalo?"
Foje Petro anoncis: "La marŝalo diris al mi."
Ĉiuj silentiĝis.
"Lia marŝala moŝto diris: Petro, kiam finiĝos la milito laŭ vi?"

元帥問我
第一次世界大戰期間, 彼得是元帥的司機. 他朋友常問他: “依元帥看法, 何時戰爭會結束?”
某次, 彼得宣稱: “元帥對我說.”
大家都靜了下來.
“元帥大人說: 彼得, 你看戰爭何時會結束?”

manlajo (Profiel tonen) 19 oktober 2010 01:28:17

Vi eraris
Sur benko de parko sidis juna kaj bela sinjorino William kun aminda bebo en la sino.
Mezaĝa viro iris al ŝi kaj admiris: "Ho, aminda knabineto!" Li tenis la delikatan maneton kaj daŭrigis: "Ho, blanka, delikata, tute simila al tiu de ĉarma nobelino."
La bela sinjorino tiris la bebon pli proksimen al si kaj flegme diris: "Vi eraris. Ĝi ne estas knabino kaj plie vi tenis mian manon."

你錯了
公園長櫈上坐著年輕美麗的威廉女士, 懷中抱著可愛的嬰兒.
中年男子走向她, 並讚嘆: “呵, 可愛的小女生!” 他握著那細嫰的小手並繼續說: “呵, 白皙, 細嫰, 完全宛如迷人貴婦的手."
美麗的女士把嬰兒更抱向自己, 護著說: “你錯了. 她不是女生, 還有, 你握的是我的手.”

manlajo (Profiel tonen) 20 oktober 2010 01:18:10

Kliento
Kliento kolere kuris en tajlorejon kaj riproĉis, montrante la veston fasonitan por li: "Mi staris ĉe vojkruciĝo kaj oscedis, dume du homoj enŝovis leterojn en mian buŝon."

客戶
客戶氣呼呼跑進裁縫店開罵, 指著為他裁剪的衣服說:
“我站在十字路口打呵欠, 竟有兩人丟信到我的嘴裡.”

manlajo (Profiel tonen) 21 oktober 2010 00:05:06

Je kiu frekvenca kanalo?
"Vi tute absorbiĝis en televido kaj ne rimarkis, ke la krano difektiĝis. La tuta hejmo superakviĝis," diris la edzino.
"Kio? Je kiu frekvenca kanalo?" demandis la edzo.

哪個頻道?
“你完全沉迷在電視, 沒注意水龍頭壞了. 家裡都淹水了,” 太太說.
“什麼? 在哪個頻道?” 丈夫問.

manlajo (Profiel tonen) 22 oktober 2010 01:51:53

Alarmo
Nokte deĵoranta policano Robert ricevis telefonvokon.
La telefonanto diris, ke post kiam li eliris el noktoklubo en la kvartalo n-ro 13, li rimarkis, ke ŝteliĝis la direktilo, bremso kaj akcelilo de lia aŭtomobilo.
Robert decidis tuj direkti sin al la loko. Tamen ĝuste en la momento, kiam li estis preta ekiri, la telefono sonis denove. En la aŭdilo li aŭdis:
"Pardonon. Vi ne bezonas veturi ĉi tien. Mi drinkis troe kaj ĵus mi vekiĝis pro malvarma vento kaj trovis, ke mi sidis sur la dua vico en la aŭtomobilo."

報警
夜裡, 值班警員羅勃特接到電話呼叫.
來電者說, 他走出街角 13 號的夜店後, 發現他的汽車方向盤, 剎車, 和加速器都被偷了.
羅勃特決定親身前往現場. 但正在他準備好要出門時, 電話又響了. 聽筒中, 他聽到:
"對不起. 你不必過來. 我剛喝多了, 由於涼風我已經清醒, 並發現, 我是坐在汽車的後座.”

manlajo (Profiel tonen) 23 oktober 2010 03:29:19

Pento
Viro vizitis pastron kaj diris:
"Kara mia pastro, mi volas fari penton al vi."
"Diru do, mia infano. Kun pastra koro mi aŭskultas vian penton."
"En la milito mi iam ŝirmis homon, persekutatan de nazioj."
"Tio estas bona afero, sed ne krimo," diris la pastro.
"Sed mi kaŝis lin en mia kelo kaj postulis de li ĉiutage 1.5 mil frankojn. Kaj... ĉu vi komprenas? Nun mi bedaŭras, ĉar mi ne konigis al li, ke la milito jam antaŭlonge finiĝis."

懴悔
男子造訪神父, 說:
“親愛的神父, 我要向你懴悔.”
“說吧, 孩子. 以一顆神父的心, 我聽你懴悔.”
“戰時, 我曾庇護受納粹迫害的人.”
“那是好事, 而不是罪,” 神父說.
“但是我把他藏在地窖裡, 每天要他付 1,500 法朗. 而且... 你了解嗎? 現在我很後悔, 因為我沒有告知他說, 戰爭已經早就結束了 .”

Terug naar boven