Į turinį

Uždaryta
Daugiausia 500 žinučių.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

manlajo, 2007 m. gruodis 15 d.

Žinutės: 1437

Kalba: 简体中文

manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 24 d. 05:47:07

Malfacila afero
Akuzito promesis al la advokato:
"Se vi sukcesos defendi min, ke mi estos kondamnita al mallibereco nur duonjara, vi ricevos grandan monsumon."
La deziro de la akuzito realiĝis. La advokato akceptis lian monon kaj diris:
"Tio ja estas malfacila afero, ĉar la juĝisto volis liberigi vin kiel senkulpulon."

難事
被告走向律師:
“如果你成功地為我辯護, 使我只被關半年, 你將收到一大筆錢.”
被告的期望實現了. 律師收受了他的錢, 並說:
“那真是一件難事, 因為法官原本要無罪釋放你的.”

manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 25 d. 09:17:33

Daŭrema
Ĉe la ora jubileo de la geedziĝo de miaj gepatroj, mia patro kun ĝojo rememoris sian amaferon.
"Tiam mi estis malriĉa," li diris al mi. "Kaj plie, mi devis fari elekton: ŝanĝi la aŭtomobilan pneumatikon aŭ elspezi tiun sumon por la geedziĝo."
Li haltis por momento kaj daŭrigis: "Nun mi devas konfesi, ke mia elspezo estis ĝusta, ĉar neniu pneumetiko daŭros 50 jarojn."

耐久
我父母的金婚記念日, 老爸高興地回憶他的愛情往事.
“那時我很窮," 他對我說. "還有, 我必須做出選擇: 要換汽車輪胎或花那筆錢來結婚.”
他稍停片刻, 接著說: “現在我得承認, 我的花費是值得的, 從來沒有一個輪胎可以耐用 50 年.”

manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 26 d. 03:21:37

Humuraĵoj inter edzo kaj edzino
"Kion vi preferas, se via edzino urĝos vin serĉi ion novan ekstere?"
"Novedzinon."
*
"Ĉu via edzo amas vin?"
"Certe, pro tio li eĉ ne volas labori."
*
"Ĉu via edzino oponas, ke vi fumas hejme?"
"Ŝi oponas, ke mi fumas kie ajn. Ŝi diris, ke multe pli pagas du fumantoj ol unu."
*
"Ĉiufoje, kiam mia edzino kverelis kun mi, ŝi fariĝis historiisto."
"Ĉu histeriulo?"
"Ho, ŝi preterlasis neniun bagatelon por malkaŝi mian historion."
*
"Mi estas diskreta. Ĉiufoje, kiam mi kverelis kun mia edzino, mi ordonis al la gefiloj promeniekstere."
"Ja ne estas senkaŭze, ke ili estas sanaj."
*
"Doktoro, mia edzo ofte deliras."
"Ne gravas. Mi preskribu por li."
"Tio estas ne bezonata. Ni interparolas ĝuste tiam."
*
"Mi deziras edzinon, kiu kapablas prepari manĝaĵojn, lavi vestojn, bonordigi hejmon, nefumas, nek koleras."
"Serĉu do ŝin en tombejo."

夫妻趣聞
- 如果你太太要你到外面找新東西, 你會找什麼?
- 新娘.
*
- 你老公愛你嗎?
- 當然, 他因此而不想工作.
*
- 你老婆不反對你在家吸菸嗎?
- 我在哪吸菸, 她都反對. 她說, 兩人吸比一人吸花錢更多.
*
- 每次當老婆和我吵架, 她就變成歷史學家.
- 她喜歡歷史?
- 呵, 她忘不了任何瑣事, 一味揭發我的歷史.
*
- 我很謹慎. 每次當我和太太吵架, 我就叫兒女們到外面去散步.
- 他們那麼健康, 顯然不是沒有理由.
*
- 醫師, 我老公常常精神錯亂.
- 沒關係, 我來開藥給他.
- 那倒不需要. 就在那個時候, 我們聊聊.
*
- 我要的老婆, 要會煮飯, 洗衣, 理家, 不抽菸, 不生氣.
- 到墳場去找吧.

manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 27 d. 05:34:19

Promeso kaj deliraĵo
Maljuna milionulo malsaniĝis. En la lito li diris al kuracisto:
"Doktoro, se vi resanigos min, mi donacos 500 mil usonajn dolarojn al via nova hospitalo."
La kuracisto ekĝojis kaj bone kuracis lin. La maljunulo resaniĝis post kelkaj monatoj. La kuracisto diris al li:
"Mi estas ĝoja, ke vi resaniĝis. Mi volas mencii vian promeson pri mondonaco por nia hospitalo."
La maljunulo estis mirigita de tio kaj demandis: "Ĉu mi promesis tion?"
"Sendube. Vi diris tion al mi."
"Pardonon, doktoro. Tiam mi febris kaj deliris."

承諾與亂語
老富翁病了. 他在床上對醫師說:
"醫師, 如果你醫好我, 我將捐 50 萬美元給你們的新醫院.”
醫師很高興, 認真醫他的病. 幾個月後, 老人康復了. 醫師對他說:
“我很高興, 你康復了. 我要提一下你的承諾, 你要捐錢給我們的醫院.”
老人對那事感到奇怪, 問道: “我有那樣承諾嗎?”
“毫無疑問. 你曾那樣對我說.”
“對不起, 醫師. 那時我發燒, 因而精神錯亂.”

manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 28 d. 07:45:46

Golfo
Maljuna kaj energiplena golfisto iris al sorĉisto kaj demandis lin, ĉu sur la ĉielo estas golfejo aŭ ne. Tiu respondis, ke li faros enketon kaj poste respondos al li.
En la sekvanta tago refoje venis la maljunulo. La sorĉisto diris: "Mi ricevis informojn kaj ĝojan kaj malĝojan."
"Do diru al mi antaŭ ĉio la ĝojan."
"Sur la ĉielo estas vasta golfejo, kaj sur la ludkampo estas verda gazono kaj bonegaj ekipaĵoj."
"Nun bonvolu la malĝojan."
"Je la 10-a horo antaŭtagmeze de la sekvanta dimanĉo estas via vico por ludi golfon."

高爾夫球
老年且精力充沛的高爾夫球手去找魔法師, 問他天堂上是否也有高爾夫球場. 他回答說, 他要去調查一下, 事後再回答他.
次日, 那名老人又來了. 魔法師說, "我收到了既令人高興又令人悲傷的消息."
"那麼, 請先告訴我高興的消息."
"天堂上有大型的高爾夫球場, 而球場上有綠草坪和很好的裝備."
"現在請說悲傷的消息."
"下星期天上午十時, 輪到你去打高爾夫球."

manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 29 d. 15:47:23

Mirinda demando
Oni demandis: "Kiamaniere mi vivos 100 jarojn?"
"Unue, ne drinku."
"Mi neniam drinkis."
"Due, ne venu al belaj virinoj."
"Mi neniom plaĉis al virinoj."
"Trie, manĝu malpli da viando."
"Mi estas vegetarano."
"Do, pro kio vi volas vivi tiom longe?"

怪問題
某人問: "我要如何才能活到一百歲?"
"首先, 不要喝酒."
"我從來就不喝酒."
"其次, 不要去找美女."
"我向來就不怎麼討好女人."
"第三, 少吃一點肉."
"我是素食者."
"那麼, 為了什麼你想要活到一百歲?"

manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 30 d. 03:05:12

Kaŭzo de malsano
Nova direktoro de frenezulejo demandis frenezulon: "Pro kio vi enhospitaliĝis?"
"Mi edziĝis al vidvino, kiu havas adoleskan filinon, sed mia patro prenis la filinon kiel sian edzinon. Tial mia edzino fariĝis bopatrino de sia bopatro kaj ŝia filino -- mia duonfilino kaj duonpatrino. La duonpatrino naskis filon, kiu estas mia frato kaj nepo de mia edzino. Ankaŭ mi havas filon, kiu estas bofrato de sia avo. Jen pro tio mi venis ĉi tien. Mi sentas, ke ĉi tie estas pli kviete ol hejme."

病因
精神病院的新主任問精神病患: "為什麼你來住院?"
"我和一個已有青春期女兒的女人結婚, 但我老爸娶了那個女兒當太太. 因而我太太成為了她公公的岳母, 而她女兒既是我的繼女, 又是我的後母. 後母生了個兒子, 他既是我的弟弟也是我太太的孫子. 而我也有個兒子, 他成了他祖父的妻弟. 就這樣, 我來了這裡. 我覺得, 這裡比家裡平靜."

manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. spalis 31 d. 03:18:19

Li ne povas legi
Aro da junaj homoj drinkis en hotelo kaj ĝoje kriis. Servisto diris al ili:
"Ne kriu tiel laŭte! Via najbaro diris, ke li ne povas legi."
"Diru do al li, ke li devas senti honton. Mi ja komencis legi en la aĝo de 5 jaroj."

他無法閱讀
一群年輕人在旅館喝酒, 歡聲狂叫. 服務員告訴他們說:
"不要那麼大聲叫! 鄰室的人說, 他無法閱讀."
"那麼告訴他說, 他該感到羞恥. 我在五歲時就能閱讀了."

manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. lapkritis 1 d. 03:46:09

Konforme al malsamaj homoj
Viro interesiĝis pri monpuno pro malobservo de la trafikaj reguloj kaj intence haltigis sian aŭtomobilon en la loko, kie estas malpermesite haltigi veturilon. Li ricevis 3 tribunalajn alvokojn.
En bona vesto li iris al juĝisto kaj tiu punis lin je 3 markoj.
En la dua fojo en ĉifona vesto li iris al la juĝisto, kiu punis lin je 2 markoj, kaj en la lasta fojo anstataŭ li iris al la juĝisto lia bela edzino kaj la juĝisto punis ŝin je nur unu marko.

因人而異
某男子對違反交通規則的罰款感興趣, 因而故意把車子停在禁止停車的地方. 他收到三張法庭傳喚.
穿著體面的衣服, 他走向法官; 法官罰他三馬克. 第二次, 穿著破爛的衣服, 他走向法官; 法官罰他二馬克. 在最後一次, 替他走向法官的是他的美麗太太, 而法官只罰她一馬克.

manlajo (Rodyti profilį) 2010 m. lapkritis 2 d. 07:52:48

Superflua konsilo
Viro transnaĝis la Anglan Markolon. Kiam li atingis la bordon, multaj ĉirkaŭis lin por aplaŭdo.
Alia homo iris al li kaj nekompreneme demandis: "Ĉu vi ne scias, ke ĉi tie veturas pasaĝerŝipoj?"

多此一問
男子游越英吉利海峽. 當他抵達岸邊時, 許多人圍過來為他歡呼.
另外有個人走向他, 不解地問: "難道你不知道, 這裡有客輪在通行?"

Atgal į pradžią