დახურულია
Max. 500 messages.
შეტყობინებები: 1437
ენა: 简体中文
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 3 ნოემბერი, 2010 06:05:18
En restoracio ŝoforo petis manĝaĵojn kaj trinkaĵon kaj sidiĝis ĉe tablo. Venis tri junaj homoj motorcikle. Ili hastis en la restoracion. Unu prirabis la ŝoforon je pano, alia forprenis lian kafon kaj la tria formanĝis lian kukon. La ŝoforo nenion diris. Li pagis monon al kelnerino kaj foriris.
La tri junuloj diris al la kelnerino: "Verŝajne li ne estas bona viro." La kelnerino respondis: "Laŭ mi verŝajne li ankaŭ ne estas bona ŝoforo. Li detruis la tri motorciklojn. Rigardu do!"
男子行為
餐館裡, 司機點了食物和飲料, 倚桌而坐. 三個年輕人騎摩托車而來. 他們快速進入餐館. 一個搶了司機的麵包, 另一人取走他的咖啡, 第三人則吃了他的蛋糕. 司機什麼也沒說. 他付錢給女服務員後, 離開.
三個年輕人對女服務員說: "看來他不是個好男子." 女服務員回答說: "依我看, 他也不是好司機. 他毁損了三輛摩托車. 看吧!"
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 4 ნოემბერი, 2010 03:21:09
Gerilano rakontas al geknaboj pri batalo. Li demandis 12-jaran knabon:
"Se vi estus komandanto de gerila taĉmento, kion via taĉmento devus fari por ke la malamikoj ne uzu fervojon?"
La knabo stariĝis kaj laŭte respondis: "Tuj okupu la biletejon kaj ekstermu ĉiujn biletojn!"
指揮官
游擊兵向孩子們說戰鬥故事. 他問 12 歲的男孩:
"如果你是游擊隊的指揮官, 你們分隊要怎麼做, 才能使敵人無法使用鐵路?"
男孩起立, 大聲回答: "立即佔領賣票亭, 銷毀所有的車票!"
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 5 ნოემბერი, 2010 06:06:37
Aragon rajdis sur sia amata azeno al urbo. Survoje lia amiko renkontis lin kaj petis lin sidiĝi en sian aŭtomobilon kaj sekvigis la azenon post la aŭtomobilo. Komence la aŭtomobilo kuris 30 km hore kaj poste 60 km hore. La amiko maltrankviliĝis: "Mi timas, ke la azeno ne eltenos tion, ĉar ĝia lango elŝoviĝis."
"Kien?"
"Maldekstren."
"Rigardu, ĝi preterkuros nin."
強壯的驢子
阿拉公騎著他的驢子上城. 路上朋友遇見他, 並請他坐進他的汽車裡, 並讓驢子跟在汽車後面. 開始時, 汽車以 30 公里時速跑, 後來時速 60 公里. 朋友不放心: "我恐怕驢子會受不了, 因為它吐出了舌頭."
"向哪一邊?"
"左邊."
"注意, 它要超越我們."
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 6 ნოემბერი, 2010 03:56:32
Post vespermanĝo Tom kaj lia edzino interparolis sidante en sofo.
"Mia kara. Kio estas la diferenco inter kuraĝo kaj singardo?" demandis la edzino.
Tom pensis momenton kaj diris: "Mi tion klarigu al vi per ekzemplo. Oni prenas manĝaĵon en restoracio, sed ne donas trinkmonon. Tio estas kuraĝo."
"Jes, mi komprenas. Kio do estas singardemo?"
"Se oni prenos alian restoracion por fari la samon en la sekvanta tago, tio estas singardo."
勇氣與謹慎
晚飯後, 湯姆和他太太坐在沙發上聊天.
"親愛的, 勇氣和謹慎有什麼區別?" 太太問.
湯姆思考片刻後, 說: "我舉個例子來說明. 在餐廰裡吃飯不給小費, 那是勇氣."
"好, 這個我了解. 那麼謹慎是什麼?"
"如果到另一家餐廰去吃飯, 以便同樣不給小費, 那是謹慎."
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 7 ნოემბერი, 2010 05:28:38
Du oficistoj babilis en kabineto. Unu diris al la alia: "Hieraŭ mi kverelis kun la edzino. Fine mi ordonis al ŝi genuiĝi por peti mian pardonon."
"Kion do ŝi diris?"
"Ŝi ordonis al mi elrampi el sub la lito."
對夫令的回應
兩名公務員在辦公室裡聊天. 其中一人對另一人說: "昨天我和太太吵架. 最後, 我命令她跪下來, 請求我的原諒."
"她怎麼說?"
"她命令我從床下爬出來."
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 8 ნოემბერი, 2010 11:06:02
Oni trovis, ke la oreloj de Ma Wen estas plene bandaĝitaj. Oni do demandis, kio okazis al li.
"Hieraŭ vespere, kiam mi ĝuis televidan programon, mia edzino gladis veston apud mi. En ŝia foresto eksonoris telefono. Rigardante la televidon, mi levis la varmegan gladilon anstataŭ aŭdilo kaj..."
"Kio okazis ĉe la alia orelo?" kun scivolemo demandis lia kolego.
"Mi ne atendis, ke kiam mi demetis la aŭdilon, ĝi sonadis denove."
由於電話
有人看到馬文的兩耳都包了繃帶, 因此問他出了什麼事.
"昨晚, 我在看電視節目時, 我太太在我身旁熨衣服. 她離開時, 電話響了. 一邊看著電視, 我提起熨斗, 以為是電話, 因而..."
"另一只耳朵又是怎麼回事?" 同事好奇地問.
"等不及我放回聽筒, 它又響了."
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 9 ნოემბერი, 2010 04:04:31
John revenis hejmen de lernejo kun ŝveliĝintaj okulkavoj. La patrino demandis pri tio. Li respondis:
"Mi ricevis tion pro batalo kun Bill."
La patrino diris: "Morgaŭ donu al li pecon da torto kaj petu de li pardonon."
En la sekvanta tago John revenis kun pli ŝveliĝintaj okulkavoj.
"Ho, mia dio! Kiu faris tion?"
"Bill. Li deziras pli da torto."
他要更多
約翰地從學校回家, 眼窩紅腫. 媽媽問怎麼回事. 他答說:
"我和比爾打架才這樣子."
媽媽說: "明天送他一個水果餡餅, 並請他原諒."
次日, 約翰回家, 雙眼更腫了.
"天哪, 誰幹的?"
"比爾, 他要更多的水果餡餅."
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 10 ნოემბერი, 2010 03:12:50
Tri kirurgoj fanfaronis ĉiu pri sia perfekta medicina arto.
La unua diris: "Mi rekunigis rompitan brakon. Nun li estas unu el la plej eminentaj basbalistoj en nia lando."
La alia diris: "Tio estas ne grava. Mi rekunigis frakturitan gambon kaj nun li estas unu el la plej eminentaj kuristoj en la mondo."
La lasta diris: "Mi ja rehavigis rideton al malsaĝulo kaj nun li estas parlamentano."
國會議員
三個外科醫師吹噓自己的完美醫術.
第一個說: "我縫合了斷臂. 他現在是一名我國最傑出的棒球手."
另一個說: "那沒什麼. 我縫合了裂開的腿, 而現在他是一名世界上最傑出的跑者."
最後一個說: "我為病人再造了微笑, 現在他是國會議員."
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 11 ნოემბერი, 2010 13:25:26
Virino demandis mezaĝan mastron de butiko, montrante kosmetikon sur vendotablo:
"Kiun efikon ĝi havas?"
La mastro venigis junan vendistinon kaj diris: "Panjo, montru al ŝi vian haŭton!"
高效化粧品
女子指著販售枱上的化粧品, 問中年店主:
"它有什麼特效?"
店主叫來年輕售貨員, 說: "媽, 讓她看看妳的皮膚!"
manlajo (მომხმარებლის პროფილი) 12 ნოემბერი, 2010 11:56:54
Kvar sinjoroj volis hazardludon. Antaŭ komenco de la ludo ili diris al John:
"Eldomiĝu kaj rigardu, ĉu estas policanoj ekstere?"
John revenis post 10 minutoj anhele: "Tie ne estas policano, tial mi venigis unu el la policejo."
危險遊戲
四名先生想玩危險遊戲. 遊戲開始前, 他們對約翰說:
"出門去看看, 是否有警察在外面?"
過十分鐘後, 約翰回來, 喘著氣說: “那裡沒有警察, 所以我去警局請來了一位."