Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 2007-decembro-15

Mesaĝoj: 1437

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2011-junio-15 02:41:28

Plenumiĝo de mallibereco
Edzino vekiĝis noktomeze kaj ne vidis la edzon apud si. Ŝi serĉadis kaj fine trovis lin ploranta en kelo.
"Kio okazis al vi?"
"Ĉu vi memoras, ke antaŭ 20 jaroj mi gravedigis vin?" "Jes."
"Kaj via patro minacis min, ke mi aŭ edziĝu al vi aŭ malliberiĝu?" "Jes."
"Se mi estus enkarcerigita, hodiaŭ noktomeze plenumiĝus mia malliberiĝo."

服刑期滿
太太半夜醒來, 看不到老公在身邊. 她找了找, 終於找到他在地窖裡哭.
“你怎麼了?”
“你記得, 二十年前我使你懷了孕?” “記得.”
“而你老爸威脅我, 如果我不和妳結婚, 就要去坐牢?” “對”
“如果我坐了牢, 今天半夜我就服刑期滿了.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-junio-16 03:38:01

Edzo el la ĉielo
Amikinoj ofte admonis Maria: "Vi jam ne estas juna kaj devas edziniĝi. Ĉu vi atendas, ke edzo falos el la ĉielo?"
Poste Maria edziniĝis, kaj la edzo vere venis de la ĉielo: Li estas paraŝutisto - Foje en ekzercado de paraŝutado li falis en la korton de Maria.

天上來的老公
朋友常勸告瑪麗亞: “妳已經不年輕了, 要快點結婚. 妳在等天上掉下來的老公嗎?”
後來, 瑪麗亞結緍了, 而老公真的是來自天上: 他是傘兵 – 某次在傘訓時, 他降在瑪麗亞家的院子裡.

manlajo (Montri la profilon) 2011-junio-17 03:51:03

Ankaŭ sur mia kolo estas nenio
La edzo estis sin razanta. La edzino tre deziris, ke la edzo donacu al ŝi kolieron, kaj flustris malantaŭ la edzo: "Mia kara! Vidu, sur mia kolo estas nenio." La edzo konfuziĝis kaj diris palpante sian kolon: "Jes... sed ankaŭ sur mia kolo estas nenio."

我的脖子也沒什麼
老公在刮鬍子. 老婆希望老公送她項鍊, 因此在老公後面悄悄地說: “親愛的! 你看, 我的脖子沒有什麼.”
老公覺得不解, 摸摸自己脖子, 說: “是啊… 我的脖子也沒什麼呀.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-junio-18 03:27:13

Megera edzino
Virino plore petis eksedziĝon en juĝejo: "Ho, via moŝto, li ĵetis al mi ĉiujn telerojn kaj ĉiamaniere molestis min!"
"Ĉu li esprimis bedaŭron aŭ pardonpeton pro sia konduto?"
"Ne, via moŝto. Antaŭ ol li povis paroli, ambulanco jam portis lin en hospitalon!"

悍婦
女人在法庭上哭著要離婚: “哎, 法官大人, 他把所有的盤子丟向我, 並以各種方式騷擾我!”
“他曾為他的行為表達歉意或求你原諒嗎?”
“沒有, 大人. 他還未能說話前, 救護車就載他去醫院了.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-junio-19 03:31:17

Hospitalo
"Mi ne povas kompreni, kial tiel faris la hospitalo. Kiam mi kuŝis ĉi tie, iu doktoro diris, ke mi suferas de apendicito, sed alia insistis, ke mi suferas de galvezika litiazo."
"Do kion oni faris sur vi?"
"Ili vetis per la du flankoj de monero, kaj sekve mia tonsilo estis detranĉita."

醫院
“我無法理解, 醫院是怎麼搞的. 當我躺在那裡時, 某醫生說, 我患了肓腸炎, 而另一個卻堅持說, 我患了膽結石.”
“後來他們怎麼處理?”
“他們丟硬幣賭輸贏, 接著割了我的扁桃腺.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-junio-20 03:35:18

Dentoprotezo de elefanto
Sinjorino diris al direktoro de butiko de artaĵoj: "En la lasta semajno vi vendis al mi skatolon el falsa eburo. Mi petis ekspertizon, kaj ĝi ne estas farita el vera eburo!"
"Pardonon, sinjorino. Se vere, mi pensas, ke tio estas ebla en la nuna epoko kun moderna scienco. Eble la elefanto havis dentan protezon."

大象的假牙
女士告訴藝品店的老闆: “上周你賣給我一個假象牙的盒子. 我請人鑑定, 結果那不是用真的象牙製的!”
“對不起, 女士. 果真如此, 我認為, 在此科學時代裡, 那也是有可能的. 可能大象裝了假牙.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-junio-21 03:35:51

10 minutoj kaj 30 jaroj
Iu senpacience plendis ĉe la bileta giĉeto:
"Mi staris jam pli ol 10 minutojn antaŭ la ĝiĉeto!"
"Tio estas nenio, sinjoro. Mi sidis ĉi tie jam 30 jarojn," diris la biletovendisto.

十分鐘和三十年
某人在賣票亭前不耐煩地抱怨著:
“我在票亭前已站立超過十分鐘了!”
“那算什麼, 先生. 我在這裡已坐了三十年了,” 賣票員回答.

manlajo (Montri la profilon) 2011-junio-22 03:17:39

Letero de filo
Piero skribis al la patro: "Kara paĉjo, mi hontas skribi al vi, ke mi urĝe bezonas 100 frankojn. Mi ne volas prunti de vi monon, sed malgraŭ tio mi devas afranki la leteron, ĉar mi jam finis ĝin."
Kaj en la fino li aldonis: "Mi hontas peti de vi monon, sed estas malfrue, ke mi jam elsendis la leteron. Sed mi esperas, ke poŝtisto perdos ĝin."
Post 3 tagoj la filo ricevis respondon de la patro: "Kara Piero, ne maltrankviliĝu pro la letero. Efektiviĝis via deziro, ke poŝtisto perdis vian leteron."

兒子的信
皮耶爾寫信給父親: “親愛的爸, 很不好意思寫信給你, 我急需 100 法朗. 我不想向你借錢, 但無論如何, 信還是要貼郵票的, 而我錢都用光了.”
最後, 他加上一句: "我不好意思向你要錢, 但為時已晚, 我已把信寄出了. 但是, 我希望郵差弄丟了那信.”
三天後, 兒子收到父親的回信: “親愛的皮耶爾, 不要為那信而不安. 你的願望實現了, 郵差真地弄丟了那封信.”

manlajo (Montri la profilon) 2011-junio-23 03:06:38

Ŝtelisto kaj juĝisto
Juĝisto riproĉis ŝteliston: "Vi ŝtelis ne nur monon, sed ankaŭ brakhorloĝon, ringon kaj perlojn."
"Jes, via moŝto. Sed ĉu oni ne ofte diras, ke sole mono ne donas feliĉon?"
Koleriĝis la juĝisto: "Mi funkciis kiel juĝisto jam 20 jarojn ĉi tie kaj vidis vin 17 fojojn en la tribunalo. Ĉu vi ne hontas pro tio?"
"Ĉu vi ne hontas, ke vi ne promociiĝis en tiuj 20 jaroj?"

小偷與法官
法官指責小偷: “你不只偷錢, 也偷手錶, 指環, 和珠寶.”
“是的, 大人. 但人們不是常說, 光有錢是不會有幸福的?”
法官生氣了: “我在這裡當法官已經 20 年了, 共在法庭裡見了你 17 次. 你不覺得羞恥嗎?”
“這 20 年你都沒有升官, 你不覺得羞恥嗎?”

manlajo (Montri la profilon) 2011-junio-24 04:24:54

Insido de la edzo
Edzino: Kion vi tondis el la ĵurnalo?
Edzo: Ies peticion pri eksedziĝo. Lia edzino priserĉis liajn poŝojn.
Edzino: Por kio vi eltondis la peticion?
Edzo: Por meti ĝin en mian poŝon.

老公的圈套
老婆: 妳剪報紙上的什麼?
老公: 某人的離婚陳情書. 他老婆搜了他的皮夾.
老婆: 為什麼你要剪下陳情書?
老公: 要把它放在皮夾裡.

Reen al la supro