Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 2007-decembro-15

Mesaĝoj: 1437

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-25 00:15:46

La Verda Ansero
La filo de la kampulo Skoreni unuafoje vizitas la ĉefurbon. Inter aliaj mirindaĵoj li admiras en magazeno strangan verdan birdon kun granda kurba beko. Li eniras la vendejon kaj entuziasmiĝas aŭdante, ke tiu birdo estas klera papago, kiu kapablas paroli. La papago fakte parolas, paroladas!
La juna Skoreni aĉetas la papagon kaj sendas ĝin en bela kaĝo hejmen. En letero li komunikas, kion la birdo deziras manĝi, sed li ne skribas, ke la birdo kapablas paroli. Per tio li volis mirigi la tutan familion post la reveno.
La papago bone alvenis. La kampulo neniam antaŭe vidis tian birdon, kaj ne sciante, kion fari, li demandas la vilaĝan instruiston. La instruisto foliumas en sia libroj kaj fine deklaras: Skoreni, mi divenis! La birdo estas speco de verda ansero, kaj via filo certe volis, ke vi manĝu tiun maloftan birdon!
La familio Skoreni do manĝis la birdon, kvankam gi havis strangan guston.
Kiam la filo post kelkaj tagoj revenis, li tuj demandis, kiel la papago fartas. Aŭdinte, ke oni manĝis ĝin laŭ la propono de la vilaĝa instruisto, la juna Skoreni furioze kuras al la instruisto kaj ege mallaŭdas lin:
- Kiel vi povas diri, ke la birdo estis verda ansero? Estis la papago, tre malofta kaj klera birdo, kiu kapablis paroli kiel homoj!
La instruisto stoike respondis: Kial ĝi do nenion diris?

綠鵝
鄉下人司寇瑞尼的兒子首次去都城. 除了其他種種新奇事物之外, 他好奇看到某家店裡有一隻長著大彎嘴的奇特的綠色的鵝. 他走進店裡, 專心聽著, 原來那是一隻會說話的鸚鵡, 它真地會說話, 而且滔滔不絕!
小司寇瑞尼買了那隻鸚鵡, 把它放在漂亮的籠子裡寄送回家. 信中他交代了這隻鳥愛吃什麼, 但他忘了說它會說話. 這要等他回家之後再給全家人一個驚喜.
鸚鵡平安到來. 鄉下人從來不曾見過這種鳥, 因而不知所措, 去問村裡的老師. 老師翻查書籍, 最後宣布: 司寇瑞尼, 我猜! 這隻鳥是一種鵝, 你兒子必定是想讓你吃這珍奇的鳥!
司寇瑞尼一家於是吃了那隻鳥, 只是它的口味有點怪.
當兒子幾天後回來時, 即刻問起, 鸚鵡怎麼了. 得知家人聽了村裡老師的話而吃了那隻鳥, 小司寇瑞尼氣怒地跑去找老師, 痛責他:
- 你怎麼說那隻鳥是鵝呢? 那是鸚鵡, 很珍貴聰明的鳥, 和人一樣會說話!
老師不動聲色地回答: 當時它怎麼一句話也不說?

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-25 15:33:04

La Pordo de Drinkejo
Iutage staris iu viro sur la strato kun mezurilo en la mano. Li alpaŝis al la pordo de drinkejo, mezuris ĝian longon kaj larĝon, metis la fingron sur la frunto, kaj skuis sian kapon. Ŝajne ion ne ĝustis en lia kalkulo. Li denove mezuris, denove kalkulis kaj ree skuis la kapon. Tiel li mezuris tri-kvarfoje, sed ĉiam la rezulto ne kontentigis lin.
Dume alvenis multaj scivolaj homoj kaj unu el ili demandis, "Kion vi do faras?"
"Kion mi faras?" respondis la viro, "kion mi faras? Tiu pordo estas alta malpli du metrojn kaj tamen trairis ĝin: mia propra domo, miaj bovinoj kaj ĉevaloj, miaj herbejoj kaj arbaroj. Ĉio, kion mi posedis, iris tra tiu pordo: bonstato, paco, feliĉo, konscienco kaj honoro. Nenio restis al mi kaj nun, kiam mi mem volas eniri, oni elĵetos min, ĉar mi ne havas eĉ unu cendon."

酒館的門
某日街上站著一個男人手上拿著尺. 他走向酒館的門, 量了它的長和寬, 手指放在額頭上, 搖搖頭. 看來計算有誤. 他重新量過, 重新計算, 還是搖頭. 這樣他量了三四次, 但總是結果不令他滿意.
這期間聚了許多好奇的人, 其中一人問, “你在幹嘛?”
"我在幹嘛?" 男人回答, "我在幹嘛? 那扇門高不及兩米, 但從它走進去的有: 我自己的房子, 我的牛馬, 我的草原和樹林. 我曾擁有的一切都從這扇門進去: 安康, 和睦, 幸福, 良知, 和榮譽. 現在我一無所有, 當我自己想進去時, 他們卻把我扔出來, 只因為我連一毛錢也沒有."

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-27 00:53:55

La Miraklo
La esploristo revenis el Afriko. En societo sinjorino demandis la scienculon: Ĉu vi ankaŭ vidis kanibalojn?
"Jes."
"Kaj ĉu ili estis timindaj?"
"Jes, treege! Dum edziĝa festo mi troviĝis sur la menukarto kiel la tria manĝaĵo."
"Terura afero!. Sed rakontu: kiel vi estis savita?"
"Per miraklo: la edziĝo lastmomente estis nuligita."

奇跡
研究人員從非洲回來. 聚會中有位女士問科學家: 你有遇見食人族嗎?
"有."
"他們可怕嗎?"
"是呀, 非常可怕! 我曾被列在婚宴菜單的第三道菜."
"好恐怖喔! 告訴我: 你是怎麼得救的?"
"靠奇跡: 婚禮最後取消了."

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-27 23:56:25

La Duona Koncerto
"Kiel vi fartas, amiketo? Kie vi estis hieraŭ vespere?"
"En la koncerthalo."
"Ĉu vi bone amuziĝis?"
"Jes, la concerto estis bona. Sed bedaŭrinde..."
"Ho, ĉu okazis akcidento?"
"Ne, ne. Bedaŭrinde mi nur aŭdis la duonan koncerton."
"Pro kio? Ĉu vi forlasis la koncertejon antaŭ la fino de la concerto?"
"Ne, mi restis ĝis la fino."
"Kial do vi aŭdis nur la duonon?"
"Ek de antaŭhieraŭ mi aŭdas nenion per la maldekstra orelo."

半個音樂會
"朋友, 你好嗎? 昨晚你去哪裡?"
"我在音樂廳."
"你享受愉快吧?"
"是呀, 音樂很好. 但很可惜..."
"呵, 有意外嗎?"
"不, 不是. 可惜我只聽了半個音樂會."
"為什麼? 你在音樂會結束前就離開嗎?"
"沒有, 我留到結束."
"為什麼你只聽一半?"
"自從前天起, 我的左耳就聽不到聲音."

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-29 00:00:46

Kuracista Konsilo
"Vi nepre manĝu fruktojn, se vi volas resti sana. Sed ne senŝeligu la fruktojn. Ĉar en la ŝelo troviĝas vitaminoj kaj aliaj necesaj faktoroj... Kiujn fruktojn vi preferas?"
"Kokosojn."

醫師的建議
"如果你要維持健康, 你一定要吃水果. 但是水果不要削皮. 因為皮含有維生素和其他需要的元素... 你愛吃什麼水果?"
"椰子."

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-30 00:04:34

Kuiri Ovon
Iam la fama angla matematikisto Newton ne volis matenmanĝi kun sia familio en la manĝoĉambro, ĉar li profunde meditis pri malfacila problemo kaj volis esti sola. Lia edzino sendis al li la servistinon kun unu ovo kaj kladrono plena de akvo, por ke li mem kuiru la ovon, kiam li fariĝos malsata. Post kelkaj horoj la sinjorino eniris la laborĉambron kaj laŭte ekridis. Tie staris Newton kaj rigardis la ovon, kiun li tennis en la mano; en la bolanta akvo kuŝis lia poŝhorloĝo!

煮蛋
某日有名的英國數學家牛頓不想到餐廳和家人一起吃早餐, 因為他正思索著困難的問題而想要獨處. 他妻子遣女僕為他送來一個蛋和一只裝滿水的鍋子, 讓他餓了時可以自己煮蛋吃. 幾小時後, 夫人來到他的工作室, 不禁笑出來. 牛頓站在那兒, 看著手裡拿的蛋, 而沸水中則放著他的手表!

manlajo (Montri la profilon) 2008-aprilo-30 23:40:18

Konduto
Du amikoj, Walt kaj Bill, sidas en gastejo. La kelnero alportas la deziritajn fiŝojn. Sur la plado troviĝas du fiŝoj. La kelnero prezentas la fiŝojn unue al Bill. Bill sen longa pripenso prenas la pli grandan fiŝon kaj komencas manĝi.
Walt ĉagrenite flustras: Bill mi ĝis nun ne sciis, ke vi havas tiel aĉan konduton.
Bill manĝante demandas: Mi ne komprenas, kion vi volas.
Walt deklaras: Do mi klarigu al vi! Kiam oni ofertas al bonedukita homo pladon kun granda kaj malgranda fiŝoj, li prenas la malgrandan fiŝon.
Bill kapjesas kaj demandas denove: Kaj kiam la kelnero estus prezentinta unue al vi la fiŝojn, kiun do vi estus preninta?
Kompreneble la malgrandan! Walt respondas.
Kial vi do lamentas, diras Bill, vi ja havas la malgrandan!

舉止
瓦特和比爾兩個好友坐在餐廳裡. 侍者端來他們點的魚. 盤子上有兩條魚. 侍者把魚先端向比爾. 比爾不假思索取了較大的那條並開始吃.
瓦特不滿地喃喃道: 比爾, 我一直不知道, 你的舉止那麼差.
比爾邊吃邊問: 我不懂, 你指什麼.
瓦特說: 我來告訴你! 端給舉止高尚的人一盤一大一小的魚, 他會取小的魚.
比爾點頭並問: 如果侍者先端魚給你, 你會取哪一條?
當然取小條的! 瓦特回答.
你又嘆什麼氣? 比爾問, 小魚現在不是你的了嗎?

manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-01 23:41:48

Kompenso
Kampulo vizitis dentkuraciston kaj petis, ke li eltiru denton.
- Kiun? La kuracisto demandis. Vi ja havas sanegajn dentojn!
- Ne gravas, eltiru denton, kiun vi volas! Mi ĝuste pagos.
La dentkuracisto unue kontraŭdiris, sed fine plenumis lian deziron kaj eligis belan kaj sanan mueldenton.
- Kiom kostas?
- Ses markojn!
- Ho, tio ne sufiĉas. Do bonvolu eltiri pluan denton por la sama sumo!
La dentkuracisto ree rifuzis. Sed kiam la kampulo koleriĝis, la doktoro eltiris duan denton.
La kampulo masaĝis sian vangon kaj kraĉis, sed kontente diris: Jen, sinjoro doktoro, ni estas kvitaj. Via edzino ŝuldis al mi dekdu markojn por du sakoj da terpomoj. Koran dankon!

補償
鄉下人去看牙醫, 請他拔牙.
- 哪一顆? 醫師問. 你的牙齒都很健康呀!
- 沒關係, 隨便你拔一顆! 我會付錢的!
牙醫原先還和他爭辯, 但最後則照他的意願, 拔了一顆漂亮且健康的臼齒.
- 多少錢?
- 6 馬克!
- 呵, 那還不夠. 請再拔一顆相同價格的牙!
牙醫再度拒絕. 但當鄉下人生了氣, 醫師拔了第二顆牙.
鄉下人揉揉臉頰, 吐了口水, 滿意地說: 先生, 我們扯平了. 你太太原先欠我兩袋馬鈴薯共 12 馬克的錢. 謝謝你啦!

manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-02 23:39:16

Koloroj
Peĉjo legis en sia lerneja libro: "Arĝento fariĝas nigra en la aero kaj..."
"Jes", diris lia onklo, kiu sidis apud la forno kaj atente aŭskultis. "Arĝento fariĝas nigra en la aero, tolo fariĝas blanka en la sunbrilo, kaj kankroj fariĝas ruĝaj en bolanta akvo. Sed ĉu vi scias, kia fariĝas negro, kiu falis en la Ruĝan Maron?"
"Li fariĝas ruĝa," rapide diris okjara Peĉjo.
"Maltrafe, mia knabo," diris la onklo ridante, "li fariĝas malseka!"

顏色
小比讀著學校的書: "銀在空氣中變黑, 而..."
"對," 坐在火爐旁注意聽著的叔叔說. "銀在空氣中變黑, 布在陽光下變白, 而螃蟹在開水中變紅. 但是, 你知道黑人掉到紅海裡會變怎樣呢?"
"他會變紅” 8 歲的小比立即回答.
"不對, 小朋友," 叔叔笑著說, "他會變濕!"

manlajo (Montri la profilon) 2008-majo-04 00:09:04

Kiel Vi Faras Tion
Al Chopin okazis ofte, same kiel al multaj aliaj famaj artistoj, ke li estis invitata al iu festo. Kelkfoje tiuj invitantoj volis uzi lin por havigi al si kaj al siaj gastoj malmultekostan arto-ĝuon.
Pro la sama motivo iam invitis lin al festeno iu riĉa ŝufabrikisto.
Post la luksa manĝo la gastiganto petis al Chopin ludi iun improvizaĵon. Komence Chopin rifuzis, sed la ŝufabrikisto insistis. "Nur malgrandaĵon," li petis kun invita mangesto en la direkto de la piano. "Mi tre volonte vidus, kiel vi faras tion."
Fine Chopin cedis pro la insisto, sed kelkajn tagojn poste li invitis ĉe si la ŝufabrikiston. Post la manĝo li alportigis al li kovritan pladon. La ŝufabrikisto, kiu pensis pri iu granda honorigaĵo, deprenis la kovrilon kaj vidis... difektitan ŝuon.
"Bonvolu ripari ĝin," petis Chopin. "Mi tre volonte vidus, kiel vi faras tion."

一顯身手
蕭邦和許多出名藝術家一樣, 也常常受邀參加宴會. 往往那些邀請者只想利用他讓自己及賓客們以低價享受藝術.
某次有個富有的製鞋商以相同的動機邀請了他.
盛宴後, 主人請蕭邦即興表演. 一開始蕭邦拒絕, 但鞋商堅不放過. "小品也可以," 他比著鋼琴要求. "我很想看你一顯身手."
最後蕭邦屈服於對方的堅持, 但幾天後, 他邀請鞋商到家裡. 吃過飯後, 他端給他一個蓋著的盤子. 鞋商以為那是什麼大獎, 掀開蓋子卻看到... 一只壞鞋子.
"請修理它," 蕭邦請求道. "我很想看你一顯身手."

Reen al la supro