去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

manlajo, 2007年12月15日

讯息: 1437

语言: 简体中文

manlajo (显示个人资料) 2008年8月3日上午1:14:45

Belulino demandas la vendiston:
- Ĉu mi povas provsurmeti la vestaĵon en la montrofenestro?
- Memkompreneble, - respondas la vendisto, - tio allogas klientojn.

美女問店員:
- 我可以試穿展示窗裡的衣服嗎? (或: 我可以在展示窗裡試穿衣服嗎?)
- 那當然, - 店員回答, - 這樣可以吸引顧客.

[譯註: 要避免上面的誤解, 那位小姐可以說: Ĉu mi povas provsurmeti la vestaĵon, kiu estas en la montrofenestro?]

manlajo (显示个人资料) 2008年8月4日上午12:38:30

Bonega, sed ne tre inteligenta futbal-ludisto postulas pli altan salajron. Post longa diskuto la klubestro diras:
- Bone, ni pagos al vi trionon pli ol en la lasta jaro.
- Tio ne sufiĉas, - respondis la ludisto, - mi postulas minimume kvaronon.

球技佳但不怎麼聰明的足球選手要求加薪. 長時討論後, 球隊老闆說:
- 好, 我們將比去年多付你三分之一.
- 那不夠, - 選手回答, - 我要求至少要四分之一.

manlajo (显示个人资料) 2008年8月5日上午12:02:01

Dentisto diras al paciento jam sidanta en apogseĝo:
- Kiam mi komencos bori vian denton, kriu el tuta gorĝo.
- Sed kial do?
- Vi vidas, ĝis komenco de futbala maĉo restis nur duonhoro, kaj la koridoro ankoraŭ plenas de pacientoj.

牙醫對已坐在躺椅的患者說:
- 等我開始鑽你的牙齒時, 張口大聲叫.
- 為什麼?
- 你看, 再半小時足球就開賽了, 走廊上還滿是病患.

manlajo (显示个人资料) 2008年8月6日上午12:33:56

Distriĝema profesoro sur herbejo interpuŝiĝis kun bovino. Li demetis la ĉapelon kaj ekmurmuris:
- Pardonu, sinjorino.
Kaj tuj poste li ekvidis, ke tio estis bovino. Post nelonge sur herbeja vojeto li tuŝis fraŭlinon kaj ne levinte okulojn ekriis:
- Kaj ree vi baris la vojon, aĉa besto.

心不在焉的教授在草地上撞到母牛. 他舉帽輕聲道:
- 對不起, 女士.
隨後他發現, 原來是隻母牛. 過後不久, 在草地小徑上他撞到一位小姐, 看都不看即嚷道:
- 又是你擋路, 笨畜牲.

manlajo (显示个人资料) 2008年8月7日上午12:04:48

Du amikoj renkontiĝas survoje. La unua diras:
- Ĉu vi deziras trinki kafon?
- Ne, dankon, se mi trinkas kafon mi ne povas dormi.
- Ho ve, estas la oka matene!
- Jes, kaj mi iras al mia oficejo.

兩個朋友在路上相遇. 第一個說:
- 你要喝咖啡嗎?
- 不了, 謝謝, 喝了咖啡我會睡不著.
- 哎呀, 才上午八點!
- 不錯, 我正要去上班.

manlajo (显示个人资料) 2008年8月8日上午12:37:27

Du amikoj renkontiĝas. La unua demandas:
- Vi havas malfeliĉan mienon. Kio okazis al vi?
- Mi ĉiam pensis, ke mia edzino estas fidela.
- Kaj kial vi ŝanĝis opinion?
- Translokiĝinte de Romo al Venecio, mi malkovris, ke ni havas la saman leterportiston!

兩名好友相見. 其中一人問:
- 你愁眉苦臉. 發生了什麼事?
- 我一直以為我太太很忠誠.
- 為什麼你改變了想法?
- 從羅馬搬到威尼斯, 我發現郵差還是同一人.

manlajo (显示个人资料) 2008年8月9日上午2:21:56

Du aŭtomobilistoj renkontiĝas antaŭ la pordo de paradizo. Tiu, kiu alproksimiĝis la dua, diras al alia ridete:
- Vi pravis! Via aŭto efektive estis pli rapida ol la mia, ĉar vi venis ĉi-tien antaŭ ol mi!

兩名汽車駕駛在天堂門前相遇. 第二名抵達的對另一人微笑說:
- 你說對了! 你的汽車確實比我的快, 因為你比我先來到這裡!

manlajo (显示个人资料) 2008年8月10日上午2:24:29

Du ĉasistoj interparolas:
- Hieraŭ mi ĉasis tigrojn.
- Kaj ĉu vi havis bonŝancon?
- Ho jes. Mi vidis neniun tigron.

兩個獵人對談:
- 昨天我去獵虎.
- 運氣好嗎?
- 呵, 是啊. 沒有遇到老虎.

manlajo (显示个人资料) 2008年8月11日上午12:13:20

Du embrioj interparolas:
- Kiel vi pensas, ĉu estas vivo post nasko?
- Mi ne scias: de tie ankoraŭ neniu revenis.

兩個胚胎在交談:
- 你認為, 出生後有生命嗎?
- 我不知道: 還沒人從那邊回來過.

manlajo (显示个人资料) 2008年8月11日下午11:58:01

Du gejunuloj venis al kinejo. Ĉe la eniro la junulo ne nur ne donis trinkmonon al la biletisto, sed eĉ diris sufiĉe ofendajn vortojn al li. Responde la biletisto sarkasme kriis al la eniranta paro:
- Memoru: la murdisto estas la ŝoforo...

一對青年人去看電影. 進門時男的不但不給票務員小費, 還對他說罵人的話. 票務員則對進門的這對男女諷刺地回應說:
- 記住: 殺人的是司機...

回到上端