Contenido

Cerrado
Max. 500 mensajes.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 15 de diciembre de 2007

Aportes: 1437

Idioma: 简体中文

manlajo (Mostrar perfil) 6 de abril de 2009 23:09:43

Jean Cocteau iam sidis en unu el la parizaj kafeterioj. Iumomente eniris du viroj, kiuj laŭveste ne aspektis kiel parizanoj, sed prefere kiel vilaĝanoj. Ili trinkis iom da vino kaj unu el ili oscedante diris al la alia:
"Nenio eksterordinara estas en ĉi tiu kafeterio!"
En ĉi tiu momento Cocteau sin turnis laŭtvoĉe al kelnero:
"Bonvolu verŝi al mi , sinjoro , ankoraŭ unu kalikon da sango!"

Jean Cocteau 有一次坐在巴黎的某家自助餐館裡. 一會兒進來了兩個男人, 看他們的穿著不像巴黎人, 倒像是鄉下人. 他們喝了一些葡萄酒後, 其中一人打著哈欠對另一個說:
"這個餐館沒有什麼特別的!"
此時 Cocteau 大聲對侍者喊道:
"先生, 請再給我倒一杯血!"

manlajo (Mostrar perfil) 7 de abril de 2009 22:28:57

Jena Paul Sartre, demandita kial li estas pesimisto, respondis:
"Tial, ke mi iam pruntedonis al optimisto grandan monsumon!"

被問到為什麼成為悲觀主義者, Jena Paul Sartre 回答說:
"因為我曾經借給樂觀主義者一大筆錢."

manlajo (Mostrar perfil) 8 de abril de 2009 22:49:32

Jozef Ignacy Kraszewski iam vizitis siajn geamikojn, kiuj loĝis en malgranda domo ekster la urbo. En la ĝardeno li ekvidis grandan hundon, kiu eksaltis direkte al li kaj komencis laŭte boji.
"Ne timu," trankviligis lin la amiko, "verŝajne vi ne scias, ke la hundoj, kiuj laŭte bojas ne mordas!"
"Jes, mi scias," diris Kraszewski, "sed mi ne estas certa, ĉu la hundo scias."

Jozef Ignacy Kraszewski 某次訪問住在郊外小屋的朋友. 在庭園裡他看見有一隻大狗向他衝過來, 還大聲狂吠著.
"不要怕," 朋友對他說, "可能你不知道, 會叫的狗是不咬人的!”
"是的, 我知道," Kraszewski 說, "但是我不確定, 這狗是不是也知道."

manlajo (Mostrar perfil) 9 de abril de 2009 23:58:51

Ĵurnalisto iam demandis aktorinon Marilyn Monroe dum unu el la intervjuoj:
"Kial, laŭ via opinio, estas ĉiam pli multe da aŭtomobilaj akcidentoj?"
La aktorino diris,
"Vidu, sinjoro, estas pli kaj pli da homoj, kiuj posedas aŭtomobilon. Kiam du ŝoforoj komencas rivali pri la mortigo de la sama preterpasanto, estas malfacile eviti la karambolon..."

某次記者採訪影星瑪麗蓮夢露時問道:
"為什麼車禍越來越多, 你的看法如何?"
女星答道:
"先生, 你看, 越來越多人擁有汽車. 當兩個駕駛搶著撞死同一路人時, 難免會相撞的..."

manlajo (Mostrar perfil) 11 de abril de 2009 00:28:49

Kardinalo Richelieu estis konata pro sia afableco por virinoj. Iufoje dum bankedo li diris al sia najbaro:
"Sinjorino, vi estas anĝelo!"
"Sed, eminenco," diris la virino, "mi tute ne meritas tian komplimenton!"
"Tio ne estas komplimento por vi, sed por anĝelo!" respondis la kardinalo.

紅衣主教 Richelieu 素以對女士親和而出名. 某次宴席上, 他對鄰座說:
"夫人, 妳真是個天使!"
"但是, 主教閣下," 那女士說, "我根本不值得那樣恭維!"
"那不是恭維妳, 是恭維天使." 紅衣主教答.

manlajo (Mostrar perfil) 11 de abril de 2009 22:26:09

Karo Tichy, pola pentristo, estis konata pro sia malicemo. Iufoje unu el liaj kolegoj pentristoj plendis al li:
"Imagu, mi suferis hieraŭ teruran perdon. Mia fileto ĵetis en fajron kolekton de miaj desegnaĵoj."
"Kaj kiomaĝa estas via fileto?"
"Li estas kvarjara."
"Nu, vidu, tiom juna kaj jam orientiĝas pri la arto..."

波蘭畫家 Karo Tichy 素以尖酸刻薄著稱. 有一次他的一位畫家同事向他抱怨:
"你想想看, 昨天我損失慘重. 我兒子把我的畫作都扔到火爐裡了."
"你兒子幾歲啊?"
"他 4 歲."
"嗯, 你看, 那麼小的年紀就會鑑定藝術了..."

manlajo (Mostrar perfil) 12 de abril de 2009 22:03:01

Kiam iom post iom kreskis la famo de Fernandel, pligrandiĝis ankaŭ liaj enspezoj. Lige kun tio iutage sinjorino Fernandel diris al la edzo:
"Ŝajnas al mi, ke ni jam povus lupreni ian pli grandan kaj pli reprezentan domon..."
La aktoro respondis post ioma pripenso:
"Mi jam alkutimiĝis al ĉi tiu domo kaj mi tre bone sentas min ĉi tie. Tamen vi povas proponi al la posedanto, ke li plialtigu nian lupagon..."

當演員 Fernandel 逐漸出名後,他的收入也越來越多了. 與此相關, 某天 Fernandel 太太對丈夫說:
'我認為, 我們已經可以租用一個更大的更能顯示我們身分的房子了..."
演員沉思片刻後答道:
"我已經習慣這棟房子了, 在這裡的感覺也很好. 然而你可以向房東提議, 要他提高我們的房租..."

manlajo (Mostrar perfil) 13 de abril de 2009 23:03:29

Kiam la bonega angla aktoro Sulivan, dum la prezentado de 'Rikardo la III' eldiris la fama frazon: "Ĉevalon! Mi donos mian reĝlandon kontraŭ ĉevalo!" iu ŝecemulo sidanta en galerio laŭte diris:
"Kaj ĉu azeno ne sufiĉos?"
"Sufiĉos," replikis la aktoro, "tuj venu sur la scenejon!"

當英國傑出演員 Sulivan 演出 '里卡多三世' 念出那句有名的台詞 "馬呀! 我將用我的王國來交換馬!" 時, 坐在樓座某個搞怪的觀眾大聲喊道:
"驢子不行嗎?"
"行呀," 演員回嘴說, "你快上舞台來吧!"

manlajo (Mostrar perfil) 14 de abril de 2009 23:34:42

Kiam Silvana Pampanini fianĉiniĝis al itala antikvaĵisto, oni demandis ŝin, kio decidis pri ŝia elekto. La aktorino rapide respondis:
"Eĉ la plej bela virino de mondo iam majuniĝos. Tiam estas bone havi iun, kiu kapablas flegi antikvaĵojn..."

當 Silvana Pampanini 和某位義大利古董商訂婚後, 人們問她, 是什麼決定了她的選擇. 女演員立刻回答說: "即便是世界上最漂亮的女人也會變老. 到時候, 有個很會照顧古董的人是不錯的..."

manlajo (Mostrar perfil) 15 de abril de 2009 23:40:18

Komencanta literaturisto sendis al Anatole France por pritakso la manuskripton de sia unua novelo, kaj en la akompana letero li skribis:
"Tiujn kelkajn mankantajn interpunkciajn signojn bonvolu mem aldoni."
Anatole France respondis al la aŭtoro lian verkon kun la jena rimarko:
"Bonvolu sendi al mi pli da interpunkciaj signoj, la enhavon de la novelo mi mem skribos..."

某個文學新手把自己的首部小說手稿寄給 Anatole France 請求批評, 並在附函中寫道:
"缺標點符號之處, 請自行加上."
Anatole France 退回給作者他的作品並附記如下:
"請寄給我更多標點, 小說內容我會自己寫..."

Volver arriba