לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

של manlajo, 15 בדצמבר 2007

הודעות: 1438

שפה: 简体中文

manlajo (הצגת פרופיל) 16 באפריל 2009, 23:04:00

La angla verkisto kaj publicisto Jonathan Swift pacience aŭskultis la fanfaronadon de iu malbona poeto, kiu rakontis kiel oni priŝutis lin per floroj dum aŭtora vespero, kiam li legis sian versaĵon.
"Mi esperas," diris Swift, "ke la floroj ne troviĝis en florpotoj..."

英國作家及時事評論家 Jonathan Swift 耐心地聽著某個爛詩人吹牛, 說他在作家之夜朗讀詩篇時如何受到抛撒鮮花.
"我希望," Swift 說, "那些鮮花不是連著花盆..."

manlajo (הצגת פרופיל) 17 באפריל 2009, 22:58:15

La bonega angla filma kaj teatra aktoro Laurence Olivier vizitis iam la laborejon de la fama pentristo Salvatore Dali.
Inter la diversaj pentraĵoj, kiuj troviĝas en la laborejo li rimarkis ankaŭ sian portraĵon. "Kial" li demandis mirigite, "mi havas sur ĉi tiu pentraĵo tri okulojn."
"Bagatelaĵo," respondis la pentristo, "tutsimple mi ankoraŭ ne havas tempo kalkuli ilin..."

優秀英國影劇演員 Laurence Olivier 某次造訪出名畫家 Salvatore Dali 的畫室.
他發現畫室的眾多作品中也有一幅自己的肖像, 不禁好奇地問: "為什麼這幅畫上我有三隻眼睛呢?"
"沒什麼," 畫家答道: "只因為我還沒時間去算它們..."

manlajo (הצגת פרופיל) 19 באפריל 2009, 12:30:12

La bonega franca verkisto Albert Camus ricevis de iu debutanto manuskripton kun la peto pri opinio. Baldaŭ la juna literaturisto ricevis de li la jena leteron:
"Via libro estas bona kaj originala. Sed la bonaj fragmentoj ne estas en ĝi originalaj, kaj la originalaj ne estas bonaj."

優秀法國作家 Albert Camus 收到某個初出茅蘆作者的手稿和一封請求批評的信件. 不久這位年輕的文藝家收到了如下的回信:
"你的書很好也有原創性. 但是好的地方不具原創性, 而有原創性的地方卻不好!"

manlajo (הצגת פרופיל) 19 באפריל 2009, 22:27:26

La bonega pentirsto Jozef Chelmonski renkontis iun el siaj konatoj, kiu bonvenigis lin per la vortoj:
"Bonege, ke tuj frumatene mi rekongtis tiel honestan homon kiel vi!"
Responde la pentristo diris:
"Vi estis pli bonŝanca ol mi..."

優秀畫家 Jozef Chelmonski 遇見了一位熟人向他打招呼說: "太好了, 大清早我就碰到像你這樣誠實的人!"
畫家回答說: "你的運氣比我好..."

manlajo (הצגת פרופיל) 21 באפריל 2009, 01:18:51

La bonega pola karikaturisto Franciszek Kostrzewski iam demandita de matrono, "Ĉu tio estas vero, ke en la dancejo de Edward Koelich ĉe la strato Długa en Varsovio ĉiuvendrede okazas senmoralaj baloj?" respondis:
"Tio estas klaĉoj, moŝta sinjorino, klaĉoj! Ĉu vi, ekzemple, opinias, ke velurrubandoj kun kokardoj sur la kolo estas senmoralaj?"
"Kompreneble, ke ne!"
"Kaj la blankaj kravatoj?"
"Ne!"
"Kaj frakoj?"
"Tute ne!"
"Kaj do, la virinoj, kiuj dancas tie surhavas nur velurrubandojn kun kokardoj kaj la viroj surhavas nur frakojn kaj blankajn kravatojn."

波蘭的優秀漫畫家 Franciszek Kostrzewski 某次被一位貴婦人問道: "聽說在華沙 Długa 街的 Edward Koelich 舞廳每周五晚上都舉行有傷風化的舞會, 這是真的嗎?" 時, 他回答說:
"這是胡扯, 尊敬的夫人, 胡扯! 舉例而言, 你認為天鵝絨絲帶和繫在脖子上的絲帶結是有傷風化嗎?"
"當然不是!"
"那麼白色的領帶呢?"
"也不是!"
"還有燕尾服呢?"
"通通都不是!"
"那麼, 在那裡跳舞的女人都只穿繫著天鵝絨絲帶和絲帶結, 而男人們都只穿燕尾服及白色領帶."

manlajo (הצגת פרופיל) 22 באפריל 2009, 00:45:41

La bonegan direktanton, Arturo Toscanini, iam alparolis iu damo en 'La Scala' tuj komenciĝo de la koncerto.
"Kara majstro," ŝi diris, "ĉiuj biletoj estas forvenditaj, ĉu vi povus iel helpi min?"
"Mi disponas nur pri unu loko," diris la komponisto, "sed mi estas preta doni ĝin al vi, se vi deziras..."
"Kompreneble! Mi tutkore dankas! Kie estas ĉi tiu loko?"
"Ĉe la pupitro de la direktano..."

某位貴婦人在歌劇 'La Scala' 就要開演前向優秀指揮家 Arturo Toscanini 說:
"親愛的大師," 她說, "所有門票都賣光了, 你能幫我一個忙嗎?"
"我能支配的只有一個地方," 作曲家說, "但是我可以把它讓給妳, 只要你願意的話..."
"那當然! 我衷心感謝你! 那個地方在哪裡?"
"在指揮台..."

manlajo (הצגת פרופיל) 23 באפריל 2009, 10:46:14

La elstara angla verkisto H.G. Wells fondis siatempe semajnrevuon, kiu post kelkmonata sukcesa periodo komencis iom post iom perdi abonantojn kaj fine proksimiĝis la bankroto. Iutage Wells rigardis tra la fenestro kaj surstrate li rimarkis funebran marŝantaron, kiu postsekvis ĉerkon. Tiam li diris al unu el siaj kunlaborantoj:
"Ni esperu, ke tio estas neniu el niaj abonantoj..."

傑出英國作家 H.G. Wells 曾創立過一個周刊, 開始幾個月裡還算成功, 後來訂戶越來越少, 最後幾近破產. 某日, Wells 透過窗戶看到街上行走著送葬的隊伍, 跟在棺材後面. 這時他對他的一位同伙說: "但願那不是我們的某位訂戶..."

manlajo (הצגת פרופיל) 24 באפריל 2009, 01:13:03

La elstara angla verkisto, Artur Conan Doyle, la konata kreinto de la fama figuro de Sherlock Holmes, faris iam ŝercon. Al dek du bankistoj kaj industriistoj famaj pro la honesto kaj severa vivstilo li sendis samenhavan telegramo:
"Ĉio malkaŝiĝis. Forkuru tuj."
Dum 24 hooroj ĉiuj ĉi honestaj homoj forlasis Anglujo.

創造福爾摩斯這個出名人物的傑出英國作家柯南道爾曾經開過一個玩笑. 他給 12 個以誠實和生活作風嚴謹著稱的銀行家和實業家們發出內容相同的電報:
"全曝光了, 快離開."
24 小時內所有這些老實人都離開了英國.

manlajo (הצגת פרופיל) 25 באפריל 2009, 01:52:28

La elstara usona verkisto, laŭreato de Nobl-premio, Johan Steinbeck, iam faris radio-prelegon pri moraj temoj. Jen kion li i.a. diris:
"Se virino volas esti feliĉa kun viro, ŝi devus bone kompreni lin kaj almenaŭ iom ami lin. Kaj se viro volas esti feliĉa kun virino, li devus tre ami ŝin kaj li ne devus provi kompreni ŝin..."

傑出美國作家, 諾貝爾獎得主 Johan Steinbeck 某次做有關習俗主題的廣播演講. 以下是他談到的一部分:
"如果女人要和男人在一起幸福的話, 她必須充分了解他並且至少要有點愛他. 而如果男人要和女人在一起幸福的話, 則他必須非常愛她, 但他不必試著去了解她..."

manlajo (הצגת פרופיל) 26 באפריל 2009, 01:11:48

La elstaran francan skulptiston Franciis Giradon vizitis en lia laborejo unu el konataj kritikistoj. Lia atenton altiris iu tute nova pentraĵo.Li laŭdis ĝin kaj sekve demandis kun miro:
"Kial , verdire, vi elektis tiel malbelan modelino?"
"Tio estas mia patrino!" respondis Girardon.
La karikaturisto konfuziĝis kaj volis ripari sian eraron:
"Ĝustedire, mi estus devinta mem rekoni. Ja ŝi estas tute simila al vi, sinjoro..."

法國傑出雕塑家 Franciis Giradon 的工作室裡來訪了一位著名的評論家. 他的注意力被一幅全新的畫作吸引了. 他稱讚這幅畫接著好奇地問:
"老實說, 為何你挑選那麼醜的女模特兒?"
"那是我媽媽!" Giradon 回答.
漫畫家感到窘困並想修補自己的錯誤:
"確切地說, 我必須承認, 她長得就像你, 先生..."

לראש הדף