前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

貼文者: manlajo, 2007年12月15日

訊息: 1438

語言: 简体中文

manlajo (顯示個人資料) 2009年4月27日上午12:30:56

La elstaran poldevenan pianiston Artur Rubinstein iam vizitis tute neatendite iu damo, kiu diris:
"Majstro, mi kredas, ke mi ne ĝenas vin?"
"Tute ne!" respondis la fama pianisto. "Jam antaŭe mi terure sentas min..."

出身波蘭的傑出鋼琴家 Artur Rubinstein 某次有個貴婦出人意外地來訪, 她說: "大師, 我相信, 我沒有打擾你吧?"
"完全沒有!" 出名鋼琴家回答說, "之前我已經有可怕的預感了..."

manlajo (顯示個人資料) 2009年4月28日上午12:24:35

La eminenta belga pentristo kaj skulptisto Constantin Meunier serĉis por si loĝejon en antaŭurbo. Post longa serĉado li fine trovis ampleksan kaj komfortan loĝejon, kiu tre plaĉis al li. Nur ne plaĉis al li alta konstruaĵo, kiu trovoĝis tro proksime kaj iom kurtenis la vidaĵon.
"Kio troviĝas tie?" li demandis la posedantinon de la loĝejo.
"Ho, tute ne ĉagreniĝu, sinjoro!" ŝi konsolis la pentriston. "Tio estas nur fabriko de dinamito, kiu pli aŭ malpli frue eksplodos kaj tiam ha vidaĵo estos grandioza."

比利時卓越畫家兼雕塑家 Constantin Meunier 想在市郊找個住處. 長時尋找後終於找到一處寬廣且舒適, 令他滿意的住宅. 唯一不滿意是, 旁邊有幢高大建物有些擋住視線.
"那是什麼?" 他問屋主.
"呵, 不用煩惱, 先生!" 她安慰畫家, "那只是一家炸藥廠, 它遲早會爆炸的. 到時你的眼界就會大開."

manlajo (顯示個人資料) 2009年4月29日上午12:19:12

La eminentan komponiston Johannes Brahms oni demandis en kelkpersona societo, kiel li sukcesas krei tiom profunde kortuŝan muzikon?
"Tio estas tre simpla, gesinjoroj," diris Brahms, "ĝuste tian muzikon mendas ĉe mi la eldonantoj de miaj muzikverkoj..."

傑出作曲家 Johannes Brahms 在多人社團集會中被問道, 為何他能成功創出那麼多深深打動人心的音樂?
"各位, 那很簡單," Brahms 說, "我的音樂作品的出版商向我訂購的就是那樣的音樂..."

manlajo (顯示個人資料) 2009年4月29日下午11:58:33

La fama advokato Lochvicki gajnis tre malfacilan proceson. Post la finiĝo de la proceso lia kliento diras al li:
"Sinjoro advokato, vere mi ne scias, kiel mi esprimu mian dankemon?"
"De kiam la fenicoj elpensis monon, la demando perdas sian sencon," diris Lochvicki.

出名律師 Lochvicki 打贏了一場非常艱難的官司. 訴訟結束以後,他的委託人向他說道:
"律師先生, 我真不知該如何表達我的謝意?"
"自從腓尼基人發明了錢, 這個問題就失去了意義," Lochvicki 說.

manlajo (顯示個人資料) 2009年5月1日下午12:10:56

La fama violonisto Jehudi Meinuhin iam gastis ĉe riĉa usonano, al kiu li montris kelkajn artifikojn per ludkartoj.
"Mi denove invitas vin por dimanĉo," diris la usonano, "kaj mi petas vin denove montri artifikojn."
Kiam Menuhin venis je la fiksita horo tenante violonujon la usonano demandis:
"Do vi, sinjoro, ankaŭ ludas violonon?!"

出名小提琴家 Jehudi Meinuhin 某次在一個有錢的美國人家裡做客, 他表演了幾招樸克牌戲法.
"星期天我將再請你來," 美國人說, "並且請你再度表演你的技藝."
當 Meinuhin 依約定時間提著小提琴來時, 美國人問:
"先生, 你, 也會拉小提琴嗎?!"

manlajo (顯示個人資料) 2009年5月2日上午4:04:44

La hispana reĝo Alfonso XIII sin turnis al kvar soldatoj de la reĝa gvardio kun la demando, ĉu ili pafus al li, se ili ricevus tian ordonon. Tri el ili respondis jese, kaj la kvar diris, ke li certe ne pafus.
"Bonege, mia knabo!" ekkriis la reĝo. "Jen mi trovis almenaŭ unu homon, kiu la vivon de sia reĝo taksas pli ol la soldatan obeodevon. Jen diru al mi, kial vi ne pafus?"
"Ĉar mi estas armea trumpetito," respondis la soldato.

西班牙國王阿方索十三世向四名國王衛隊的士兵問道, 如果奉命他們會不會向他開槍. 其中三人回說會, 而第四個則說, 他絕不會開槍.
"好極了, 我的孩子!" 國王喊了出來, "我發現至少有把國王的生命看得比軍人的服從義務更珍貴的人了. 告訴我, 為什麼你不開槍呢?"
"因為我是軍隊號手," 士兵回答.

manlajo (顯示個人資料) 2009年5月3日上午12:30:24

La konata aktoro, Cary Cooper, en interparolo kun filmistoj diris, ke li havas tre orginalan ideon de streĉa filmsituacio.
"Mi volonte ludas la rolon de la hero de ĉi tiu situacio," aldonis la aktoro.
La filmistoj petis, ke li pli prokesime prezentu al ili la ideon.
"Kaj do la situacio estas jena," komencis Cooper. "Tri danĝeraj banditoj kaptis ŝerifon kaj decidis forveturigi lin el la urbo. Ekster la urbo la bandistoj alligis la ŝerifon al la relvojo, kiu troviĝis tie. Tiam mi venas per ĉevalo el la apuda arbareto kaj..."
"...kaj vi mortigas la banditojn kaj liberigas la ŝerifon!" finis iu el la filmistoj.
"Tute ne!" diris kun rideto la aktoro. "Estas tute alie. Mi turnas min al la danĝeraj banditoj kaj diras:
'Tio ĉi, komprenebre, ne koncernas min, sed mi nur volas diri al vi, sinjoroj, ke de tri jaroj ĉi tie veturas nek unu trajno...'"

知名美國演員 Cary Cooper 和一群製片人聊天時說, 他有個很獨創的驚險場景的點子.
"我志願扮演該場景的主角," 演員附帶著說.
製片人們請他進一步向他們說明這個創意.
"情景是這樣的," Cooper 開始說, "三個危險的土匪綁架了警長並決定把他帶出城. 在城外土匪們把警長綁在那裡的鐵軌上. 此時, 我騎馬從附近的小樹林跑了出來, 並且..."
"...並且你格殺了土匪們, 救出了警長!" 某位製片人接著說完.
"完全不是!" 演員微笑著說, "完全不一樣. 我轉身向土匪們說:
'當然, 這不關我的事, 但我只想跟你們說, 三年來這裡從來沒有火車經過...'"

manlajo (顯示個人資料) 2009年5月3日下午11:55:58

La konata franca desegnisto kaj karikaturisto Honorio Daumier estis en marborda regiono. Tiam surprizis lin pluvo. La artisto trovis rifuĝejon en restoracio, kie jam estis multe da personoj. Unu el ili provis ekligi interparolon kun la pentristo:
"Aĉa vetero, ĉu ne?" demandis la nekonato.
Daumier silentas.
"Terure, ja ĉi tiel pluvas jam de monato..." li diris.
Sen respondo, sen reago.
"Kiel vi pensas, ĉu longe daŭros tia vetero?" plue alparolis la babilemulo.
"Mi ne scias, kara sinjoro," diris modeste la artisto, "mi ne scias, ĉar mi ne estas lokano."

知名法國素描家兼漫畫家 Honorio Daumier 來到海濱地區. 這時突然下起雨來. 藝術家進到一家飯店避雨, 這裡已有很多人. 其中一人試圖和畫家搭訕:
"鬼天氣, 不是嗎?" 陌生人問道.
Daumier 沉默不語.
"真可怕, 這種雨已經一個月了..." 他說.
沒回答, 沒反應.
"你認為, 這種天氣會長期下去嗎?" 那多話的人又對他說.
"我不知道, 親愛的先生," 藝術家謙和地說, "我不知道, 因為我不是本地人."

manlajo (顯示個人資料) 2009年5月4日下午11:56:40

La konata itlia komponisto Pietro Maskani estis treege populara ankaŭ eksterlande. Oni imitis eĉ lian frizaĵon, kiun oni nomis 'frizaĵo de Maskani'.
Iufoje Maskani vizitis Parizon, kie oni enscenigis lian operon. Dum la restado en Parizo la komponisto vizitis friziston kaj petas, ke li faru al li la 'frizaĵo de Maskani'. La frizisto tiam diris:
"Pardonu, sinjoro, sed via kapo tute ne taŭgas por la 'frizaĵo de Maskani'..."

義大利名作曲家 Pietro Maskani 在國外也極受歡迎. 人們甚至模仿他的蜷曲髮型稱之為 'Maskani 髮型'.
有一次 Maskani 訪問巴黎, 那裡安排上演著他的歌劇. 在巴黎停留期間作曲家到理髮店請求理髮師為他做一個 'Maskani 髮型'. 當時美髮師說:
"對不起, 先生, 但是你的頭型完全不適合做 'Maskani 髮型'..."

manlajo (顯示個人資料) 2009年5月5日下午11:46:32

La konata pentristo de la epoko de renesanco Rafael, pentris du portretojn de papo Julio II. Sur unu el ili la papo havis la vizaĝon tute pala, sur la alia tre ruĝa. Koleriĝinte pro ĉi tiu fakto la papo esprimis sian malkontenton en interparolo kun princo Colonna, kiu prezentis jenan argumenton:
"Bonvolu ne koleri, ekscelenco. Rafeal tutsimple volis pentri kelkajn momentojn de la ekscelenco. Nome la momenton de la reveno el matena meso kaj la momenton de la reveno el la vitejo."

文藝復興時代的名畫家拉斐爾為羅馬教皇儒略二世畫兩幅肖像. 其中一幅畫中教皇的臉色極為蒼白, 另一幅畫中卻很紅潤. 教皇對此事很生氣, 將其不滿在與王子科隆納談話時表達出來. 王子提出如下的論點:
"請不要生氣, 陛下. 拉斐爾直率地想畫出陛下的瞬間表情, 如早上望彌撒回來時和由葡萄園回來時."

回到上端