Ku rupapuro rw'ibirimwo

Yugawe
Max. 500 messages.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

ca, kivuye

Ubutumwa 1438

ururimi: 简体中文

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 7 Rusama 2009 00:09:59

La konata pola esperantisto Roman Sakowicz estis advokato. Iam li defendis en juĝejo homon, kiu oni akuzis pri ŝtelo, ĉar oni trovis ĉe li ŝtelistajn ilojn.
"Respektindaj juĝistoj," diris la advokato, "ĉu la posedado de iloj estas krimo? ŝe jes, ĉiun el ni oni tuj povas kondamni je karcerpuno pro... seksa perforto..."

出名的波蘭世界語者 Roman Sakowicz 是個律師. 某次他在法庭上為人辯護, 那人因攜帶竊盜工具而被指控竊盜.
"尊敬的法官們," 律師說道: "持有工具就犯罪嗎? 如果是的話, 我們當中每個人立即都可被判以... 性暴力..."

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 7 Rusama 2009 15:33:49

La konata pola tradukisto kaj verkisto Tadeusz Boy-Zeleenski sidis en kafejo. Venis al li kelnero kaj diris :
"Sinjoro, ĉi tiu tablo estas rezervita!"
"Do bonvolu forpreni ĝin," trankvile diris la verkisto, "kaj alportu al mi alian..."

出名的波蘭翻譯家及作家 Tadeusz Boy-Zeleenski 坐在咖啡館裡. 侍者走過來說:
"先生, 這張桌子有人預定了!"
"那麼請搬走它," 作家悠然地說, "替我搬來另一張桌子..."

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 9 Rusama 2009 06:46:06

La multjara kunlaborantino de la eminenta germana verkisto Bertod Brecht, Ruth Nerlaut skribis taglibrojn, en kiu ŝi notis multajn interesajn detalojn pri la vivo de la verkisto. Tre ofte ŝi ricevis leterojn kun plej diversaj demandoj pri la vivo de Brecht. Iufoje ŝi demandis la verkiston:
"Unu el viaj admirantoj demandas, kion vi sentas verkante viajn teatraĵojn. Kion mi respondas al li?"
"Bonvolu respondi al li," diris Brecht, "ke mi ne sentas kiam doloras mia kapo. Dum la verkado mi nenion sentas, sed mi pensas."

卓越德國作家 Bertod Brecht 的多年共事者 Ruth Nerlaut 在日記中記了許多關於作家生活的趣事細節. 她經常收到各種問及 Brecht 生活的信件. 某次她問作家: "你的崇拜者之一來信問你, 當你創作戲劇時你的感覺如何? 我該怎樣回答他呢?"
"請你回答他," Brecht 答道, "頭痛時我無法感覺. 創作時我沒有什麼感覺, 我只是思索."

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 10 Rusama 2009 11:46:07

La plej eminenta pentristo de la flandra skolo, Peter Paul Rubens, troviĝis iam kelkan tempon en la kortego de la mantua princo. La princo sin turnis al la pentristo kun la propono, ke li pentru al li Magdalenan.
Rubens senhezite respondis:
"Ĉu mi pentru ŝin antaŭ la peko aŭ post la pe-ko?"
"Pentru ŝin dum la peko... tio estos pli interesa."

佛蘭德拉畫派最傑出的畫家 Peter Paul Ru-bens 某次在曼托瓦王子的宮廷裡. 王子向畫家提議, 請他為他畫一幅 Magdalena* 的畫像。
Rubens 毫不遲疑地回答:
"我要畫犯罪前或犯罪後的她呢?"
"畫犯罪中的她... 那將更加有趣."

* Magdalena 是新約聖經中描述的悔過女罪人

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 11 Rusama 2009 05:02:10

La posedanto de granda libroeldonejo en Usono, Harald Jeffries, anoncis bankroton de sia firmo. La eksterordinareco de ĉi tiu bankroto konsistas en tio, ke Jeffries estis aŭtoro de tri libroj: 'Kiel fariĝi milionulo', 'La vojo al sukceso', 'La arto utiligi monon'.

美國大書商 Harald Jeffries 宣告自己公司破產. 該破產最特別的是, Jeffries 是三本書的作者: '如何成為百萬富翁', '成功之路', '用錢的藝術'.

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 11 Rusama 2009 23:34:16

Lordon Moran, kiu dum multaj jaroj estis persona kuracisto de Winston Churchill oni demandis, kiamaniere li konservis sian pacienton en tiel bonega fizika dispozicio. Doktoro Moran respondis:
"Mi tre atentis pri lia dieto."
"Sed ja Winston manĝis kaj trinkis alkoholaĵojn sen limigoj!"
"Jes, ĝuste! Mi tre atentis pri tio, kion li manĝis kaj mi mendis la saman por mi mem."

有人問邱吉爾的多年私人醫師 Lord Moran 是如何讓他的病人保持那麼好的身體狀況. Moran 醫師回答說:
"我很注意他的飲食."
"但是邱吉爾飲食和喝酒都沒有節制呀!"
"是呀, 沒錯! 我很注意這些, 他吃什麼我就為自己點相同的東西."

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 13 Rusama 2009 01:09:40

Ludoviko XIV iufojie montris al Boileau kelkajn siajn versaĵojn petante la pritakson.
"Reĝa moŝto," respondis la elstara poeto, "ne ekzistas aferoj nerealigeblaj! Reĝa moŝto volis verki teruran sensencaĵon kaj ĉi tiu intenco plene sukcesis..."

路易十四世某次給 Boileau 看一些自己的詩作並請他評價.
"國王陛下," 傑出的詩人答道, "無法實現的事是不會存在的! 國王陛下要寫出可怕的胡說, 這個意圖已完全達成了..."

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 14 Rusama 2009 13:39:19

Mauice Chevalier, la konata franca aktoro kaj kanzonisto, ofte koncertis en diversaj urboj de sia hejmlando. Iufoje post reveno al Parizo li plendis, ke en malgrandaj provincaj hoteloj la vandoj estas terue maldikaj.
"Lastfoje," li diris, "mi tranoktis en hotelo, kies vandoj estis tiel maldikaj, ke mi aŭdis, kiam mia najbaro en apuda ĉambro ŝanĝis sian mondkoncepton..."

知名法國演員兼小調作家 Mauice Chevalier 經常在自己國家的各城市演出. 某次回到巴黎後他抱怨說, 小省份的旅館隔牆太過單薄.
"上次," 他說, "我過夜的旅館, 它的隔牆是那麼薄, 當我隔房鄰居改變他的世界觀我都聽得到..."

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 15 Rusama 2009 12:08:12

Milionulo James Jacoby aranĝis en sia vilao bankedon. Dezirante regali la gastojn per koncerto li invitis ankaŭ konatan violoniston. La violonisto venis tiom pli frue ol la gastoj kaj kun fiero montras al la milionulo sian violono:
"Ĉi tiu violono, tio estas Stradivarius. Gi aĝas pli ol 250 jarojn!"
"Ne gravas," diris la milionulo, "eble neniu ĉi tion rimarkos,,,"

百萬富翁 James Jacoby 在他的別墅裡安排了宴會. 想用音樂演奏款待客人, 他也邀請了著名的小提琴家. 小提琴家比其他客人更早來到, 驕傲地向富翁展示他的小提琴:
"這把琴是 Stradivarius (義大利的名製琴師) 製造的, 琴齡已經超過 250 年!"
"這不重要," 富翁說, "也許沒有人會注意到它..."

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 15 Rusama 2009 23:56:21

Post la morto la genia detektivo Sherlock Holmes venis en la ĉielon kaj, vidante antaŭ la pordego de la paradizo maljunulon kun griza barbo kaj granda ŝlosilo ĉe la zono, li diris:
"Vi ne rajtas nei, vi estas Sankta Petro!"

天才偵探家福爾摩斯死後來到天堂, 在通往樂園的大門口, 看到一位腰掛大鑰匙的灰鬍子老人, 他說:
"不要否認, 你就是聖彼得!"

Subira ku ntango