Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

by manlajo, December 15, 2007

Messages: 1437

Language: 简体中文

manlajo (User's profile) May 17, 2009, 12:18:03 AM

Princo Cosimo Medici, kiu en libera tempo faris skulptaĵojn, iam skulptis statuon de Neptuno kaj komisiis starigi ĝin sur la ĉefa placo de Florenco.
Iutage la princo demandis la grandan arkitekton, skulptiston kaj pentriston Mikaelo Anĝelo Buonarotti:
“Kiajn sentojn vekas ĉe vi mia Neptuno?”
“Religiajn!” respondis la genia artisto.
“Kial religiajn? Mi ne komprenas vin!” ekmiris la princo.
“Kiomfoje mi vidas ĉi tiun statuon, mi petas la Providencon, ke estu pardonita al vi la misuzo de la tiom bela pecego da marmoro.”

Cosimo Medici 王子在空閒時喜歡搞雕塑, 一次他雕了海神的雕像並且派人把它立在佛羅倫斯的大廣場上.
某日王子問偉大的建築師, 雕塑家兼畫家米開朗基羅:
“我的海神雕像喚起你什麼感想?”
“宗教!” 天才藝術家回答.
“為什麼是宗教呢? 我不明白你的意思!” 王子感到疑惑.
“每次看到這個雕像, 我都祈求上天原諒你糟踏了那麼美好的大理石.”

manlajo (User's profile) May 17, 2009, 11:35:23 PM

Raportisto de franca bulvarda ĵurnalo demandis iam la bonegan filmaktorinon Michele Morgan:
"Kiel vi pensas, sinjorino, kial kvardekjaraĝaj viroj aspektas multe pli junaj ol virinoj en la sama aĝo?"
"Verŝajne pro tio," respondis kun rideto la aktorino, "ke virinoj en ĉi tiu aĝo estas kutime je dek jaroj pli maljuna."

法國環城報記者某次訪問優秀女演員 Michele Morgan:
"夫人, 為什麼 40 歲的男人看起來比同齡女人年輕很多? 妳的看法如何?"
"可能是," 影星微笑著回答, "因為那個年紀的女人一般都老 10 歲吧..."

manlajo (User's profile) May 18, 2009, 11:28:04 PM

Rudyard Kipling ne ŝatis vizitojn de fremduloj en sia hejmo.Tamen iam usonano preskaŭ perforte eniris lian domon kune kun du siaj filoj. La servisto de Kipling volis forpeli ilin. Kiam la verkisto eliris el sia kabineto por kontroli pro kio komenciĝis la grandega voĉbruo. Unu el la fremdaj viroj demandis:
“Ĉu vi estas Kipling?”
“Jes.”
“Rigardu, infanoj, tio estas li! Kaj tie estas via laborĉambro, ĉu ne?”
“Jes.”
“Rigardu, infanoj, tie li laboras. Kaj nun ni rapide iru for, ĉar ni ankoraŭ devas viziti du muzeojn kaj tri preĝejojn…”

Rudyard Kipling 不喜歡外人訪問他的家. 然而某次有個美國人和他的兩個兒子幾乎是強行地闖進了他的房子. Kipling 的傭人想把他們趕出去. 此時, 作家從他的書房出來探究為何吵吵嚷嚷. 其中一個美國人問:
“你是 Kipling 嗎?”
“是的.”
“看哪, 孩子們, 這就是他! 這是你的工作室, 是嗎?”
“是的.”
“看哪, 孩子們, 他在這裡工作. 現在我們趕快離開, 因為我們還要訪問兩個博物館和三座教堂…”

manlajo (User's profile) May 19, 2009, 11:49:17 PM

Sacha Guitry iam kvereloplenan interparolon kun direktoro de unu el la parizaj teatroj. Antaŭ ol foriri li diris:
“Mi certigas vin, sinjoro, ke mi ne partoprenos vian sepulton!”
Post ioma pripenso li aldonis tamen:
“Ne, tio estus malĝentila. Mi partoprenos kun plezuro…”

Sacha Guitry 有次和巴黎某劇院的經理大吵一架. 離去前他說:
“先生, 我肯定告訴你, 我將不參加你的葬禮!”
思考片刻後他又補充說:
“不對, 那樣太失禮了, 我將會愉快地出席…”

manlajo (User's profile) May 20, 2009, 11:03:51 PM

Susan Hayward, filmstelo el Holivudo, iam aranĝis bankedon okaze de la naskiĝdatreveno.
“Ĉu estis ĉe vi multe da gastoj?” demandis ŝin ŝia amikino post kelkaj tagoj, kiam ili renkontiĝis surstrate.
“Tute ne! La solenaĵo okazis nur en la familia rondo. Ĉeestis mia filino el la unua geedzeco, la tria edzino de mia dua edzo, mia kvara eksedzo kune kun sia nuna fianĉino kaj sia dua edzino, kies unua edzo kaj mia estonta edzo venis kune kun siaj du filoj el la tria geedzeco kaj filino el la kvara geedzeco!”

好萊塢影星 Susan Hayward 某次安排了一個生日宴會.
“那天有很多客人嗎?” 幾天後當朋友在街上遇見她時, 問道.
“並沒有! 宴會只為家庭圈舉行. 參加的人有我第一次婚姻的女兒, 我第二任丈夫的第三任妻子, 我第四位前夫和他現在的未婚妻還有他的第二任妻子, 這人的第一任丈夫, 而我未來的丈夫也帶著他第三次婚姻的兩個兒子和第四次婚姻的女兒一起來!”

manlajo (User's profile) May 22, 2009, 1:04:39 AM

Unu el la amikoj de la elstara pola verkisto Stefen Zermoski konfesis al la verkisto, ke lasttempe pli kaj pli ofte venas al li al ideo edziĝi.
La elstara pola verkisto interrompis la elvolvojn de sia amiko dirante:
“Neniam neglektu la tenton, ĉar la sekvan fojon ĝi eble ne alvenos!”

傑出波蘭作家 Stefen Zermoski 的一個朋友對作家表示, 最近他越來越常有結婚的念頭.
傑出波蘭作家打斷朋友的透露:
“千萬別忽視這個引誘, 因為下次它也許不會再來.”

manlajo (User's profile) May 23, 2009, 12:35:25 AM

Unu el la najbaroj de Fredeiko Durrenmatt skribis al li, ke lia hundo per tro laŭta bojado malebligas la dormadon.
La fama dramverkisto respondis:
“Estimata Sinjoro! Mi tralegis vian leteron al mia hundo kaj mi kredas, ke ĝi prenos en konsideron viajn vortojn…”

Fredeiko Durrenmatt 的一個鄰居寫信給他說, 他的狗吠聲太大使他無法安睡.
名劇作家回信說:
“尊敬的先生! 我已把你的信唸給我的狗聽, 我相信它會慎重考慮你的話…”

manlajo (User's profile) May 24, 2009, 3:25:14 PM

Verŝajne ne ĉiuj scias, ke filino de Mark Twain edziniĝis al polo, kies nomo estis Kuryŀowicz (kurŭoviĉ). Kiam oni festis la 70-an (sepdekan) naskiĝdatrevenon de Twain, ĉi tiu respondante al diversaj tostparoladoj konfesis:
“La ceteron de mia vivo mi deziras pasigi laborante en mia ĝardeno kaj en liberaj momentoj lernante la ĝustan elparolon de la nomo de mia bofilo...”

可能很多人不知道馬克吐溫的女兒嫁給一個叫做 Kuryŀowicz (庫爾沃奇) 的波蘭人. 在大家為馬克吐溫慶賀 70 大壽時, 他致答詞說:
“未來歲月, 我將在花園裡勞動度過, 空暇時則學學如何正確叫出我女婿的名字…”

manlajo (User's profile) May 24, 2009, 11:36:03 PM

Zsa-Zsa Gabor iam rifuzis inviton al bankedo en la klubo de nudistoj dirante:
“Kian plezuron donas bankedo, dum kiu ĉiuj virinoj surhavas la saman vestaĵon…”

Zsa-Zsa Gabor 某次婉拒天體俱樂部的宴會邀請, 說:
“所有女人的穿著都一樣, 那樣的宴會哪有什麼樂趣?”

manlajo (User's profile) May 25, 2009, 11:42:19 PM

- Doktoro, mi estas senĉese obsedita per bildoj de morto.
- Ĉu? diras la psikiatro.
- Iafoje, mi sentas urĝan bezonon ekkapti tranĉilon kaj malfermi al mi la ventron.
- Ha! diras la psikiatro.
- Hieraŭ, mi apenaŭ povis deteni min direkti mian aŭton rekte kontraŭ benzinkamionon.
- Nu, diras la psikiatro.
- Kaj nun, jen, kiam mi vidas tiun ĉi fenestron, mi devas, jes devas ĝin malfermi kaj transsalti!
Kaj li malfermas ĝin, kaj, saltinte, malaperas.
- Bum! diras la psikiatro.

- 醫師, 我不停纏擾著死亡的圖像.
- 是嗎? 精神醫師問.
- 有時我覺得急需拿取刀子切開我的肚子.
- 哈! 精神醫師說.
- 昨天, 我差點無法控制自己不駕車去撞油車.
- 嗯, 精神醫師說.
- 現在, 我看到這扇窗子, 我必須, 是的必須打開它並跳出去!
接著他開了窗, 跳了, 不見了.
- 碰! 精神醫師說.

Back to the top