ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

از manlajo, 15 دسامبر 2007

پست‌ها: 1437

زبان: 简体中文

manlajo (نمایش مشخصات) 6 نوامبر 2009،‏ 0:20:15

Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?
呵, 猶記可愛童年

Centjarulo asertas al alia maljunulo:
- Mi havas mirindan memorkapablon. Ekzemple, mi nete memoras pri la rondaj mamoj de mia nutristino.
Lia kunulo diras:
- Mia memoro iras multe pli malproksimen. Mi ankoraŭ havas antaŭ la okuloj la dimanĉon, kiam mi iris promeni en paĉjo kaj vespere revenis en panjo.

百歲人瑞向另一老者確言道:
- 我記性奇佳. 例如, 我清晰記得奶媽的圓潤乳房.
友人說:
- 我的記憶更久遠. 我眼前仍可看到, 某個星期天我在爸身子裡去散步, 晚上回來時卻在媽身子裡.

manlajo (نمایش مشخصات) 8 نوامبر 2009،‏ 0:15:17

Antaŭen, sen halto kaj timo
前進, 不要停, 不要怕

Apud nudistejo staras granda avertilo: «Atentu la pederastojn».
Kuraĝulo tamen iras plu.
Li denove trafas eĉ pli grandan avertilon: «Nepre atentu la pederastojn».
Post dek metroj staras malgranda 30-centimetra avertilo. La kuraĝulo kliniĝas. Li apenaŭ havas tempon por legi: «Atentu...»
Jam farite!

天體營旁立著大型警告牌: "注意男同志".
大膽者卻繼續往前.
他再次遇到甚至更大的警告牌: "一定要注意男同志".
過了 10 米, 立著小小的 30 公分高的警告牌. 大膽者彎腰向前看. 他幾乎還沒看清: "注意..."
事已完成!

manlajo (نمایش مشخصات) 8 نوامبر 2009،‏ 23:33:56

Maŝinmondo
機器世界

En teksindustria fabriko pendas avertiloj: «Laboristinoj kun malstriktaj jupoj atentu la maŝinojn». Ŝercemulo krajone ŝanĝis la surskribon: «Laboristinoj kun striktaj jupoj atentu la maŝinistojn».

紡織廠掛著警告牌: "穿不合身裙子的女工請注意機器." 搞怪者用筆改了一下句子: "穿合身裙子的女工注意機器工."

manlajo (نمایش مشخصات) 8 نوامبر 2009،‏ 23:34:48

Maŝinmondo
機器世界

En teksindustria fabriko pendas avertiloj: «Laboristinoj kun malstriktaj jupoj atentu la maŝinojn». Ŝercemulo krajone ŝanĝis la surskribon: «Laboristinoj kun striktaj jupoj atentu la maŝinistojn».

紡織廠掛著警告牌: "穿不合身裙子的女工請注意機器." 搞怪者用筆改了一下句子: "穿合身裙子的女工請注意機器工."

manlajo (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2009،‏ 11:56:44

Mi atendas bebon
我在等嬰兒

Kruko venas malfrue en la oficejon. Lia estro riproĉas:
- Kial vi venas je la dekunua anstataŭ je la naŭa?
- Mi atendas bebon.
- Ha, brave! Mi gratulas vin. Ĉu la naskiĝo baldaŭ okazos?
- Post naŭ monatoj.

克魯克到辦公室晚了. 主管指責說:
- 為什麼你12點才來, 而不是九點來?
- 我在等嬰兒.
- 呵, 很好! 恭喜你. 要生了嗎?
- 再等九個月.

manlajo (نمایش مشخصات) 10 نوامبر 2009،‏ 23:50:58

En bervala kinejo maljuna fraŭlino nerve agitiĝas pro geamantoj, kiuj sidas antaŭ ŝi kaj senĉese interŝanĝas kisojn kaj malĉastajn karesojn. Fine ŝi laŭte protestas:
- Se vi venis por spekti filmon, restu kvietaj. Alie iru do en hotelan ĉambron.
La junulo turnas sin al ŝi, rikanante:
- Mi ŝatus. Se almenaŭ vi povus konvinki mian amikinon...

柏瓦電影院裡, 老小姐神經質地對坐在她前面的一對情人感到厭煩, 他們不停地交相接吻及不雅地撫摸. 最後, 她大聲地抗議:
- 如果你們是來看電影的, 請保持肅靜. 否則, 請到旅館房間裡去.
年輕人轉身對她冷笑道:
- 我也想去. 但妳至少要能說服我的女友...

manlajo (نمایش مشخصات) 13 نوامبر 2009،‏ 9:48:18

Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas
不幸來了, 又帶來不幸

Apotekisto devis lasi la novan komizon sola por mallonga tempo.
- Ĉu io okazis dum mia foresto?
- Venis nur unu kliento, kiu petis kuracilon kontraŭ tusado, kaj mi vendis al li botelon da tiu medikamento.
- Nekapablulo, tio ja estas drasta laksigilo!
- Nu, ne malbone. Baldaŭ li ne plu kuraĝos tusi.

藥師因事讓新店員獨處了一段短的時間.
- 我不在時有什麼事嗎?
- 只來了一位顧客, 他要止咳藥, 我賣給他一瓶這種藥.
- 笨蛋, 那是猛烈的瀉藥.
- 嗯, 沒什麼不好. 立刻他就不敢再咳了.

manlajo (نمایش مشخصات) 14 نوامبر 2009،‏ 0:42:34

«Ho, ĉielo!» ekkriis la patrino, «kion mi vidas?»
“呵, 天哪!” 媽媽驚叫, “我看到了什麼?”

Gesinjoroj Kruko ferias kun gesinjoroj Baniko en pariza hotelo. S-ino Baniko konfidas al s-ino Kruko:
- Mia edzo jam ne estas tiom arda, kiom antaŭ dekkvin jaroj. Mi scias, ke s-ro Kruko posedas sorĉajn ŝtrumpetojn, kiuj revigligas la viron. Ĉu vi ne povus pruntedoni ilin al mi por mia edzo?
- Jes, sed ne forgesu poste redoni ilin al mi.
Baniko devas surmeti la sorĉajn ŝtrumpetojn, kaj li tuj sentas egan pasion, kiu stimulas al nekutima amoremo. S-ino Baniko estas ravita. En la sekva mateno ŝi konsilas al sia edzo:
- Resurmetu do tiujn ŝtrumpetojn.
Li obeas. En tiu momento juna servisto alportas la matenmanĝon en la ĉambron. Baniko kaptas lin, tiras en angulon, senpantalonigas kaj ekatencas.
- Haltu, haltu! - krias s-ino Baniko. - Vi surmetis la ŝtrumpetojn inverse.

克魯克夫婦和巴尼克夫婦在巴黎旅館度假. 巴尼克太太對克魯克太太承認說:
- 我先生已不再像十五年前那麼熱情了. 我知道, 克魯克先生擁有一雙神奇的襪子, 它能使男人精力充沛. 妳能把它借給我老公嗎?
- 可以, 但是可別忘了將它還我.
巴尼克必須穿這雙神奇的襪子, 即刻他感到火力旺盛, 激起無與倫比的性慾. 巴尼克太太樂不可支. 次晨, 她建議她老公:
- 再穿上那雙襪子.
他聽她的. 此刻正好年輕服務員送早餐到房裡來. 巴尼克抓住他, 拉到角落, 脫了他衣服, 隨即性侵.
- 停止, 停止! – 巴尼克太太叫道. – 你把襪子穿反了.

manlajo (نمایش مشخصات) 15 نوامبر 2009،‏ 2:07:54

Pacaj batalantoj
和平的打架人

La 6-jara Puĉjo rakontas al sia samaĝa kamarado Roĉjo:
- Hieraŭ, dum miaj gepatroj forestis, mi vidis ion amuzan. Kiam mi eniris en la salonon, mia granda frato luktis sur sofo kontraŭ la servistino. Ili estis tute nudaj.
- Kaj kiu venkis?
- Mi ne scias. Mia ĉeesto ĝenis ilin.
- Kiu diris tion al vi?
- Mia frato rapide signalis per la postaĵo, ke mi tuj eliru.

六歲的浦丘對同齡的同伴若丘說:
- 昨天當我爸媽不在時, 我看見有趣的事. 當我進入客廳時, 我大哥在沙發上和女僕在打架. 他們都沒穿衣服.
- 誰打贏了?
- 我不知道. 我的出現打擾了他們.
- 誰這樣對你說?
- 我哥哥很快地用屁股示意, 要我出去.

manlajo (نمایش مشخصات) 15 نوامبر 2009،‏ 23:20:05

De parolo ĝis la faro estas tre malproksime
說到做, 距離長

En la edukejo Nia Sinjorino de Bervalo profesoro prelegas pri moralo. Ĵus li nigre pentris la teruran sorton de la malĉastuloj, kaj finas la lekcion per admirinde kortuŝa frazo:
- Pro unu horo da ĝuo oni ofte devas pentofari dum tuta sia vivo. Ĉu iu havas demandojn?
Granda lernantino anoncas sin:
- Mi ŝatus scii, kiamaniere oni povas daŭrigi la ĝuadon dum tuta horo.

柏瓦女子學校中, 教授在演講道德. 他剛以黑色描畫了淫賤者的恐怖命運, 接著他以令人欽羨, 動人心弦的語句結束本課:
- 為了一小時的享受, 人們往往必須一輩子後悔. 妳們有問題嗎?
大個兒學生問道:
- 我想知道, 要怎樣才能把享受持續一個小時.

بازگشت به بالا