閉じられた
最大 500メッセージ
メッセージ: 1437
言語: 简体中文
manlajo (プロフィールを表示) 2009年11月30日 0:17:45
絕對幾何元素
La sama psikiatro ekzamenas pacienton. Li montras al tiu desegnaĵojn.
- Kion sugestas al vi tiujn du paralelaj linioj?
- Mi vidas viron kaj virinon, kiuj estas pretaj amori.
- Kaj tiu kvadrato?
- Tio estas ĉambro, kie ili tuj amoros.
- Kaj tiu ĉi triangulo?
- Jam ili faras al si reciproke...
- Bone, bone, sufiĉas. Mi diagnozas akutan seksan perverson.
La paciento protestas kolere:
- Perversa estas vi mem, sinjoro doktoro, kiu montras al mi tiom da pornaĵoj!
同一個心理醫師在檢查患者. 他比向那幅畫.
- 那兩條平行線表示什麼?
- 我看到男人和女人, 準備好要做愛.
- 那個四方形呢?
- 那是房間, 他們要在那裡做愛.
- 這個三角形呢?
- 他們已經彼此做起來了…
- 好, 很好, 夠了. 我診斷出你有急性的性放縱.
患者生氣地抗議:
- 是你自己放縱, 醫師先生, 是你拿那些色情圖片給我看的!
manlajo (プロフィールを表示) 2009年11月30日 22:34:58
嚼了又嚼
Juna servistino admiras novan, multekostan vizonpeltan mantelon de sia mastrino, iu nekonata aktorino.
- Nu, diras tiu ĉi, estas facile: mi renkontis sinjoron, kiu donacis al mi 15 mil stelojn.
Post jaro la servistino venas kun same bela peltaĵo. Al la miranta mastrino ŝi klarigas:
- Estas facile: mi renkontis cent sinjorojn, kaj ĉiu donacis al mi 150 stelojn.
年輕女僕好羨慕她女主人, 某無名女演員的新的鼬皮斗篷.
- 嗯, 這個嘛, 它很容易: 我認識了某位先生, 他送給我 1 萬 5000 元.
一年後, 那女僕也穿著一樣的皮衣過來. 她對好奇的女主人說明:
- 它很容易: 我認識了 100 個先生, 他們都送給我 150 元.
manlajo (プロフィールを表示) 2009年12月2日 0:15:44
"格格! 停止!" - "怎麼了?" - "彈簧斷了"
En hotelĉambro juna ĵus edziĝinta paro dediĉas sin tiom arde, vigle kaj ofte al la dolĉaj ludoj de volupto, ke poste okazanta tertremo ne sukcesas veki la dormantojn. Feliĉe la hotelo ne ruiniĝas, sed estas forte difektita.
La direktoro, mirante, ke la geedzoj ne forkuris kiel la aliaj hotelgastoj, rapidas la ilia ĉambro. La juna viro vekiĝas kaj, vidante la murojn fenditaj, la fenestrajn vitrojn rompitaj kaj la plankon plena da rubo, murmuras:
- Bonvolu pardoni nin. Ni pagos la damaĝojn.
旅館房裡, 年輕新婚夫婦, 全心熱情, 劇烈地膩於淫逸的甜蜜遊戲, 後來發生了地震卻沒吵醒熟睡的他們. 幸好旅館沒有崩倒, 只是重大受損.
老闆好奇這對夫妻竟沒有像其他住客逃跑出來, 趕去他們房間看. 年輕男子醒過來, 看到裂開的牆壁, 破碎的窗玻璃, 及充滿碎屑的地板, 喃喃道:
- 對不起. 我們會賠償損失.
manlajo (プロフィールを表示) 2009年12月3日 0:23:53
道路
Ĉe vojrando staras junulino, kiu volas petveturi. Post kelkaj minutoj haltas ŝarĝaŭto. Ŝi demandas:
- Kien vi veturas?
- Al Bervalo.
- Mi intencas libertempi en Bervalo. Ĉu mi rajtas kunveturi?
- Volonte.
Nun la junulino sidas apud la ŝoforo. Post momento li diras al ŝi:
- Strange estas, ke mi hodiaŭ veturigas jam la trian gravedan virinon.
- Mi ja ne estas graveda, ekkrias la vojaĝantino.
- Eble, - respondas la kamionisto. - sed ni ankoraŭ ne venis al Bervalo.
路旁站著想搭順風車的年輕女子.
幾分鐘過後, 停下一輛貨車. 她問:
- 你要去哪裡?
- 去柏瓦城.
- 我想去柏瓦城度假. 我可以搭便車嗎?
- 歡迎.
年輕女子坐在司機旁. 不久, 他問她:
- 好奇怪, 今天我已載了三個孕婦.
- 我沒有懷孕, - 乘客叫道.
- 或許吧, - 貨車司機回答. – 可是我們還沒有到達柏瓦城.
manlajo (プロフィールを表示) 2009年12月3日 23:52:59
勤練是最好的學習
Vakeroj provas dresi sovaĝajn taŭrojn. Laŭvice ili lude rajdas la ribelemajn bestojn. Unu virbovo tamen tiom baraktas, ke ĝis nun deĵetis ĉiujn vakerojn. Ĉirkaŭ la areno staras turistoj, kaj la vakeroj promesas kvin mil stelojn al la persono, kiu sukcesos resti sur la dorso de la nevenkita taŭro. Giganta dikega virino ordonas al sia edzo:
- Ne iru. Mi ne volas, ke vi rajdu tiun monstron. Vi estas freneza. Restu ĉi tie!
La edzo aspektas kiel malfortika nano apud la dikmuskolulino, sed li forkuras en la arenon kaj saltas sur la taŭron. La sovaĝa bovo stampfas, prancas, baŭmas, provas ĉiel skufaligi la vireton, sed vane. Tiu sukcesas resti almenaŭ kvaronhoron sur la dorso de la besto.
Aklamita de ĉiuj ĉeestantoj, li revenas al sia edzinego kaj diras fiere:
- Nu, ĉu vi vidis, karulino?
- Jes, tio estas nekredebla. Kiel vi sukcesis?
- Same, kiel kun vi, kiam vi havis kokluŝon.
幾名牛仔試著馴服一群公牛. 他們依序試騎那不馴的野牛. 其中一頭公牛死命掙扎, 一直都把牛仔摔下. 競技場周圍站著觀光客, 牛仔懸賞 5,000 元給成功騎在那難搞公牛背上的人. 超胖女子命令她老公:
- 別去. 我不要你去騎那怪獸. 你瘋了. 留在這裡!
那男的看起來有如彪女旁的侏儒, 但他跑進競技場, 跳上那公牛. 野牛頓足, 揚蹄, 挺立, 千方百計要把小男人摔掉, 但不成. 男人成功地騎在牛背上至少有一刻鐘.
受到所有旁觀者歡呼後, 他回到老婆身邊, 驕傲地說:
- 嗯, 妳看到了嗎, 親愛的?
- 看到了, 真難相信. 你怎麼做到的?
- 用妳患百日咳時和妳在一起時相同的方法.
manlajo (プロフィールを表示) 2009年12月5日 0:04:40
它還是個疑問
Baniko forte dubas pri la fideleco de sia edzino. Ĉar li devas forvojaĝi, li komisias al detektivo kontroladon de s-ino Baniko. Post sia reveno li legas la raporton de la detektivo: «Je la sesa vespere s-ino Baniko eliris el la domo. Ŝin atendis juna viro en aŭto. Ili veturis al tesalono. Je la oka ili manĝis kune en luksa restoracio. Poste ili veturis al proksima hotelo kaj luis ĉambron. De apuda ĉambro mi povis plu observi ilin tra serurtruo. S-ino Baniko malvestis sin. Bedaŭrinde la lumo poste estingiĝis, kaj mi ne povis vidi, kion ili faras.»
- Ha! - vespiras Baniko. - kiom longe mi devos ankoraŭ vivi en tiu terura necerteco?
巴尼克強力懷疑他太太的忠誠. 因為他須遠行, 他委託了偵探來偵查巴尼克太太. 回來後, 他讀著偵探的報告: “晚上六點, 巴尼克出了家門. 她在汽車裡等一位年輕男子. 他們去喫茶店. 八點時, 他們一起在豪華餐館用餐. 後來, 他們開車去附近的旅館, 租了房間. 從旁邊的房間裡, 我可以從鎖孔進一步觀察到他們. 巴尼克太太脫了衣. 可惜後來燈光熄了, 我看不到他們在做什麼.”
- 哈! – 巴尼克嘆氣說. – 我還必須在這種可怕的不確定下活多久呀?
manlajo (プロフィールを表示) 2009年12月6日 12:15:06
愛享受, 也該愛厭煩
En buso sidas bela sinjorino kun bebo sur la genuoj. Ŝia najbaro provas amindumi ŝin:
- Kiel bela estas tiu infaneto! Kiom belan hararon li havas! Lia patro verŝajne estas ruĝhara.
- Mi ne scias. Li ne demetis sian kaskedon.
巴士裡坐著美麗的女士抱著嬰兒在膝上. 鄰座試圖對她獻殷勤:
- 這孩子真漂亮! 他的頭髮真漂亮! 他爸爸一定也是紅頭髮.
- 我不知道. 他沒有脫下帽子.
manlajo (プロフィールを表示) 2009年12月6日 23:20:42
- Fiulo, hodiaŭ vi radis por mi lastfoje!
富財主剛去看過馬廐裡的賽馬. 回家時, 他驚見太太躺在一名騎師懷裡. 狂怒中他把騎師攆出家裡, 大叫:
- 混蛋, 這是你最後一次替我騎!
manlajo (プロフィールを表示) 2009年12月7日 23:04:40
動物不汙窩
Dum vojaĝo Kruko devas noktumi ĉe amikoj. Ĉar ties loĝejo estas malgranda, li dormas en unu ĉambro kun dekmonata bebo. Vespere li multe trinkis, kaj nokte li vekiĝas kun urĝega bezono urini. Li vane serĉas la necesejon, li ne volas veki siajn gastigantojn, li ne trovas noktovazon en la ĉambro. Tiam li havas savan ideon: li prenas la bebon el la lulilo, kuŝigas lin sur sian liton kaj malplenigas sian vezikon en la lulinon. Morgaŭ neniu rimarkos, ĉu la infanlito estas iom pli malseka ol kutime.
Per malpeza paŝo Kruko revenas al sia kuŝejo kaj terure eksakras, kiam vidas, ke la bebo intertempe kakis en lian liton.
旅行中, 克魯克須在朋友家過夜. 因為朋友家很窄小, 他和十個月大的嬰兒同房睡. 那晚他喝多了, 夜裡尿急醒來. 他找不到廁所, 又不想吵醒主人, 房裡也找不到夜壺. 那持他有個救急的想法: 他把嬰兒抱離床, 放它躺在自己床上, 然後在搖床上放空他的膀胱. 天亮後將不會有人注意, 嬰兒床比平時更濕了.
帶著輕鬆的步伐, 克魯克走回他的床, 但卻破口大罵, 因為他看到, 那會兒嬰兒已在他床上拉了屎.
manlajo (プロフィールを表示) 2009年12月8日 23:51:36
告訴我你的不幸, 也許我能幫忙
S-ino Baniko havas aknojn, kiuj jukas ŝiajn femurojn kaj ventron. Ekzamenante ŝin, maljuna kuracisto murmuras:
- Razi.
- Ĉu mi razu min, sinjoro doktoro?
- Ne vi, sed li antaŭe.
巴尼克太太長痘痘, 大腿和下腹發癢. 檢查過她後, 老醫師喃喃道:
- 要刮毛.
- 我要自己刮嗎?
- 不是妳, 叫他事前刮.