Tartalom

Zárva
Max. 500 üzenet

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

manlajo-tól, 2007. december 15.

Hozzászólások: 1437

Nyelv: 简体中文

manlajo (Profil megtekintése) 2009. december 21. 23:40:25

En la ventro murmuro
肚子喃喃

Kruko kuŝas en malsanulejo pro grava flegmono en la gorĝo. Li ne plu povas paroli, kaj oni nutras lin per klisteroj.
Matene flegistino alportas kafon kun lakto kaj komencas enŝpruci la trinkaĵon en lian postaĵon. Kruko eligas protestan ĝemon. La flegistino haltas kaj demandas:
- Ĉu tro varmas?
Kruko prenas paperon kaj skribas: «Vi forgesis la sukeron».

克魯克因為喉嚨的蜂窩組織炎而躺在病院. 他不再能講話, 並且得接受灌腸進食.
清晨, 護士拿著咖啡和牛奶, 開始灌注飲料到他肛門裡. 克魯克發出抗議的嘆息. 護士停止, 問道:
- 太熱嗎?
克魯克拿起紙, 寫道: “妳忘了加糖.”

manlajo (Profil megtekintése) 2009. december 22. 23:50:42

Kuracisto: Stranga estas via kazo. Unuafoje mi vidas varikojn sur generilo.
Paciento: Eble pro ĝia tro ofta starado, sinjoro doktoro.

醫師: 你的病例很奇怪. 我第一次看到生殖器的靜脈曲張.
病人: 也許因為它站太久吧, 醫師先生.

manlajo (Profil megtekintése) 2009. december 24. 0:14:51

Sep fratoj
七兄弟

Junulino venas al la paradizo. Ĉar por virgulinoj estas rezervita aparta angulo, ŝi devas submeti sian himenon al la ekzameno de anĝelo-kontrolisto. Post momento la anĝelo, embarasite, venas al sankta Petro:
- Tion mi neniam vidis antaŭe. Ŝi havas sep etajn truojn.
- Tio ne gravas. Ŝi rajtas tamen iri al la virgulinejo. Kiel ŝi nomiĝas?
- Neĝulino.

年輕女子進到樂園. 因為保留有個特別的角落要給處女們, 她必須先讓天使檢查. 片刻後, 天使很不好意思地來找聖保羅:
- 這東西我從未見過. 她有七個小洞.
- 那不重要. 她仍有權到處女區去. 她叫什麼名字?
- 白雪公子.

manlajo (Profil megtekintése) 2009. december 25. 0:35:15

Rakontoj al mia belulino
說給美女聽的故事

Kiam Kruko estas unuafoje sola kun bela sinjorino, li kutime rakontas jenan fableton:
Juna leporino forlasis la gepatran domon, por promeni. Ŝi tial vagis, ke vespere ne povis trovi la vojon hejmen. Ŝi renkontas maljunan leporon:
- Sinjoro leporo, ĉu vi povas indiki al mi, kiel mi revenu hejmen?
- Volonte, sed unue mi volas fari al vi paf paf.
- Sed mi estas tiom juna kaj senkulpa.
- Tio estas la kondiĉo.
Ŝi vane ploras, li faras al ŝi paf paf, kaj poste li indikas al ŝi la vojon. Sed li erarigas ŝin, kaj ŝi denove kuras, kuras, ne retrovante la ĝustan direkton. Feliĉe ŝi renkontas alian maljunan leporon.
- Sinjoro leporo, ĉu vi povas indiki al mi, kiel mi revenu hejmen?
- Volonte, sed unue mi volas fari al vi paf paf.
- Ĉiuj viroj estas samaj. Ili pensas nur pri tio.
Ne utilas la ĝemado. Li faras al ŝi paf paf, kaj poste indikas al ŝi la vojon. Post du minutoj ŝi estas ĉe siaj gepatroj.
Post la rakonto Kruko demandas sian kunulinon:
- Ĉu vi scias, kial la unua leporo mensogis kaj la dua diris la veron?
- Ne.
- Ĉu vi ŝatus scii tion?
- Ho jes. Mi petas, diru tion al mi.
- Volonte, sed unue mi ŝatus fari al vi paf paf.

克魯克單獨與美女第一次約會時, 他通常會對她說下面的故事:
年輕女豹離開父母家出外散步. 她走著走著, 到了晚上竟找不到回家的路. 她遇上了一隻老豹:
- 豹先生, 你可以告訴我如何回家嗎?
- 我很樂意, 但首先我想跟妳趴趴.
- 但我還很年輕, 無辜.
- 那不成問題.
她哭了也沒用, 他先趴趴了她, 之後告訴了她該走的路. 可是他說錯了, 害她跑了又跑, 找不到正確的方向. 幸好她遇見了另一隻老豹.
- 豹先生, 你可以告訴我如何回家嗎?
- 我很樂意, 但首先我想跟妳趴趴.
- 每個男性都一樣. 他們只想要那個.
嘆氣也沒用. 他先趴趴了她, 之後告訴了她該走的路. 兩分鐘後, 她回到了爸媽家中.
說完故事後, 克魯克問他的女伴:
- 妳知道為什麼第一隻豹要騙人, 而第二隻卻說了真話?
- 不知道.
- 妳想知道嗎?
- 呵, 那當然, 請告訴我.
- 我很樂意, 但首先我想跟妳趴趴.

manlajo (Profil megtekintése) 2009. december 26. 11:18:45

Kun la peko en mano
手握罪根

Aŭtomobilisto veturas kun nova amikino tra kamparo. Dum lia maldekstra mano tenas la direktilon, la dekstra okupiĝas pri aŭdacaj malkovroj sub la jupo de la kunulino. Ŝi ne kontraŭas. Male ŝi aktive partoprenas la karesadon.
Tiu malbona konduto kondukas al miskondukado de la rapida aŭto, kaj post kelkaj zigzagoj la veturilo malmilde volviĝas ĉirkaŭ vojrandan arbon. Pro la kolizio la junulino estas elĵetita je kvindek metroj.
Alkuras vilaĝanoj, kiuj laboris en la kamparo. Ili provas konsoli la aŭtomobiliston, kiu laŭte ploras en la tute detruita veturilo:
- Trankviliĝu. Via kunulino restis nevundita.
- Jes, - li ĝemas. - sed vi ne vidis, kion ŝi tenas en la mano.

車手與新女友開車到鄉下. 他以左手握著方向盤, 右手則在女伴裙下忙著大膽的探索. 她並不抗議, 反而主動加入撫摸.
這種惡劣行為導致快速的汽車行駛出了差錯, 並在幾次扭轉後, 車子驟然繞著路緣的樹打轉. 由於碰撞, 女子被彈出約50公尺.
田裡工作的村民跑了過來. 他們企圖安慰在完全損毀的車子裡大哭的汽車手:
- 安心. 你的同伴並沒有受傷.
- 知道了, - 他呻吟道. – 但是你並沒看到, 她手中握的是什麼.

manlajo (Profil megtekintése) 2009. december 27. 11:50:33

Kiu bone sidas, tiu lokon ne ŝanĝu
坐穩位, 不要變

Je la kvina posttagmeze la bervala tramo estas plenplena. Kruko, okupante oportunan sidlokon, ŝajnigas, ke li estas tute absorbita en legado de gazeto.
Juna virino staras antaŭ li. Post momento ŝi atentigas lin, ke ŝi deziras sidi. Ŝi murmuras:
- Sinjoro, mi estas graveda.
Kruko tuj lasas sian lokon al la bela sinjorino. Li tamen miras, ke la patriniĝonta virino estas tiom svelta, kaj li demandas:
- Sinjorino, ĉu vi pardonos mian maldiskreton? Mi nur scivolas, de kiam vi estas graveda?
La belulino respondas kun okuloj fermitaj pro volupta rememoro:
- De duonhoro.

周五下午, 柏瓦市的電車人滿為患. 克魯克佔有一個很好的座位, 似乎完全沉迷於閱讀雜誌.
年輕女人站在他面前. 片刻後, 她示意於他, 她需要有個位子坐.
- 先生, 我懷孕了.
克魯克立即讓位給那位美麗女士. 但他好奇, 那準媽媽看來俏瘦, 所以問道:
- 女士, 請恕我冒昧, 我只是好奇, 你懷孕多久了?
美女懷著淫逸的記憶, 瞇著眼回答:
- 半小時了.

manlajo (Profil megtekintése) 2009. december 28. 0:41:28

Ia stranga atako al mi ligas subite la manon
我的某種奇妙感覺突然涉及手

- Sinjoro komisaro, en plenplena aŭtobuso iu ŝtelis mian monujon kaŝitan sub la jupo.
- Sed, sinjorino, ĉu do vi nenion sentis?
- Jes, kompreneble, sinjoro komisaro, sed mi opiniis, ke temas nur pri ĝentilaĵoj.

- 委員先生, 在爆滿的巴士裡, 有人偷了我藏在裙下的錢包.
- 但是, 女士, 妳一點都沒有感覺嗎?
- 當然有呀, 但是委員先生, 我以為那只是對我表示溫柔.

manlajo (Profil megtekintése) 2009. december 31. 12:04:12

Oficisto: Sinjoro direktoro, bonvolu min pardoni. Pro angino mi devis resti ses tagojn en lito.
Direktoro: Viaj amoraferoj tute ne interesas min. Mi tuj maldungos vin, se vi denove neglektos vian laboron pro tiu fraŭlino Angino.

職員: 主任先生, 請原諒我. 為了扁桃腺炎 (angino), 我必須臥床 6 天.
主任: 你的床事完全引不起我的興趣. 我就要解雇你, 如果你再次因為那個安吉諾 (Angino) 小姐而荒廢你的工作.

manlajo (Profil megtekintése) 2010. január 1. 3:14:29

La muro havas orelojn
隔牆有耳

S-ino Baniko devis veturi al banloko, por fari termofontan kuracadon. Baniko promesas viziti ŝin post du semajnoj. La revido estas kortuŝa. Baniko malpacience atendas la nokton, ĉar la trudita dekkvartaga ĉasteco tre pezas por li. Post la vespermanĝo ili iras en ŝian hotelĉambron. Baniko senvestiĝas en tri sekundoj, sovaĝe ĵetas la edzinon sur la liton kaj sin - sur la edzinon. La lito knaras, Baniko gruntas, lia Banikino eligas laŭtajn ĝuĝemojn. Subite aŭdiĝas frapoj sur la muron, kaj iu kolere krias el la apuda ĉambro:
- Ĉu do okazos ĉiuvespere la sama bordela bruego?

巴尼克太太必須遠行去溫泉區做溫泉療法. 巴尼克答應兩周後過去看她. 再相會的場景很感人. 巴尼克不耐地等著天黑, 因為突來的14天飢渴對他很沉重. 晚飯後, 他們來到旅館房間. 三秒內巴尼克脫好衣, 野蠻地把太太推倒在床, 並趨身壓上. 床吱吱叫, 巴尼克呼呼出聲, 巴太太更是大聲發出享受的呻吟. 突然聽到敲牆聲, 隔壁房間有人大叫:
- 每晚都要發出相同的像妓女院的吵聲嗎?

manlajo (Profil megtekintése) 2010. január 2. 0:10:26

Kiu ne atentas la «se», tiu sentas la «ve»
忽視 "如果", 導致 "糟糕"

Kruko partoprenas festenon ĉe avara malbelulino. En la sekva tago Baniko demandas lin:
- Kia estis la hieraŭa vespero?
- Nu, se la supo estus same varma, kiel la vino, la vino same maljuna, kiel la ansero, la ansero same bele graseta, kiel la femuroj de la juna servistino, kaj la servistino same amorema kiel la dommastrino, ĉio estus perfekta.

克魯克參加貪心醜女的宴會. 次日, 巴尼克問他:
- 昨晚過得如何?
- 嗯, 如果湯像酒那麼熱, 酒像鵝那麼老, 鵝像年輕女僕的大腿那麼美麗肥嫰, 而女僕像女主人那麼好色, 一切就太完美了.

Vissza a tetejére