Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

by manlajo, December 15, 2007

Messages: 1437

Language: 简体中文

manlajo (User's profile) January 3, 2010, 2:40:53 AM

Eĉ ŝtipo estos bela, se vi ĝin ornamos
只要裝飾, 木頭也變美

Baldaŭ okazos kostumbalo. Fortika bervalano venas al brokantisto.
- Mi estos Adamo, kaj mi bezonas nur figarban folion.
La vendisto alportas la folion, sed la estonta Adamo protestas:
- Ĉu vi mokas min? Kion mi povus kaŝi per tiu folieto?
- Bone, bone. Jen pli granda modelo.
- Vi ne estas serioza.
- Atendu, restas al mi giganta figarba folio, iam uzata por granda statuo.
- Ankaŭ ĝi ne konvenas.
- Do mi vidas la solan eblon, sinjoro. Vi metu vian «ilon» sur la brakon, kaj aperu en la kostumbalo, kiel benzinpumpilo.

就要舉行化妝舞會. 有個強壯的柏瓦市民來找舊貨商.
- 我要當亞當, 我只需要無花果樹葉.
店員拿來樹葉, 但要裝扮亞當的人抗議說:
- 你在取笑我吧? 那小樹葉能擋住我哪裡?
- 好, 好. 這是較大型的.
- 你不認真.
- 請注意, 我還有特大號的樹葉, 以前大雕像用過.
- 這個也不適用.
- 我看只有一個方法, 先生. 你把 "那傢伙" 放在手臂上, 舞會上它倒像是個加油槍.

manlajo (User's profile) January 4, 2010, 12:03:28 AM

Eĉ kiu plej bone pafas, tamen iam maltrafas
神射手也會失準

Viro prezentas sin al la estro de bordeleska noktoklubo:
- La naturo tiel dorlotis min, ke mi povas sinsekve kontentigi kvindek virinojn.
Tia potenco imponas la amuzejestron. Li proponas kvin mil stelojn al la fortikulo por ĉiu prezentado:
- Vi bezonos amori publike nur tridek tre belajn junulinojn, kiujn mi speciale elektos por vi.
- Konsentite.
Ĉe la unua prezentado la publiko retenas sian spiradon, admirante la nekredeblajn kapablojn de la masklo sur la scenejo. Bedaŭrinde, kiam venas la deknaŭa ino, la viro subite malfortiĝas. Li estas tute elĉerpita.
La kurteno falas. La publiko mokfajfas la fiaskon, kaj la klubestro skoldas la kompatindulon:
- Vi senhonte trompis min, vi estas nekapablulo, mi tuj maldungas vin.
La malfortikiĝinto balbutas:
- Mi ne komprenas, kiel tio okazis, sinjoro direktoro. Hodiaŭ posttagmeze ĉio ja iris glate dum la provludo.

男子向類似妓院的夜總會主任自我介紹:
- 老天很眷顧我, 我能連續滿足50個女人.
這種能力令歡場的主任印像很深. 他建議給這名壯漢每次表演五千元.
- 你將必須公開和30名我特別為你挑選的美麗年輕女子親熱.
- 同意.
首次現身時, 大眾摒息欣賞場上令人難以置信的男性雄風. 可惜, 當第19名女子來時, 男的突然虛弱. 他完全耗竭了.
幕落下. 大眾嘲弄叫囂, 俱樂部主任大罵那個可憐蟲:
- 你無耻地騙我, 你無能, 我要即刻解雇你.
那虛弱男子結巴著說:
- 我不解為何會這樣, 主任先生. 昨天下午預演時一切都很順利.

manlajo (User's profile) January 5, 2010, 12:05:16 AM

Ŝi silentas senmove
她沉默不動

Kruko tiel festis la interkonan vesperon de internacia kongreso, ke estas tute ebria. Nun li staras en policejo, post kiam patrolo arestis lin pro seksatenco en apuda parko.
- Ĉu ne hontas vi pro via fia nekrofilio?
- Ĉu nekrofilio?
- Jes, ni ja surprizis vin nokte, dum vi havis seksrilatojn kun mortinta virino.
- Mortinta? - balbutas Kruko. Estas neeble. Mi kredis, ke ŝi estas anglino.

克魯克熱烈參與國際大會的相識之夜, 而完全醉了. 現在他站在警局, 剛在附近公園因性侵犯而被巡察逮回.
- 你那下流的屍體嗜好不可耻嗎?
- 屍體嗜好?
- 對, 我們夜裡驚見你和女死者有性關係.
- 死者? – 克魯克結巴著說. - 不可能. 我相信她是英國人.

manlajo (User's profile) January 6, 2010, 12:12:06 AM

Edziĝo kontraŭvola
違願的婚姻

En atendejo de akuŝejo du viroj sidas kun ĉagrena mieno.
- Mi estas malbonŝanca, - diras li unua. - Mia edzino patriniĝas ĝuste dum nia ferio.
- Ha! - plendas la dua. - Kion mi diru pri mia edzino, kiu akuŝas dum la mielmonato?

接生室等候區坐著兩個面帶焦慮的男子.
- 我運氣不好, - 其中一個說. – 我太太正好在我們的假期要當媽媽.
- 哈! - 另一個則抱怨道. – 我要怎麼說我太太, 她在我們的蜜月裡生產.

manlajo (User's profile) January 7, 2010, 12:03:39 AM

Cirko restis du semajnojn en Bervalo, kaj nano estas akuzita pri seksatenco al juna surdmutulino. Ŝi komprenigis per gestoj, ke por tio li uzis sitelon. Lia advokato alportigas sitelon, petas la nanon grimpi sur ĝin kaj povas facile konvinki la juĝantaron, ke eĉ tiel la akuzito ne povas atingi sufiĉan altecon, por perforti la virinon. Malgraŭ la gestado de la surdmutulino, la juĝisto do absolvas lin.
Antaŭ la pordo de la tribunalo la nano dankas sian advokaton:
- Estas bone, ke ili ne povis pruvi mian kulpecon.
- Sed vi ja ne povis...
- Kompreneble, mi povis. Mi ĵetis la sitelon sur ŝian kapon kaj pendis de la anso.

馬戲團在柏瓦城停留兩星期, 矮人被控對聾啞女子性侵. 她以手勢表達說, 他使用提桶以達目的. 他的律師拿來提桶, 請矮人爬上它, 因而很容易地說服了裁判團, 即使如此被告仍未能達到足夠高度去侵犯女子. 儘管聾啞女子比手劃腳, 法官則赦免了他.
在法庭門前, 矮人感謝他的律師說:
- 很好, 他們無法證明我有罪.
- 但你確實無法…
- 當然, 我能. 我把桶子丟到她頭上, 然後垂掛在把手上.

manlajo (User's profile) January 8, 2010, 12:38:35 AM

A new approach
新門道

Estante en Novjorko, Kruko iam preterpasas domon, sur kiu li legas surskribon: «Instituto por malgrasigo - Rezulto garantiata».
Li eniras kaj informiĝas.
- Ni havas tri apartajn procedojn, - diras la sekretariino. La unua kostas 10 dolarojn, la dua 20, kaj la tria - 50 dolarojn.
- Komence mi provu la 10-dolaran metodon.
- Bone, eniru tiun ĉi ĉambron, senvestiĝu kaj atendu.
Kruko obeas, kaj baldaŭ aperas belega blondulino tute nuda, kiu diras al li:
- Se vi kaptos min, vi posedos min.
Li tuj kuras post ŝin, sed ŝi estas facilmova, kaj lin ĝenas lia ventro. Ŝi kuregas, saltas super seĝoj kaj tabloj, kaj ĉiufoje, kiam Kruko pensas, ke li kaptas ŝin, ŝi eskapas. Post horo la blondulino malaperas, kaj Kruko konstatas sur pesilo, ke li perdis du funtojn.
En la sekva tago li revenas kaj petas la 20-dolaran metodon. En la ĉambron eniras mirinde bela nuda virino kun longaj nigraj haroj, kun nekredeble bela brusto, kun ..., kaj ŝi diras:
- Se vi kaptos min, vi posedos min.
Denove Kruko kuras, galopas, saltas, sed vane, vane. Li sukcesas nun perdi kvar funtojn.
En la tria tago entuziasmita Kruko decidas, ke nepre kaptos la 50-dolaran belulinon. Li senvestiĝas en la ĉambro kaj atendas kun batanta koro. La pordo malfermiĝas kaj eniras granda atleta negro, kiu diras al li:
- Se mi kaptos vin, mi posedos vin.

在紐約時, 克魯克有一次經過一個房子, 上面寫著: “減肥班 – 保證有效”.
他進去看看.
- 我們有三個不同過程, - 女秘書說. 第一個收費 10 美元, 第二個 20, 第三個 50 美元.
- 我先開始試試 10 元的方法.
- 好, 請進到這房間裡, 脫掉衣服等著.
克魯克照做, 不久出現了一個全裸的金髮大美女, 對他說:
- 如果你捉得到我, 你可以擁有我.
他立即追著她跑, 但她很輕快, 而他卻為大腹便便所苦. 她快跑, 跳上桌椅, 每次當克魯克認為就要捉到她時, 她又跑掉了. 一小時後, 金髮女郎不見了, 克魯克在磅秤上也發現, 他掉了 2 磅.
次日, 他又來, 請求20 元方法. 房間裡進來了一名黑色長髮的美麗裸女, 難以相信的美胸, 又有…, 她說:
- 如果你捉得到我, 你可以擁有我.
克魯克再次奔跑, 跳躍, 但都抓不到, 抓不到. 這次他成功地甩掉了 4 磅.
第三天, 克魯克熱情地決定了, 一定要抓到那值 50 美元的美女. 他在房裡脫了衣, 心砰砰然等候著. 門開了, 走進來一名碩大的黑人, 對他說:
- 如果我抓得到你, 我就擁有你.

manlajo (User's profile) January 9, 2010, 12:42:33 AM

Se junulo ne lernis, maljunulo ne scias
年少不學, 年長無知

Vartistino kondukas infanojn al la zoologia ĝardeno.
- Ĉu vi vidas? Tio estas cikonio, la birdo, kiu alportas bebojn en la familiojn.
La knabeto turnas sin al sia fratino:
- Ĉu ni diru al ŝi la veron, aŭ ni lasu ŝin morti stulta?

保母帶著小孩們到動物園.
- 有看到鸛鳥嗎, 就是送嬰兒到家裡的那種鳥?
男孩轉身對姐姐說:
- 我們要告訴她實情, 或讓她當傻瓜一路到底?

manlajo (User's profile) January 10, 2010, 1:11:19 AM

Jen kiaj ni estas!
我們就是這樣!

Monaĥino petveturas. Ŝi nun sidas de duonhoro en kamiono, kiam la ŝoforo proponas:
- Ni haltu, fratina moŝto. Venis tempo por manĝeto kaj ripozeto.
Ili eliras el la aŭto, kaj la monaĥino akceptas panon, kolbason kaj ruĝan vinon de la kamionisto. Poste la viro sterniĝas en ombro, sur freŝa musko.
- Fratina moŝto, ĉu vi ne ŝatus iom siesti apud mi?
- Volonte.
Kiam la ŝoforo vekiĝas, li ekvidas la surojn de la religiulino kaj reflekse ekkaresas ilin. Ŝi eksaltas.
- Sinjoro, kion vi faras?
- Mi kutime amoras post la siesto.
- Sed, kompatindulo, ĉu vi forgesis mian voton pri ĉasteco?
Ili diskutas pri votoj, pri ĉasteco, abatinoj, volupto, pentoĉemizoj kaj fine venas al jezuita kompromiso:
- Sinjoro, se vi nepre volas preni min, nur malantaŭe.
Ŝi surgenuiĝas, levas la kuton, prezentas sian ... kompromison, kaj la voto estas savita.
Poste ili babilas, ripozante:
- Ĉu la ŝarĝaŭto apartenas al vi?
- Fratina moŝto, mi konfesu, ke mi hodiaŭ matene eskapis el la bervala malliberejo kaj ŝtelis tiun ka-mionon.
Tiam ridklukas la monaĥino:
- Ankaŭ mi konfesu, ke mi estas nur kelnero ĉe la bervala stacibufedo.

修女搭順風車. 她現在坐了半小時的貨車, 司機提議說:
- 我們停一下, 修女閣下. 吃點東西和休息的時刻到了.
他們下了車, 修女吃了司機給的麵包, 香腸, 和紅酒. 接著, 男人在樹蔭下新長的青苔上躺了下來.
- 修女閣下, 妳不想在我旁邊也小睡一下?
- 很樂意.
當司機醒來時, 他瞧見教士的胸峰, 本能地去撫摸它們. 她跳了起來.
- 先生, 你在幹嘛?
- 我習慣午睡後做愛.
- 但是, 可憐人, 你忘了我的貞潔誓言?
他們討論著發誓, 貞潔, 女道長, 淫逸, 懲衫等事, 最後談到耶穌教會的折衷:
- 先生, 如果你一定需要我, 只能從後面.
她跪下, 掀起僧衣, 現出她的… 折衷, 因而保住了誓言.
後來, 她們邊休息邊聊天:
- 那輛貨車是你的嗎?
- 修女閣下, 我必須承認, 我今晨從柏瓦城監獄逃出, 偷了那輛貨車.
此時, 女道士笑呵呵道:
- 我也要承認, 我也只是柏瓦城車站小吃店的男服務員.

manlajo (User's profile) January 11, 2010, 12:06:31 AM

Unufingraj melodioj
單指旋律

Juna japano revenis el Bervalo, kie li restis du monatojn, por lerni la lingvon. Lia patro ekzamenas lin pri liaj konoj:
- Ĉu vi povas diri al mi, kiel oni nomas la kvin fingrojn?
- Jes. Unue la polekso, due la montra fingro, trie la ŝerco...
- Ĉu la ŝerco? Vi eraras.
- Ne, paĉjo. Mi bone memoras, ke iam en kinejo mia najbarino diris al mi: «Ne pelu la ŝercon tro malproksimen!»

年輕日本人從柏瓦城回來, 他在那裡住了兩個月學習語言. 他爸爸考他學了多少.
- 你能告訴我, 五個手指的名稱嗎?
- 我會. 一拇指, 二食指, 三笑...
- 笑話? 你錯了.
- 沒錯, 爸. 我記得很清楚, 有一次在電影院裡, 我鄰座的女子告訴我: "別把那笑話逼太進去!"

manlajo (User's profile) January 12, 2010, 12:13:16 AM

Li atendas, ke la okazo venu al lia nazo
他等著鼻子遇上機會

Antaŭ ol sidiĝi sur la elektran seĝon, la kondamnito rajtas elekti lastan favoraĵon. La direktoro de la usona malliberejo estas embarasita, ĉar la kondamnito deziras kisi la ŝtatestron.
Subite la direktoro rememoras, ke li konas publikulinon, kiu tatuigis sur sia ventro portreton de la usona prezidanto. Oni venigas la ĉiesulinon en la ĉelon, kaj ŝi nudigas la ventron. La kondamnito kisas, karesas, dorlotas kaj rekisas centfoje la prezidanton. Tiu agrabla traktado emocias la virinon. Ŝi premas lian kapon al sia ventro, iom leviĝas kaj murmuras al li:
- Ha, vi plaĉas al mi. Donu do kison ankaŭ al Fidel Castro.

坐電椅前, 犯人有權選擇最後一個好處. 美國監獄長深感為難, 因為犯人想親總統.
突然監獄長記起, 他認識一個妓女, 腹上有美國總統的刺青肖像. 妓女被請來囚房, 她露出腹部. 犯人親了又親, 摸了又摸, 嬌寵地千百次親著總統. 那親切的對待感動了女人. 她把他的頭靠向腹部, 稍微抬高一些, 然後對他喃喃道:
- 呵, 我喜歡你. 請你也親親卡斯楚.

Back to the top