Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

manlajo :lta, 15. joulukuuta 2007

Viestejä: 1437

Kieli: 简体中文

manlajo (Näytä profiilli) 21. maaliskuuta 2010 0.27.25

Jen fluis riveret' antaŭ mi
面前有小河

Kruko kaj Baniko sidas jam de longe en drinkejo. Proksimiĝas nekonata ŝercemulo.
- Mi vetas kun vi ducent stelojn, ke mi povas mordi mian dekstran okulon.
- Neeble, - diras Baniko.
Li vetas. La nekonato demetas sian vitran okulon kaj mordas ĝin.
- Nun mi vetas ducent stelojn, ke mi povas mordi la alian okulon.
- Neeble, - diras Kruko.
Li vetas. La nekonato demetas sian protezan dentaron kaj per ĝi mordas la maldekstran okulon.
- Ek al nova veto. Mi povas pisi sur vin ne malsekigante vin.
- Mi estas scivola, - diras Kruko. - Mi kontrolos, ĉu tiu sinjoro vere ne malsekigas vin.
La nekonato komencas malplenigi sian vezikon, kaj flava likvaĵo ŝprucas sur la krurumojn kaj la ŝuojn de Baniko.
Subite Baniko kriegas:
- Haltu! haltu! Fia porko, mi estas jam tute malseka.
Kruko riproĉas la nekonaton:
- Kial vi faris tion?
La nekonato kviete respondas, rebutonante sian pantalonon:
- Mi kompatis. Mi ne volis, ke vi perdu ĉiujn vetojn.

克魯克和巴尼克在酒館裡已坐很久了. 走過來一名陌生的愛開玩笑的人.
- 我和你打賭 200 元, 我可以咬住我的右眼.
- 不可能, - 巴尼克說.
他賭了. 陌生人拿下他的玻璃眼珠, 咬著它.
- 現在我賭 200 元, 我可以咬另一隻眼睛.
- 不可能, - 克魯克說.
他也賭了. 陌生人拿下假牙, 用它咬住左眼.
- 再賭新的. 我可以向你尿尿, 而不弄濕你.
- 我好奇, - 克魯克說. – 我將檢查那位先生是否真地沒弄濕你.
陌生人開始放空他的膀胱, 黃色液體灑在巴尼克的腿上和鞋上.
突然, 巴尼克大叫:
- 停! 停! 臭豬, 我全都濕了.
克魯克罵陌生人:
- 怎麼可以這樣做?
陌生人一邊扣上褲子, 一邊沉靜地回答:
- 我同情你, 因為我不想讓你每次都賭輸.

manlajo (Näytä profiilli) 21. maaliskuuta 2010 23.58.06

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
向前, 勇敢, 不要偏離

Kruko estas ebria. Ĉiufoje, kiam li estas ebria, li estas amorema. Ĉar s-ino Kruko jam dormas, li vekas ŝin, por plenumi la geedzan devon. Ŝi malvolonte helpas lin:
- Ne, ne tiel. Iom pli supren. Ha! vi dolorigas min. Atentu do. Iom pli malsupren. Aŭ! vi ŝiris haron. Ne, tio estas mia femuro. Iom dekstren.
Fine Kruko blekas malpacience:
- Mil diabloj! Tuj mi faros truon tie, kie mi troviĝas.

克魯克醉了. 每次醉他就色迷迷. 因為克魯克夫人已經睡了, 他叫醒她, 要行夫妻之禮. 她不情願地配合他:
- 不是這樣. 上去一點. 呵! 你把我弄痛了. 要小心. 下去一點. 噢! 你扯到毛了. 不對, 那是我的腿. 右邊一點.
終於克魯克失去耐性, 大叫:
- 見鬼! 我就在那裡戳個洞.

manlajo (Näytä profiilli) 23. maaliskuuta 2010 0.55.10

Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron
她向他說整個經歷

S-ino Kruko plendas al kuracisto, ke ŝia edzo jam ne estas tiom arda, kia li estis antaŭ kelkaj jaroj.
- Metu tiujn tablojdojn en lian manĝaĵon, kaj baldaŭ vi rimarkos ĉe via edzo novan impetemon.
Post du semajnoj la kuracisto renkontas s-inon Kruko surstrate.
- Nu, sinjorino, ĉu la medikamento helpis?
- Ha! sinjoro doktoro, ĉar mia edzo havas malbonan kutimon legi gazeton ĉetable, mi metis al li, nerimarkite, kvar tablojdojn en la supon. Poste li formetis la gazeton kaj rigardis min per frandemaj okuloj. Poste li diris al mi: «Ne restu do kontraŭ mi. Venu sidiĝi apud mi». Kaj poste, ha! sinjoro doktoro, li renversis min sur la tablon kaj li min... Ho! sinjoro doktoro, mi ruĝiĝas rememorante pri tio.
- Tamen vi ja deziris tion, sinjorino.
- Jes ja, sen ne en restoracio.

克魯克夫人向醫師抱怨說, 她老公不再像幾年前那麼熱情.
- 把這幾粒放在他的食物中, 很快妳就會看到妳老公的新衝勁.
兩星期後, 醫師在街上和克魯克太太交談.
- 嗯, 太太, 那藥有效嗎?
- 呵, 醫師先生, 因為我老公有在餐桌上讀報的壞習慣, 我偷偷在他的湯裡放 4 粒藥. 後來他放下報紙, 用誘人的眼光看著我. 然後他說: “不要坐在我對面. 坐到我旁邊來." 後來, 哈! 醫師先生, 他把我壓倒在桌上, 然後對我... 呵! 醫師先生, 回想起來我就會臉紅.
- 那不是你想要的嗎, 太太?
- 是呀, 對, 但是不能在餐廳裡.

manlajo (Näytä profiilli) 23. maaliskuuta 2010 23.11.59

Servokapabla
服務力

Rekrutoj staras nudaj antaŭ la ekzamenantaro. Militista kuracisto demandas junan bervalanon:
- Kion signifas tiu ENTO tatuita sur via vira organo?
- Mi estas fervora esperantisto, sinjoro kapitano, kaj en certaj gloraj momentoj miaj amikinoj povas tie legi la vorton ESPERANTO.
Post horo la kuracisto denove vidas fortikan bervalanon kun generilo ornamita per ENTO.
- Ha, ha, ankaŭ ĉe vi oni povas iafoje legi ESPERANTO, ĉu ne?
- Ne, sinjoro kapitano, - fiere diras la rekruto. - Ĉe mi estas legebla EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO!

幾名新兵裸體站在體檢官面前. 醫官問年輕的柏瓦青年:
- 你男性器官上的 ENTO 刺青有什麼意思?
- 我是熱心的世界語者, 隊長先生, 在榮耀的時刻裡, 我的女友可以讀到 ESPERANTO 這個字.
一小時後, 醫官看到另一名強壯的柏瓦青年, 器官上飾有 ENTO.
- 呵, 呵, 你也是為了讓人讀出 ESPERANTO 這個字, 是嗎?
- 不是, 隊長先生, - 新兵驕傲地說. – 我這個可以讀出 EN LA MONDON VENIS NOVA SENTO!

manlajo (Näytä profiilli) 24. maaliskuuta 2010 23.23.47

Elingita glavo
劍出鞘

Knabo rigardas aŭtomobiliston, kiu ŝvitante ŝanĝas radon de sia veturilo. Li tedas lin per siaj stultaj rimarkoj:
- Mia paĉjo havas du aŭtojn, kaj ĉe ĉiu li havas du vicradojn. Ha! inteligenta estas mia paĉjo. Por esti sekura, mia paĉjo havas ankaŭ du krikojn. Kaj mia paĉjo havas du...
La tedata aŭtomobilisto, kiu ĵus finis sian riparon kaj urinas en angulo, turnas sin al la knabo kaj kolere krias:
- Ĉu ankaŭ da tio via paĉjo havas du?
- Jes, - aplombe respondas la knabo. - Unu malgrandan, kiel la via, por pisi, kaj unu grandegan, kiam li postkuras la servistinon.

男孩看著汽車手冒汗換車輪胎. 他說了一堆傻話煩他:
- 我爸有兩輛車子, 各有兩個備胎. 呵! 我爸真聰明. 為了安全, 我爸也有兩個起重機. 而且我爸有兩個...
這被惹的汽車手剛修好車, 在角落裡撒尿, 轉身向男孩叫道:
- 你爸也有兩個這東西嗎?
- 對, - 男孩鎮定地回答. – 一個和你的一樣小, 用來尿尿, 另一個特別大, 當他追妓女時.

manlajo (Näytä profiilli) 25. maaliskuuta 2010 23.50.00

Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita
趁機抓住頭, 因為尾滑

Kruko: Ĉu vi vidas la belan sinjorinon, tie?
Baniko: Jes.
Kruko: Estus eble al mi fiki ŝin.
Baniko: De kiam vi konas ŝin?
Kruko: Mi tute ne konas ŝin, sed ĝuste nun mi havas erektiĝon.

克魯克: 你看到那裡那個美麗的女士嗎?
巴尼克: 是.
克魯克: 我有可能和她作愛.
巴尼克: 你從何時開始認識她?
克魯克: 我完全不認識她, 但現在我已舉起了.

manlajo (Näytä profiilli) 27. maaliskuuta 2010 1.07.24

En kolegio instruisto okaze aŭdas lernanton konfidi al kamarado:
- Mi kuŝis kun Didi.
La instruisto parolas pri tio kun kolego. Tiu konfesas, ke li mem plurfoje surprizis lernantojn, kiam ili fanfaronis, ke kuŝis kun Didi.
La kolegiestro, informite, decidas agi kontraŭ la fiulino, kiu delogas la kompatindajn lernantojn. Sed unue li volas koni la amplekson de la malmoralaĵo. Li kunvenigas ĉiujn klasojn kaj malkaŝe petas:
- Paŝu antaŭen ĉiuj, kiuj havis rilatojn kun Didi.
Ĉiuj kolegianoj elpaŝas. La instruistoj estas teruritaj. Nur unu juna, anĝelmiena lernanto restis sur sia loko. La direktoro prenas lin en siajn brakojn kaj ekploras:
- Kompatinda infano, la sola, kiu ne perversiĝis inter tia grego da porkoj! Kiel vi nomiĝas, etulo?
- Didi, sinjoro direktoro.

學校裡, 某老師偶然聽到學生向同學告白:
- 我和迪迪親了嘴.
老師把此事和同事提起. 那同事承認, 自己也多次驚訝於學生們誇口說和迪迪親了嘴.
校長得知後, 決定處分那個引誘男生的無恥女生. 但首先他要知道這缺德事件有多大. 他集合了所有的班級, 公開請求:
- 所有曾和迪迪有過關係的人向前走一步.
全部男生都走了出來. 教師們嚇了一跳. 只有一名年輕, 有著天使般面容的男生停留原位不動. 校長把他抱入懷裡, 叫說:
- 令人感動的孩子, 你是豬群裡唯一不變壞的. 你叫什麼名字?
- 校長先生, 我叫迪迪.

manlajo (Näytä profiilli) 28. maaliskuuta 2010 1.12.42

Interpopola konduto
人際行為

El Babakotomagelo, unu el la plej malgrandaj insuloj de la arkipelago Matoko, al internacia kongreso en Bervalo venis bela junulino. Ŝi konatiĝis kun Kruko, kiu ĉiujare profitas la kongreson, por praktike studi la amorajn morojn de foraj popoloj.
Tiufoje li miras pri la kompleta nescio de la juna insulanino. Ŝi konas nur unu geiĝan manieron, la t.n. naturan pozicion.
- Ĉu en Babakotokotopo oni ne faras 69?
Ŝi malfermas la okulojn. Per sorĉa voĉo li deklamas la versojn de Peter Peneter:
«Numero dolĉa: 69. Genuas
Mi super vi, la kapo ĉe l' ingven'...»
Tiel li vekas ŝian scivolon, ŝian deziron, ŝian voluptemon, kaj post momento ili ekĝuas sur fremda lito la numeron dolĉan.
Subite la Babakotomagelanino abrupte saltas, aŭdante Krukon murmuri:
- En tiu loko jam kunvenis miloj da samideanoj.
- Kion vi diris?
Kruko ridetas, klarigante al sia ekzotika amikino:
- Mi ĵus legis pecon de Heroldo de Bervalo forgesitan en via karna valo.*

*Unua rimarko: Temas pri la inaŭgura parolado de la Konstanta Kongresa Sekretario, kiu esprimis la deziron, ke liaj gravaj vortoj flugu de loko al loko.

Dua rimarko: Kruko certe legis la verkojn de Raymond Schwartz.

從馬多哥群島中最小的巴巴克多馬格羅小島來了一個美麗女子參加柏瓦城的世界語國際大會. 她遇見了克魯克; 克魯克每年都得益於大會, 實際學到不同民族的作愛習慣.
這次, 他驚奇這名年輕島女竟是全然純真. 她只知道一種交配方式, 即所謂的自然姿勢.
- 難道巴巴克多馬格羅的人不用 69 式?
她睜開眼睛. 以迷樣的聲音, 他唸了彼得培內德的詩句:
“甜美編號: 69, 跪著
我在你上, 頭在腹股溝…”
這樣, 他引起了她的好奇, 她的渴望, 她的色慾, 不到片刻, 他們即在異地的床上同享這甜美的編號.
突然間, 這名巴巴克多馬格羅小姐忽地跳了起來, 聽到克魯克喃喃道:
- 那裡有幾千名同道者在開會.
- 你說什麼?
克魯克微笑著, 向他的異國朋友解釋道:
- 我剛唸了遺留在妳的屁股上的柏瓦城傳信報的片段.*

*註1: 指常務理事會的開幕演說, 表達了期望他們的重要談話都能遍傳各地.
註2: 克魯克必然讀過雷蒙史瓦茲的著作.

manlajo (Näytä profiilli) 28. maaliskuuta 2010 23.46.52

Dumviva membro
終生會員

Nekonato eniras apotekon. Li ne scias, kiel klarigi sian viran aferon, ĉar enestas nur apotekistino. Li flustras:
- Fraŭlino, mi havas konstantan erektiĝon. Kion vi povas doni al mi?
- Tio estas stranga kazo. Atendu momenton.
Ŝi malaperas kaj post kelkaj minutoj revenas el la postbutiko, dirante.
- Mia fratino kaj mi proponas al vi loĝon, manĝon kaj tri mil stelojn pomonate.

陌生人進入藥局. 他不知如何說明他的男性病, 因為店裡只有女店員. 他輕聲道:
- 小姐, 我舉個不停. 妳能幫我忙嗎?
- 那是個怪案例. 等一下.
她消失並經過片刻後, 從店面裡出來, 說:
- 我姐姐和我提供你住處, 三餐, 及每個月 3,000 元.

manlajo (Näytä profiilli) 29. maaliskuuta 2010 16.42.28

Vort' en ĝusta momento faras pli ol arĝento
合時的話勝過金銀

En la urbodomo juna oficisto ekvidas koleginon apogita sur la breton de fenestro. Rigardante eksteren, ŝi prezentas al li belegan enjupitaĵon. Li mallaŭte proksimiĝas kaj ŝerce klakas per mano sur ŝian rondan postaĵon.
Ŝi abrupte turnas sin al li. Katastrofo! Fatala eraro! Ŝi estas la edzino de la urbestro.
La oficisto scias, ke li estas tuj eksigota kaj eble kondamnota. Li balbutas:
- Sinjorino, se via koro estas same malmola, kiom via postaĵo, mi estas perdita.
Flatite, ŝi ridetas kaj pardonas.

市政廳中, 年輕公務員看見女同事倚著窗架. 向外看著, 她呈現給他美麗的裙內風光. 他悄悄走近, 開玩笑地用手輕拍她的屁股.
她突然轉身向他. 災難! 致命的錯誤! 她是市長夫人.
公務員知道, 他將被辭職, 也可能受懲罰. 他結巴著說:
- 夫人, 如果妳的心有像屁股那麼硬的話, 我就完蛋了.
受到了奉承, 她微笑而原諒了他.

Takaisin ylös