Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

door manlajo, 15 december 2007

Berichten: 1437

Taal: 简体中文

manlajo (Profiel tonen) 10 april 2010 23:57:26

La stranga butiko
怪店

En la juda kvartalo de Bervalo Kruko vidas en montrofenestro vekhorloĝojn. Unu el ili multe plaĉas al li. Li eniras la butikon:
- Mi deziras tiun vekhorloĝon.
- Mi ne vendas horloĝojn. Mi estas la oficiala cirkumcidisto de la juda komunumo.
- Kial do tiuj horloĝoj?
- Kion do vi volas, ke mi prezentu en mia montrofenestro?

柏瓦城的猶太區裡, 克魯克看到展示窗內的鬧鐘. 其中有一只很討他喜歡. 他進店裡:
- 我想買那個鬧鐘.
- 我不賣鐘. 我是猶太社區的割禮官.
- 為什麼擺那些鐘?
- 不然你要我在展示窗擺什麼?

manlajo (Profiel tonen) 11 april 2010 23:10:37

S-ino Kruko kaj s-ino Baniko interŝanĝas impresojn pri sia geedza vivo.
S-ino Kruko: Mia edzo kaj mi dormas en apartaj ĉambroj. Ni lasas tamen la pordon malfermita inter la ĉambroj.
S-ino Baniko: Kaj kiel okazas koncerne la geedzan devon?
S-ino Kruko: Kiam mia edzo deziras min, li mallaŭte fajfas. Kaj mi tuj iras en lian liton.
S-ino Baniko: Sed kiel vi povas konigi vian edzon pri via propra amoremo?
S-ino Kruko: Estas facile. Mi tiam demandas lin: «Karulo, ĉu vi ne ĵus fajfis?»

克魯克夫人和巴尼克夫人交換彼此對婚姻生活的想法.
克魯克夫人: 我老公和我分房睡. 然而我們保持開放兩房之間的門.
巴尼克夫人: 但要行夫妻之禮時, 怎麼辦?
克魯克夫人: 當我老公需要我時, 他小聲吹口哨. 我就去上他的床.
巴尼克夫人: 但妳怎樣通知妳老公妳自己的需要?
克魯克夫人: 很簡單. 此時我問他: “親愛的, 你剛才有吹口哨嗎?”

manlajo (Profiel tonen) 13 april 2010 00:34:01

Nuksoj venis, kiam dentoj elfalis
掉了牙, 核果來

Juna viro erare eniras hotelan ĉambron, kie maljunulino ĵus senvestiĝis.
- Ho, pardonu, sinjorino. Mi eraris.
- Jes, amiko. Vi venas kvardek jarojn tro malfrue.

年輕男子誤闖旅館房間, 正好老婦人在脫衣.
- 呵, 對不起, 夫人. 我走錯了.
- 沒錯, 朋友. 你晚來了 40 年.

manlajo (Profiel tonen) 13 april 2010 22:57:59

La naiveco de pastro Brown
布朗神父的天真

Juna pastro sidas unuafoje en konfesejo. Bela pekulino ĵus deklaris:
- Patro, mi faris 69 kun mia edzo.
La sensperta pastro, neniam leginte la 39an soneton de P. Peneter, tute ne scias, kio estas tiu peko. Per lertaj demandoj li tamen igas la konfesantinon doni al li kelkajn detalojn pri la mistera numero. Poste li balancas la kapon, nenion dirante. Tiu silento timigas la belan pentemulinon.
- Patro, ĉu estas tre grava peko?
- Jes, - flustras li. - tio estas grava peko.
Kaj li ekkrias, levante la manojn kaj la okulojn al la ĉielo:
- Sed kia mirinda kombinaĵo!

年輕神父首次坐在告解室裡. 美麗的犯錯女子自白:
- 神父, 我和老公辦了69.
沒經驗的神父從未讀過 P. Peneter 的第 39 號十四行詩, 完全搞不懂那是什麼錯. 以精明的問句, 他總算讓告解者提供他有關那神密號碼的一些細節. 後來, 他搖搖頭, 什麼也沒說. 這沉默嚇了那美麗的怕犯錯者.
- 神父, 那是很重大的錯嗎?
- 是的, - 他悄聲道. – 那是重大的錯.
然後, 他出聲叫, 舉目伸手向天:
- 但那是多麼完美的組合呀!

manlajo (Profiel tonen) 14 april 2010 23:40:17

Vojaĝo interne de mia ĉambro
在我房裡旅行

Revenante vespere de vojaĝo, Baniko vidas fremdajn virajn vestaĵojn en sia dormoĉambro. Lia edzino ŝajnas tre embarasita en la lito. Suspektante, ke io estas ne en ordo, Baniko priserĉas la loĝejon kaj efektive trovas nudan viron en la formetejo. Li kolere eltiras lin el la kaŝejo kaj krias:
- Mi konas vin, mi jam vidis vin. Kiam? Kie?
- Pasintmonate en la ŝranko.

夜裡旅行回來, 巴尼克看見陌生男子衣服在他臥室裡. 他太太在床上顯得尷尬. 懷疑事有蹊蹺, 巴尼克搜查房子, 並真地找到個裸男藏在棄物箱裡. 他生氣地把他從藏處拉出, 叫道:
- 我認得你, 我見過你. 什麼時候, 在哪裡?
- 上個月在衣櫥裡.

manlajo (Profiel tonen) 15 april 2010 23:55:19

Kruko proponas maldecajn agojn al junulino. Ŝi rifuzas:
- Neniam antaŭ la edziniĝo.
- Do mi atendu ĝis post via edziniĝo.

克魯克向年輕女子提議搞瞹眛. 她拒絕:
- 婚前不行.
- 那麼, 我等到你結緍後.

manlajo (Profiel tonen) 18 april 2010 01:28:09

Maljunulo deklaras al Kruko:
- Mi neniam fumis, mi neniam drinkis, mi neniam amoris, kaj tial mi povos baldaŭ festi mian centan naskiĝtagon.
- Kiamaniere?

老人向克魯克說:
- 我不抽菸, 不喝酒, 不近女色, 而我將要慶祝百歲生日.
- 如何慶祝?

manlajo (Profiel tonen) 18 april 2010 22:13:39

Vivo de plantoj
植物的生命

Vespere junaj gefratoj diskutas en sia ĉambro pri la deveno de la infanoj.
- Oni trovas ilin en rozoj, - diras la plej juna.
- Ne, en brasikoj. Kion vi penas pri tio, Joĉjo?
La dekjara Joĉjo kompateme ridetas pri tia nescio kaj moke respondas:
- Jen en rozoj, jen en brasikoj.
Post unu horo oni aŭdas el la apuda dormoĉambro de la gepatroj ritman litoknaradon.
- Kion do ili faras? - demandas la plej juna.
Joĉjo rikanas:
- Ĝardenlaborojn!

夜裡, 少年兄弟在房裡討論孩子從哪來.
- 是從玫瑰裡找到的, - 最小的弟弟說.
- 不對, 是在包心菜裡. 約翰, 你怎麼想?
10 歲的約翰對他們的天真會心地笑笑, 嘲弄地回答:
- 有的在玫瑰裡, 有的在包心菜裡.
一小時候, 他們聽到爸媽房裡的韻律吱吱聲.
- 他們在幹嘛? – 最小的弟弟問.
約翰冷笑:
- 在種菜.

manlajo (Profiel tonen) 19 april 2010 23:13:38

Kiu devas, tiu elekti ne povas
該做的人, 未能選擇

Modelan farmobienon vizitas ges-oj Kruko. En angulo de stalo atendas fortika virbovo. La gvidisto klarigas:
- Tie estas la geiĝejo.
S-ino Kruko montras egan intereson.
- Kiom da sekskuniĝoj plenumas tiu bovo?
- Proksimume dek aŭ dek du ĉiutage.
S-ino Kruko turnas sin al la edzo kun riproĉa mieno:
- Ĉu vi aŭdis? Dek aŭ dek du!
- Eble, sed li ŝanĝas ĉiufoje la inon.

克魯克夫婦去參觀模範農場. 在牛欄角落裡, 站著一隻強壯的公牛. 導遊說明:
- 那裡是交配場.
克魯克夫人顯得興致勃勃.
- 那隻公牛要完成幾次交配?
- 大約每天 10 或 12 次.
克魯克夫人轉身向老公, 一付責備的臉色:
- 你聽到了嗎? 10 或 12 次!
- 也許吧, 但他每次都換對象.

manlajo (Profiel tonen) 21 april 2010 00:03:32

La Fundamento
基本

S-ino Baniko revenas hejmen kun multekosta koliero.
- Rigardu, karulo, kion mi gajnis per tombola bileto.
Post kelkaj tagoj Baniko miras, vidante sian edzinon vestita per vizonpelta mantelo.
- Jes, karulo, mi gajnis tiun mantelon per tombola bileto. Sed mi estas nun tre laca. Ĉu vi povus prepari al mi banon?
- Volonte.
S-ino Baniko malvestas sin kaj iras en la banĉambron.
- Karulo, kial vi verŝis tiom malmulte da akvo en la bankuvon?
- Karulino, mi ne volas, ke vi difektu vian tombolan bileton, malsekigante ĝin.

巴尼克夫人回家帶著高價的項鍊.
- 你看, 親愛的, 我摸彩得到什麼.
幾日後, 巴尼克奇怪, 看到他太太穿著連皮帶的外套.
- 是的, 親愛的, 我摸彩得到那件外套. 但我現在很累. 你能替我放洗澡水嗎?
- 沒問題.
巴尼克夫人寬衣解帶, 進入浴室.
- 親愛的, 為什麼你倒那麼少的水在浴缸裡?
- 親愛的, 我不想讓你弄濕彩券而損毁了它.

Terug naar boven