Ku rupapuro rw'ibirimwo

Yugawe
Max. 500 messages.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

ca, kivuye

Ubutumwa 1437

ururimi: 简体中文

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 22 Ndamukiza 2010 00:32:27

Universala skribo
通用寫法

En arkeologia instituto profesoro diktas malnovegiptan tekston. La studentoj, kiuj jam de pluraj jaroj lernis la hieroglifojn, nun diligente desegnas hometojn, birdetojn kaj aliajn ĉiuspecajn signoj.
Kiam la profesoro diktas «La reĝino donis al la faraono grandan plezuron», studento klinas sin al najbaro kaj demandas:
- Kiel vi skribis «grandan plezuron»?
- Per malgranda piĉo.

考古學院教授在考古埃及文的聽寫. 學生們都已學習象形文字多年, 正認真畫著小人, 小鳥, 以及各形各色的小記號.
當教授唸著 “王后給法老很大的樂趣”, 有個學生趨身向旁座問:
- 你怎麼寫 “大樂趣”?
- 畫個小陰戶.

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 22 Ndamukiza 2010 22:12:01

- Panjo, ĉu estas vere, ke la anĝeloj havas flugiloj?
- Jes.
- Ili do povas flugi?
- Certe.
- Ĉu ankaŭ nia servistino povas flugi?
- Kial tiu demando?
- Hieraŭ paĉjo nomis ŝin «anĝelo mia» kiam kisis.
- Ŝi forflugos morgaŭ matene.

- 媽, 天使真的有翅膀嗎?
- 沒錯.
- 那麼, 她們能飛囉?
- 當然.
- 我們家的女僕也能飛嗎?
- 為什麼有這個問題?
- 昨天爸一邊親她, 一邊叫她 “天使”.
- 她明天一早就會飛走.

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 24 Ndamukiza 2010 01:55:53

Stranga heredaĵo
怪遺傳

Dezirante resti juna laŭ la fama metodo de profesoro Voronof, okdekjarulo greftis al si ĉimpanzajn testikojn. Nun li estas feliĉega, ĉar lia edzino gravediĝis.
En kliniko li malpacience atendas la rezultojn de la akuŝo. Kiam la pordo de la atendejo malfermiĝas, li impetas al la flegistino:
- Nu, fraŭlino, ĉu knabo aŭ knabino?
- Ni ankoraŭ ne povas ekscii tion, ĉar ĝi tuj saltis kaj grimpis sur ŝrankon.

想要保住青春的八十歲老人, 依沃羅諾夫教授的有名方法為自己接上兩粒黑猩猩的睪丸. 現在他快樂極了, 因為他老婆懷孕了. 在診所裡, 他沒耐性地等著分娩的結果. 當等候室的門打開時, 他衝向護士:
- 嗯, 小姐, 是男的或是女的?
- 我們還沒弄清楚, 因為它跳了起來, 並爬到櫥櫃上去了.

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 24 Ndamukiza 2010 23:44:29

Kion vi pripensas, tio al vi venas
你如何看那件事

Du amikinoj babilas:
- Malgraŭ multaj baraktoj mi ne sukcesis akiri vizonpeltan mantelon. Kiel do vi sukcesis?
- Tute simple. Mi ne baraktis.

兩名女性朋友在聊天
- 儘管諸多掙扎, 我仍得不到貂皮大衣. 你是怎麼辦到的.
- 很簡單, 我不掙扎.

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 26 Ndamukiza 2010 22:34:56

Montru moneron, ĉio fariĝos
有錢好辦事

Diboĉema maljunulo sidas apud infanludejo kaj rigardas per lascivaj okuloj ŝnursaltantajn knabinojn. Al tiu, kiu saltas plej alten, li donas plurfoje bombonojn. Tiam proksimiĝas knabino, kiu senhonte deklaras:
- Se vi donacos al mi 20 stelojn, mi montros al vi, kie oni operaciis min pri apendicito.
Salivumante pro voluptemo, la maljunulo tuj donas al ŝi la 20 stelojn. Ŝi tiras lin en apudan dezertan straton, montras al li domon kaj forkuras, ridante:
- Jen en tiu kliniko oni min operaciis.

好色老人坐在兒童遊樂場, 色迷迷地看著玩跳繩的女孩們. 他多次送糖果給跳得最高的女孩. 此時, 走過來一名小女生, 大膽地說:
- 如果你給我 20 元, 我讓你看我割肓腸的地方.
好色得流口水, 他立即給他 20 元. 她拉他到沒人的街上, 指著一棟房子給他看, 隨即跑開, 笑著說:
- 我就是在那家診所割肓腸的.

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 28 Ndamukiza 2010 23:11:17

Estro ne malsatas
老闆不餓

Riĉulo invitis junan laboristinon de sia fabriko al vespermanĝo en luksa restoracio. Jam de longe li amindumas la belulinon, kaj li esperas, ke nun venis la ŝanco konkeri ŝin.
Ĉetable la malriĉa laboristino mendas ĉiujn plej multekostajn manĝaĵojn: kaviaron, palinuron, alaŭdan hepataĵon, ĉampanon...
Kun iom malmodesta tono la riĉulo diras al ŝi:
- Vi verŝajne ne manĝas ofte tiajn aĵojn en via familio.
- Jes, sed en mia familio neniu volas kuŝi kun mi.

富人邀他工廠的年輕女工到豪華餐廳晚餐. 他已向這位美女示愛多時, 認為現在已是征服她的時機.
餐桌上, 窮女工點了所有最貴的食物: 魚子醬, 龍蝦, 伯勞肝, 香檳酒…
富人帶著有些粗魯的語調對她說:
- 顯然在家妳不常吃這些東西.
- 對, 但是在我家, 沒人想和我上床.

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 29 Ndamukiza 2010 22:58:19

En Heroldo de Bervalo aperis anonceto: «Luebla al fraŭlo luksa apartamento kun marmora banĉambro, televidilo, telefono, k.t.p.»
Malgraŭ la tre alta prezo iu sinjoro sonorigas ĉe la indikita adreso. La pordon malfermas bela virino tute nuda. La fraŭlo, mirante, demandas:
- Kiu vi estas?
- K.t.p.

柏瓦城傳信報出現一則小廣告: “豪華公寓出租, 限未婚男子, 附有大理石浴室, 電視機, 電話, 等等.”
儘管價格極高, 仍有個先生來按指定地址的門鈴. 全裸的美麗女人來開門. 先生好奇地問:
- 妳是誰?
- 等等.

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 30 Ndamukiza 2010 23:49:06

Diligenta kolegaro
勤奮的同事們

Virino estas graveda. Ŝi baldaŭ havos sian dekduan infanon. La kuracisto, balancante la kapon, demandas ŝin:
- Ĉu via edzo do ne estas singarda?
- Li estas, sed la aliaj ne.

女子懷孕, 就要生第 12 個孩子. 醫師搖著頭, 問:
- 你老公不注意嗎?
- 他很注意, 但別的都不注意.

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 3 Rusama 2010 23:09:12

Funebra parolado
葬禮對話

Vidvo ploregas dum enterigo de sia edzino. La larmoj fluas neelĉerpeble. Liajn amikojn emociegas tia ĉagreno. Ili provas konsoli lin:
- Tio estas terura, kompreneble. Sed estu kuraĝa. Pripensu, ke post jaro aŭ du vi eble renkontos alian virinon.
- Jes, post jaro aŭ du! Sed kion mi faru hodiaŭ vespere?

太太下葬時, 男子失聲痛哭. 淚眼汪汪哭個不停. 那傷痛深深感動朋友. 他們試著安慰他:
- 想當然那很痛苦. 但你要勇敢. 想想, 一兩年後, 或許你會遇見別的女人.
- 對, 一兩年後! 但今晚我怎麼辦?

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 5 Rusama 2010 00:11:41

Kvarpieda kamarado
四腳同志

De sur sia balkono junaj geedzoj observas spektaklon. Ĝuste antaŭ sia domo ili vidas gehundojn, kiuj kopulacias laŭ la kutima hunda maniero. La jua viro flustras al sia emociita edzino:
- Ankaŭ tion mi ŝatus fari kun vi.
La juna edzino ribelas:
- Fi! Hontu. Ni ne estas bestoj.
- Tio tamen estus certe agrabla.
- Komence mi devas priparoli tion kun mia panjo.
En la sekva tago la konsultita patrino konsilas al sia filino:
- Ĉiel plaĉu al via edzo. Faru ĉion, kion li petas de vi.
Vespere la juna viro demandas sian edzinon:
- Nu, ĉu via patrino samopinias kun mi?
- Jes. Mi do akceptas fari tion, kiel vi deziras. Sed, mi petegas vin, pro la najbaroj prefere ne sur nia trotuaro.

年輕夫妻從他們的露台觀看景緻. 正好在他們房前, 他們看到有公狗和母狗進行習常的狗式交配. 年輕丈夫輕聲對激動的妻子說:
- 我也想和妳那樣做.
年輕太太反抗道:
- 呸! 可恥. 我們又不是動物.
- 但那樣一定很舒服.
- 首先我要和我媽討論看看.
次日, 被問的母親勸她女兒說:
- 儘量討好你老公. 他向妳要的, 妳就去做.
夜裡, 年輕丈夫問他太太:
- 嗯, 妳媽贊成我嗎?
- 對, 我可以接受如你要的, 去做那個. 但是拜託你, 因為有鄰居, 不要在我們這裡的人行道上.

Subira ku ntango