סגור
Max. 500 messages.
הודעות: 1437
שפה: 简体中文
manlajo (הצגת פרופיל) 17 במאי 2010, 23:17:09
商場無朋友, 也無笑話
Kruko ricevas de Baniko komercleteron, en kiu li trovas tridek sep tajperarojn. Ĝoje li prenas sian ĉapelon, dirante:
- Mi tuj vizitu lin. Li certe ĵus dungis novan amorvekan sekretariinon.
克魯克接到巴尼克的商業書信, 信上他發現 37 處的打字錯誤. 很高興地, 他拿了帽子, 說:
- 我就去拜訪他. 他一定剛聘用了一個性感的女秘書.
manlajo (הצגת פרופיל) 19 במאי 2010, 01:19:49
表達感覺
Kruko estas invitita al vespermanĝo ĉe la grafino Mambolino. Ĉeestas ankaŭ dekduo da gemondumanoj. Dum oni surtabligas la deserton, la grafino turnas sin al Kruko, petante:
- Sinjoro Kruko, rakontu do al ni iun el viaj aventuroj, kiam vi vojaĝis en Hindujo.
Tusetante, por klarigi la voĉon, Kruko komencas:
- Iam mi paŝis laŭ mallarĝa vojeto en ĝangalo, kiam mi subite renkontis grandan tigron. Senhezite mi alŝultrigis mian karabenon, sed bedaŭrinde ĝi malfunkciis.
- Ho, kaj poste?
- Poste mi kaptis mian ponardon, kaj, kiam la tigro estis tute proksime, mi eligis teruran krion: Ĥĥĥĥaaa!
- Kaj poste?
- Ve, mi fekaĉis en mian pantalonon.
La ĉeestantaron konsternas tia triviala esprimmaniero, nekutima en la mondumo. La sinjorinoj krietas: ŝoke! La sinjoroj maĉas siajn lipharojn. La grafino provas ripari la bedaŭrindan incidenton:
- Estas facile kompreneble, ke en tia situacio, kiam oni troviĝas antaŭ la faŭko de tigro, la organismo reagas...
Kruko interrompas ŝin:
- Ne antaŭ la tigro mi fekaĉis en la pantalonon, sed ĝuste nun, kiam blekis: Ĥĥĥĥaaa!
克魯克應邀到曼波琳女爵家晚餐. 一起出席的還有十二名上流社會人士. 當點心上桌時, 女爵轉身向克魯克, 請求他:
- 克魯克先生, 請跟我們說一些你去印度旅行的歷險.
輕咳一下, 清清嗓門, 克魯克隨即開始:
- 某次我經過叢林的窄路, 突然間遇到一隻大老虎. 我毫不猶疑地把卡柄槍架上肩, 但是可惜, 它壞了.
- 呵, 後來呢?
- 後來, 我取了刺刀, 而在老虎靠得很近時, 我大聲叫:
- 赫~~~!
- 然後呢?
- 糟糕, 我的褲底有大便.
在場的人全嚇呆了他的低俗描述法, 很不適合上流場合的. 女士們輕叫: 嚇人! 男士們則撚著鬍鬚. 女爵試圖化解這個遺憾的情形:
- 很容易理解, 在那種情況下, 面對虎口時, 有機體會有反應…
克魯克打斷她:
- 我不是在老虎面前大便, 而是因為剛才我大聲吆喝: 赫~~~!
manlajo (הצגת פרופיל) 22 במאי 2010, 11:55:55
承諾給很大, 實現擔子重
Pastro miras, ke multaj piuloj iafoje ridas dum lia predikado. Li informiĝas, kaj la pedelo diras al li:
- Sinjoro paroĥestro, sub la katedro estas mustruo, kaj dum vi parolas, ofte eliras muso, kaj kaprioletas antaŭ viaj piedoj.
La sekvantan dimanĉon dum la prediko maljuna, surda fraŭlino eligas furzon, kiu ridigas ŝiajn najbarojn. La pastro, miskomprenante tiun gajon, interrompas sian paroladon:
- Trankviliĝu, gefratoj. Ties trueton mi ŝtopos hodiaŭ vespere.
神父好奇, 何以他傳道時許多信徒在笑. 他去打聽, 教堂執事告訴他說:
- 神父先生, 講壇下有個老鼠洞, 當你在說話時, 往往會有老鼠跑出來, 在你的腳旁跳動.
次個禮拜日, 在傳道時, 有個老年聾耳的婦人放了個屁, 讓她左右的人都笑了. 神父誤解了這個笑, 中斷他的演講:
- 安靜, 兄弟姐妹們. 那個洞, 今晚我就去把它塞住.
manlajo (הצגת פרופיל) 24 במאי 2010, 11:28:16
仍然, 沒人讓他們都喜愛
Nekonato demandas Krukon:
- Ĉu vi estis en Parizo lastan mardon?
Kruko elpoŝigas notlibreton, foliumas ĝin kaj deklaras:
- Jes.
- Vi estis tie kun mia edzino en hotelo. Mi diru, ke mi tute ne estas kontenta.
Kruko rekonsultas sian notlibreton kaj asertas:
- Ankaŭ mi ne estis kontenta.
陌生人問克魯克:
- 上個星期二你在巴黎嗎?
克魯克拿出記事本, 翻閱它, 宣布說:
- 是的.
- 在那裡你和我老婆去旅館. 告訴你, 我很不滿意.
克魯克查閱一下他的記事本, 確定地說:
- 我也不滿意.
manlajo (הצגת פרופיל) 25 במאי 2010, 00:12:27
- Mi estas sola. Mia panjo malpermesis al mi malfermi la pordon.
La leterportisto kliniĝas al la pordofendo, enrigardas kaj flustras:
- Nu, eta krispakapulo, diru al via panjo, ke mi revenos.
柏瓦城, 就像許多其他城市一樣, 從門的水平縫即可把郵件丟進住戶家裡. 某次, 郵差來按克魯克家的門鈴, 要遞送掛號信. 克魯克夫人剛從浴室出來, 因為不想讓陌生人看到她的裸體, 用孩子口音嗲聲問:
- 我單獨在家, 我媽不准我開門.
郵差靠到門縫, 向內看看並悄聲說:
- 嗯, 小皺頭, 跟妳媽說, 我會再來.
manlajo (הצגת פרופיל) 26 במאי 2010, 22:20:11
- Mi ne sciis, ke paĉjo amoras cikoniojn.
- 你有看到鸛鳥送來的小妹妹嗎?
- 原來, 爸也和鸛鳥有一腿.
manlajo (הצגת פרופיל) 26 במאי 2010, 23:33:37
智慧多多, 但不深入
En la bervala zoologia ĝardeno aro da maljunaj fraŭlinoj proteste klukas kontraŭ la sinteno de simio, al kiu ili ĵus donacis saketon da prunoj. La besto malfermas ĉiun prunon, eltiras la kerneton, ŝovas ĝin en sian postaĵon, poste remetas la kerneton en la frukton kaj fine manĝas la tuton.
La ŝokitaj fraŭlinoj atentigas gardiston pri tiu skandala konduto. Li ne komprenas ilian indignon:
- Nu, male, ĝi estas vere inteligenta simio. Antaŭ du semajnoj oni donis al ĝi persikon, kaj la kerno tiom dolorigis ĝian postaĵon, ke la simio nun kalibras ĉiun kernon.
在柏瓦城動物園中, 一群老婦人因不滿猴子的態度而對它咯咯叫. 她們剛給它一小袋李子, 這畜牲剝開一粒粒的李子, 先取出果核, 將它塞進屁股裡, 接著再把果核包回水果裡, 最後又把整顆李子吃了.
大為吃驚的婦人們提醒動物園管理員這件醜事. 他不理解她們的憤怒:
- 嗯, 不對, 它真是一隻有智慧的猴子. 兩星期前, 有人給它桃子, 果核弄得它屁股發痛, 因而現在它先測量一下每粒果核.
manlajo (הצגת פרופיל) 29 במאי 2010, 01:50:40
施給, 不必聲張
S-ino Baniko rakontas al s-ino Kruko:
- Imagu, kion mi spertis hieraŭ posttagmeze. Ĉe nia pordo sonorigis nekonato. Post kiam mi enlasis lin en la loĝejon, li puŝis min en la dormoĉambron, kaj, ne respondante al miaj demandoj, li malvestis sin, kaj sen unu vorto li perfortis min sur la lito. Poste li malaperis. Plu senvorte.
- Ĉu senvorte? Do vi ne povas scii, por kio li venis.
巴尼克夫人向克魯克夫人說:
- 妳想像一下, 我昨天下午的經歷. 有個陌生人來按門鈴. 我放他進來, 他即把我推進臥室, 不回答我的任何問題, 即自行寬衣, 一語不發地在床上對我施暴. 隨後, 他又不見了, 默默不語.
- 沒有說話? 那麼妳無從得知, 他為何而來.
manlajo (הצגת פרופיל) 30 במאי 2010, 00:17:59
放聲
En apudaj ĉeloj de necesejo Kruko kaj Baniko, iom ebriaj, provas liberigi sin de obstina konstipeco. Ili reciproke kuraĝigas unu alian per ĝemoj kaj gruntoj:
- Ĥĥĥa!
- Ĥĥĥo!
- Nu, plue! amiko. Ĥĥĥa!
- Antaŭen, Kruko! Ĥĥĥo!
Subite aŭdiĝas neta plonĝobruo en ĉelo: plaŭ!
- Feliĉulo, - murmuras Kruko.
- Idioto! - krias Baniko. - Enfalis mia poŝhorloĝo!
克魯克和巴尼克在相鄰的兩間廁所裡, 微醉中, 試著解放難搞的便秘. 他們彼此以呻吟聲和呼嚕聲互相打氣:
- 呼~~!
- 赫~~!
- 嗯, 再來, 朋友. 呼~~!
- 繼續, 克魯克! 赫~~!
忽然聽到隔間裡有落水聲: 噗嗵!
- 有福的人, - 克魯克喃喃道.
- 笨蛋! – 巴尼克叫道. – 我的口袋裡的錶掉下去了!
manlajo (הצגת פרופיל) 30 במאי 2010, 22:53:38
躍前別說 ‘跳’
Vintre gesinjoroj Baniko sidas en negliĝoj antaŭ la kameno. Subite li sentas, ke la fajro havas mirindan influon al lia viraĵo. Li krias:
- Banikino, tuj supreniru al la dormoĉambro. Baldaŭ mi estos amorpreta.
Ŝi ĝoje kuras en la ĉambron kaj atendas la edzon. Bedaŭrinde, kiam li venas supren de la ŝtuparo, la efiko de la fajro jam malaperas, kaj li malgaje revenas al la varma kameno. Post dek minutojn Baniko krias al la edzino:
- Karulino, nun mi venas!
Ve! Kvankam li plej rapide galopas, li ne sukcesas eniri la dormoĉambron kun sia tuta potenco.
Kun kunpremitaj dentoj Baniko reatendas la miraklon antaŭ la kameno. Samtempe li ŝovas fajrostangon en la flamon. Kiam li estas denove preta, li malrapide supreniras la ŝtuparon, kaj, tenante la fajroruĝan metalan stangon sub la kaprica karna stango, li minace murmuras:
- Se vi falos, vi brulvundos vian kapon. Se vi falos, vi brulvundos vian kapon...
冬日裡, 巴尼克夫婦穿著便服坐在壁爐前. 忽然, 他覺得火對他的雄物有著神奇的影響. 他叫著:
- 巴嫂, 快上臥房去. 再一下我就可以備妥了.
她高興地跑進房間, 等著她老公. 可惜, 當他爬上樓梯, 火的效果消失了, 只好悶悶不樂地回到溫暖的壁爐. 過十分鐘後, 巴尼克向老婆叫道:
- 親愛的, 我來囉!
哀! 儘管他以最快的速度奔馳, 他卻未能帶著完整的雄風進到臥室.
咬著牙, 巴尼克又到壁爐前去等候奇跡. 同時, 他把撥火棒推到火焰中. 當他再度備妥時, 他慢慢爬樓梯, 持著火紅的金屬棒在他那善變的肉棒下方, 他威脅著喃喃道:
- 垂下去, 你就燙傷頭. 垂下去, 你就燙傷頭...