目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

manlajo,2007年12月15日の

メッセージ: 1437

言語: 简体中文

manlajo (プロフィールを表示) 2010年5月31日 23:09:11

Tiuj vortoj estis uzataj laŭ la kreskanta bezono
成長過程中說過這些話

Instruisto: Nomu kelkajn harkovritajn objektojn.
Bona lernanto: Broso, peruko, senpolvigilo, peniko...
Instruisto: Bone. Kaj vi, Krukido, nomu al mi aliajn harkovritajn objektojn.
Krukido: Jes, sinjoro, la globoj de bilardo...
Instruisto: Ĉu vi estas freneza? Ĝuste la globoj de bilardo estas modelo de glateco, de senhareco...
Krukido: Certe ne, sinjoro.
Li turnas sin al la fundo de la klaso kaj vokas:
- He, Bilardo! Malfermi vian pantalonon kaj montru al la instruista moŝto viajn globojn.

教師: 說幾個覆蓋有毛的物品.
好學生: 刷子, 假髮, 毛撢, 毛筆
教師: 很好. 克魯克, 換你說幾項覆蓋有毛的物品.
克魯克: 是的, 老師, 撞球枱的球...
教師: 你瘋了嗎? 撞球枱的球是標準的既光滑又無毛…
克魯克: 當然不是那樣, 老師.
他面向班級後方, 叫道:
- 嘿, 莊秋台! 解開你的褲子, 讓老師看你的蛋蛋.

manlajo (プロフィールを表示) 2010年6月2日 0:43:59

Dio scias bone pri niaj bezonoj
神清楚我們的需要

En usona hotelo vojaĝanto trovas sur la noktotablo de sia ĉambro biblion. Super la lito pendas granda surskribo: «Se vi estas deprimita, legu la psalmon 86: Klinu, ho Eternulo, Vian orelon». La vojaĝanto legas la psalmon ĝis la lasta verso: «Ĉar vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos».
La vojaĝanto malkovras poste jenajn liniojn krajone skribitajn sur la psalmo 86: «Se la Eternulo ne sukcesis konsoli vin, turnu vin al f-ino Daisy, tel. n-ro 88176».

在美國的旅館裡, 旅人在房間夜枱上發現一本聖經. 床的上方則吊有一個大掛牌: “感到沮喪時, 請讀詩歌 86: 主啊, 請傾聽”. 旅人讀了詩歌直到最後一首: “因為有你, 主啊, 幫助我, 安慰我”.
旅人後來發現有人用鉛筆在詩歌 86 上加注: “如果主安慰不了你, 可以去找黛絲小姐, 電話: 88176”.

manlajo (プロフィールを表示) 2010年6月2日 23:49:22

Urson evitu
避開熊

Ursodresisto enŝteliĝis en garbejon por pasigi nokton kun sia besto. En la mallumo lin subite vekas iu, kiu kuŝas apud li kaj murmuras:
- Mi estas la servistino de la farmodomo.
Efektive liaj manoj malkovras virinajn formojn, kiujn li tenere ekpalpadas. La karesado multe plaĉas al la servistino, kaj ŝi baldaŭ eligas ĝuajn krietojn kaj flustras:
- Vi almenaŭ amoras ne tiel brutale, kiel via amiko kun la peltaĵo.

馴熊師潛進穀倉, 要和他的動物在那裡過夜. 黑暗中突然他被吵醒, 有人躺在他身旁, 喃喃道:
- 我是這個農莊的女僕.
真地, 他的手發現那是個女人的形體, 並溫柔地開始撫摸她. 這樣的輕撫讓女僕很高興, 她隨即發出享受的叫聲並悄聲道:
- 你的愛撫還好不像你那穿毛皮外衣的朋友那麼粗魯.

manlajo (プロフィールを表示) 2010年6月4日 22:32:51

La fileto de bankdirektoro diras al la filineto de pordisto:
- Miaj gepatroj aĉetis al mi fratineton.
La knabineto respondas:
- Miaj gepatroj estas malriĉaj. Miajn gefratojn ili faras mem.

銀行主任的小兒子對門房的小女兒說:
- 我爸媽買了一個小妹妹給我.
小女孩回答:
- 我爸媽很窮. 我的弟弟都是爸媽自己做的.

manlajo (プロフィールを表示) 2010年6月5日 23:48:13

Li ripozu trankvile!
讓他靜養

Enketisto demandas sinjorinon:
- Kiom da infanoj vi havas?
- Ses.
- Kiom ili aĝas?
- Nu, dek, naŭ, ok, sep, ses kaj kvin jarojn. Poste ni aĉetis televidilon.

訪談調查員問女士:
- 妳有幾個孩子?
- 六個.
- 他們幾歲?
- 嗯, 十, 九, 八, 七, 六, 和五歲. 後來, 我們買了電視.

manlajo (プロフィールを表示) 2010年6月6日 23:32:45

Aĝo tro matura ne estas plezura
高壽不樂

Maljuna aktoro konsultas kuraciston:
- Sinjoro doktoro, mia kuzo estas 80-jara kiel mi. Tamen li regule plenumas sian edzan devon. Plie li diris al mi, ke li kontentigas du fojojn ĉiusemajne sian amorantinon kaj ke li ofte vizitas bordelon. Sinjoro doktoro, mi ŝatus esti kiel li. Kion mi faru?
- Faru kiel li: mensogu.

老演員諮詢醫師:
- 醫師先生, 我的堂兄弟和我一樣今年八十歲. 但是他還能正常完成他的男人工作. 還有, 他告訴我說, 他每星期滿足他的情婦兩次, 也常常去逛妓院. 醫師先生, 我想要像他一樣. 我該怎麼辦?
- 像他一樣, 靠吹牛.

manlajo (プロフィールを表示) 2010年6月7日 23:53:41

La telefono sonoras. Baniko prenas la aŭskultilon.
- Ne, ĉi tio ne estas la informejo pri la stato de la vojoj.
Baniko malŝaltas kaj turnas sin al la edzino, klarigante:
- Iu idioto demandis, ĉu la vojo estas libera.

電話響了. 巴尼克拿起聽筒.
- 不對, 這裡不是查問路況的諮詢中心.
巴尼克掛斷, 轉向太太, 說:
- 有個笨蛋在問, 道路是否暢通.

manlajo (プロフィールを表示) 2010年6月8日 23:37:23

Al la afero!
快辦事!

Post vizito al sia amikino, kiu estas sola en la gepatra domo, juna viro petas:
- Mi deziras ankoraŭ rapide kisi vin, antaŭ ol foriri.
- Nu, konsentite, sed komencu tuj, ĉar post horo venos mia panjo.

拜訪雙親不在家的女友之後, 年輕男子請求說:
- 離開前, 我還想很快地吻妳.
- 嗯, 我同意, 就開始吧, 因為一個小時後我媽就會回來.

manlajo (プロフィールを表示) 2010年6月10日 0:42:20

Valoron de objekto ni ekkonas post difekto
物品壞了才知道它的價值

En kupeon eniras viro kun ok infanetoj. Iu rimarkigas:
- Vi havas grandan familion.
- Ili ne estas miaj idoj.
- Vi verŝajne estas edukisto.
- Ne, mi vendas kondomojn pogrande, kaj nun mi reportas plendojn de kelkaj klientoj al mia fabriko.

車廂裡, 進來了帶著八個孩子的男子. 有人對他說:
- 你有個大家庭.
- 他們不是我的孩子.
- 那麼, 你該是老師吧.
- 不是, 我量販安全套, 現在我帶幾個客戶的抱怨去工廠.

manlajo (プロフィールを表示) 2010年6月11日 1:32:56

La filino de policano rakontas al sia patro:
- Hieraŭ vespere mi flirtis kun junulo, kiu poste ne volis diri al mi sian nomon. Feliĉe mi notis liajn fingrospurojn.

警察的女兒向老爸說:
- 昨晚我和一個青年鬼混, 他後來不告訴我他的名字. 還好我有留下他的指紋.

先頭にもどる