Ir ao conteúdo

Fechado
No máximo 500 mensagens.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 15 de dezembro de 2007

Mensagens: 1437

Idioma: 简体中文

manlajo (Mostrar o perfil) 18 de julho de 2010 02:48:48

Sendanĝereco de Francujo
法國的安全

Pariza junulino konatiĝas kun junulo. Ŝi invitas lin:
- Vizitu min hodiaŭ vespere. Kiel ĉiun sabaton miaj gepatroj iros en kinejon, kaj dume ni estos trankvilaj.
La junulo iras en apotekon, kie li aĉetas kondomojn, kaj vespere li sonorigas ĉe la pordo de sia nova amikino. Ŝia patro bonvenigas lin kaj diras:
- Sinjoro, vi verŝajne venos kun ni al la kinejo.
Antaŭ la miranta amikino la junulo tuj akceptas.
Kial?*
--
* tial ke la patro estas la apotekisto, de kiu la junulo aĉetis la kondomojn.

巴黎女子認識一名年輕人. 她邀他:
- 今晚來找我. 每星期六我父母都去看電影, 那時我們可以很悠閒.
年輕人去藥房買了安全套, 晚上來按他新女友的門鈴. 她爸應門請他進去, 並說:
- 先生, 你似乎要我們一起去看電影.
在驚奇女友前面, 年輕人立即答應了.
為什麼?*
--
* 因為那老爸是藥房老闆, 年輕人是向他買安全套的.

manlajo (Mostrar o perfil) 19 de julho de 2010 04:25:00

Juĝisto: Vi asertas, ke vi estis perfortita de tiu ulo. Kiam?
Atestantino: Pasintsomere en julio, aŭgusto kaj tri fojojn en septembro.

法官: 你確定, 妳被那人強暴? 什麼時候?
證人: 去年夏天的七月, 八月, 還有三次在九月.

manlajo (Mostrar o perfil) 20 de julho de 2010 23:32:33

Bezono estas plej forta ordono
需要是最有力的命令

Junaj geedzoj estas invititaj al vesperkunveno. La viro, revenante de sia oficejo, trovas sian ĉarman edzinon preta. Vidante ŝiajn preskaŭ nudajn mamojn en la dekoltaĵo, ŝiajn allogajn ennilonigitajn krurojn, li subite fariĝas amorema. Ŝi ribelas, dirante:
- Karulo, estas neeble. Nun ni devas iri al la kunveno.
La edzo tiel insistas, ke ŝi fine konsentas:
- Nu, bone, karulo, sed ni rapidu. Kion mi demetu: miajn gantojn, mian lipruĝon aŭ mian kalsoneton?

年輕夫婦受邀參加晚會. 男的剛從辦公室回來, 發現他迷人的老婆已準備好了. 看到她露肩裝內那幾乎裸露的乳房, 她那吸引人的套上尼龍襪的雙腿, 他突然想要辦那事. 她不肯, 說:
- 親愛的, 不可能的. 現在我們就該去晚會了.
老公那麼堅持, 使她終於答應了:
- 嗯, 好吧, 親愛的, 但我們要快. 我要卸下哪一樣: 手套? 口紅? 或褲子?

manlajo (Mostrar o perfil) 21 de julho de 2010 22:54:44

Du militas - tria profitas
二人相爭, 他人得利

Vojaĝa komizo, revenante hejmen, trovas nekonatan viron kuŝanta kun lia edzino. Li prenas revolveron, mortigas la nekonaton kaj per dua kuglo sin mem.
Tuj la malfidela edzino leviĝas, iras al ŝranko, malfermas ĝin kaj ĝoje diras al viro kaŝita tie:
- Karulo, venu tuj amori min. Mortis ambaŭ kokritoj.

外出的店員回家發現陌生男子和他老婆躺在床上. 他取了手槍, 殺了那陌生人, 並以第二顆子彈自殺.
那不貞的妻子隨即起床, 跑去開了壁櫥的門, 對藏在裡面的男人說:
- 親愛的, 我們快來享樂一下. 兩個戴綠帽的都死了.

manlajo (Mostrar o perfil) 22 de julho de 2010 23:36:10

En ŝerco kaj ludo ofte sidas aludo
笑話及遊戲常有暗示

Kruko diras al Baniko:
- Hieraŭ mi rakontis al via edzino tiom komikan ŝercon, ke pro ridego ŝi falis el la lito.

克魯克對巴尼克說:
- 昨天我說諷刺的笑話給你太太聽, 她大笑而跌下了床.

manlajo (Mostrar o perfil) 24 de julho de 2010 00:03:38

Unua atesto estas la vesto
最好的證明是衣服

Vespere policano revenas hejmen pli frue ol kutime. Lia edzino krias el la geedza lito:
- Karulo, ne ŝaltu la lumon: mi havas kapdolorojn.
La policano senvestiĝas, dum ŝi cerbumas, kiel eskapigi la amoranton kaŝitan en la lito. Kiam la edzo proksimiĝas, ŝi ĝemas:
- Karulo, mi havas tiajn kapdolorojn! Ĉu vi ne povus iri en apotekon por aĉeti tablojdojn?
La policano revestas sin en la mallumo kaj eliras el la loĝejo. Kiam li sonorigas ĉe la pordo de la apotekisto, kiu nokte deĵoras, tiu miregas. La policano demandas:
- Kial vi rigardas min tiel? Ĉu vi ne rekonas min?
- Jes, certe. Vi estas sinjoro Punbato, la policano el la Kradostrato.
- Nu.
- Kial do vi nun surhavas fajrosoldatan uniformon?

夜裡, 警察比平時早點回到家. 太太從房間裡的床上喊著:
- 親愛的, 不要開燈: 我的頭好痛.
警察脫了衣, 而她正思索著, 如何讓藏在床下的情夫脫身. 當老公靠近時, 她呻吟道:
- 親愛的, 我的頭好痛! 你能不能去藥房幫我買藥片?
警察在黑暗中又穿上衣服, 走出家門. 當他按了藥師的門鈴, 值班的藥師看到他, 嚇了一跳. 警察問:
- 你怎麼那樣看我? 你不認得我嗎?
- 認得, 當然我認得. 你是本巴托先生, 卡德街的警察.
- 嗯.
- 為什麼你現在穿著消防員的制服?

manlajo (Mostrar o perfil) 25 de julho de 2010 03:18:48

La oficistarestro de aŭta fabriko devas dungi novan sekretariinon. Iam prezentiĝas al li granda, seksalloga, ege ŝminkita virino. Ŝi sidiĝas en fotelon, malavare montras siajn krurojn kaj klarigas, bruligante cigaredon:
- Mi venis por la ofico de sekretariino.
- Ĉu vi scipovas tajpi, stenografii, k.t.p.?
La belulino respondas per frandema buŝo:
- Tute ne, bela knabego. Tamen dungu min. Tion vi ne bedaŭros. Tuj post kiam mi estos la edzino de la direktoro, mi zorgos pri la pliigo de via salajro.

汽車廠主管需聘任新的女秘書. 來了一名高大, 迷人, 濃妝艷抹的女子. 她坐在扶椅上, 大方地展現雙腿, 一邊點了一支雪茄, 說:
- 我來應徵秘書職位.
- 妳會打字, 速記, 等等嗎?
美女嘴巴很甜地回答:
- 完全不會, 帥哥. 但是請你雇用我. 你將不會後悔的. 當我成為主任太太後, 我會照顧你的加薪.

manlajo (Mostrar o perfil) 26 de julho de 2010 01:56:33

Mistero de doloro
痛之秘

Juna fianĉo iras al kuracisto, ĉar de pluraj tagoj li sentas malagrablan jukon ĉe sia vira organo. La kuracisto trankviligas lin:
- Tio ne estas grava. Vi nur banu ĉiutage la doloran parton en varmeta lakto.
Dum la edziĝonokto la junulo ne plu pensas pri la jukado, kaj regalas sian novan, naivan edzinon per belega amkoncerto. Sed poste remanifestiĝas la doloretoj. Li leviĝas, iras en la kuirejon kaj varmigas lakton.
Ne vidante lin reveni, la scivola edzino ellitiĝas, piedpinte iras al la kuirejo kaj diskrete enrigardas. Ŝi vidas lin stari antaŭ la tablo kaj trempi la plezurigilon en bovlon da lakto.
- Nu, - diras al si la naivulino. - Mi ne sciis, ke tio estas reŝarĝebla kiel fontoplumo.

年輕未婚夫去看醫師, 因為多日來他覺得他的男性器官奇癢難受. 醫師安慰他:
- 那沒關係. 你只要每天把患部浸泡溫牛奶即可.
新婚夜, 青年不再感到騷癢, 而款待了他那新鮮, 天真的妻子以美妙的愛之響宴. 但事後疼痛再發. 他起床, 去廚房溫牛奶.
未見他回來, 好奇的妻子起了床, 踮腳到廚房, 偷偷往內看. 她看到他立在桌前, 把樂根子泡在牛奶碗中.
- 哎呀, - 天真的新娘自言自語. – 我有所不知, 原來它可以補充, 就像鋼筆一樣.

manlajo (Mostrar o perfil) 28 de julho de 2010 01:43:00

S-ino Kruko vekas sian edzon je la unua matene.
- Estas terure. Mi ĵus sonĝis, ke vi trompas min kun Aloda.
En duona dormo Kruko grumblas:
- Estas stulte tial veki min. Jam de du semajnoj mi ĉesigis ĉiujn amrilatojn kun Aloda.

克魯克太太凌晨一點叫醒她老公.
- 好可怕. 我剛夢到你和阿羅達背叛我.
半睡中, 克魯克喃喃道:
- 這樣也吵醒我, 笨蛋. 我和阿羅達的關係已經結束兩星期了.

manlajo (Mostrar o perfil) 29 de julho de 2010 00:03:40

Mi en li
我在他之中

En pederastia rondo (aŭ medio, se vi preferas) iu deklaras:
- Mia kaco estas vere fama.
Al la mirantoj li aldonas:
- Jes, oni trovas ĝin en ĉies buŝoj.

在男同志圈 (或稱為環境) 中, 有人宣稱:
- 我的那話很有名.
對著好奇的人, 他補充說:
- 對, 人人口中都有它.

De volta à parte superior