Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 15 decembrie 2007

Contribuții/Mesaje: 1437

Limbă: 简体中文

manlajo (Arată profil) 30 iulie 2010, 01:50:46

Por ĉiu plezuro devas esti mezuro
每項快樂, 都是衡量

S-ino Baniko estas en speciale voluptema periodo. Senĉese ŝi kokete logas sian edzon, por ke li estingu ŝiajn dezirojn. Sed li ne sentas sin kapabla kontentigi ŝin. Ŝi protestas. Li koleras. Ekestas disputo. Li krias:
- Post via morto mi skribigos sur via tombo: «Finfine malvarma!»
- Kaj post la via mi gravurigos: «Fine rigida!»

巴尼克太太到了性慾特強的時期. 她不停向老公調情, 要他來消解她的慾望. 但他覺得無法滿足她. 她抗議. 他生氣. 起了爭執. 他叫道:
- 妳死後, 妳的墓碑要寫: “終於冷卻了!”
- 你死後, 你的要刻: “終於僵硬了!”

manlajo (Arată profil) 31 iulie 2010, 03:50:58

Mezuri laŭ sia metro
自有量尺

Kruko kaj Baniko promenas en la kamparo. Sur izola herbejo ili vidas sidantan knabinon, kiu trikas, paŝtante virbovon.
Baniko demandas ŝin:
- Fraŭlino, ĉu vi scias, kioma horo estas?
La paŝtistino, kiu sidas apud la bovo, kaptas ties dikajn testikojn, levas ilin kaj post kelkaj sekundoj diras:
- Sinjoro, estas la deka kaj duono.
Kruko kaj Baniko interŝanĝas mirajn rigardojn kaj paŝas plu. Ĉar ili ĝis nun neniam aŭdis pri tia horloĝa scienco, ili revenas post kvaronhoro al la knabino:
- Ĉu vi povus nun diri al ni, kioma horo estas?
La paŝtistino flankenmetas la trikaĵon, kaptas la testikojn de la bovo kaj, mane pesante ilin, deklaras:
- Estas la deka kaj kvardek minutoj.
- Fraŭlino, ĉu vi povas klarigi al ni, kiel vi scias tion tiom precize?
- Jes, estas simple. Kiam mi levas la ĉurujon de Standardo, mi vidas la preĝejan horloĝon en la vilaĝo.

克魯克和巴尼克在田野散步. 在一片草地上, 他們看到有個女孩坐著, 一邊放牛, 一邊在編織.
巴尼克問她:
- 小姐, 妳知道現在幾點了嗎?
坐在牛旁的牧牛女, 抓住它的兩粒睪丸, 舉起來幾秒鐘後, 說:
- 先生, 現在是十點十分.
克魯克和巴尼克交換著好奇的眼光, 繼續往前走. 因為他們至今從未聽過這一門計時科學, 一刻鐘後他們又回來找那女孩:
- 妳可以告訴我們, 現在幾點了嗎?
牧牛女放下編品, 抓起公牛睪丸, 用手秤秤它們, 宣稱:
- 是十點四十分了.
- 小姐, 妳能跟我們解釋, 妳怎麼知道得那麼準確?
- 沒問題, 很簡單. 當我舉起史坦達的陰囊時, 我就可以看到村中教堂的時鐘.

manlajo (Arată profil) 31 iulie 2010, 23:15:41

Fraŭlino vizitas amikinon kaj petas ŝin:
- Ĉu mi povus promenigi vian bebon dum kelkaj horoj?
- Volonte. Sed kial vi estas subite tia helpema?
- Mi nur deziras timigi certan viron.

小姐造訪友人, 請求她:
- 能讓我帶妳的嬰兒去散步幾小時嗎?
- 沒問題. 但是妳怎麼突然那麼熱心?
- 我只想去嚇一下某個男子.

manlajo (Arată profil) 1 august 2010, 23:51:09

Kiel plaĉas al vi?
如何討你歡心?

Kruko vizitas novan bordelon. La virinoj estas ja belaj, sed li trovas la tarifojn ekscesegaj. Oni konsilas al li:
- Supreniru al la unua etaĝo.
Sur la unua etaĝo la virinoj estas preskaŭ same belaj, sed ili estas tamen tro multekostaj, po 5 mil steloj.
Kruko marĉandas, kaj ĉiufoje oni sendas lin al la supra etaĝo. Ĉiufoje la voluptovendistinoj fariĝas malpli belaj, malpli junaj kaj malpli karaj. Fine Kruko veturas per lifto al la lasta etaĝo, trovas malplenan ĉambron kaj legas tie surskribon:
“MEMSERVO - 100 stelojn”

克魯克造訪新的妓女院. 女人都很漂亮, 但是他覺得價格太過份了. 有人建議他:
- 到樓上去.
在樓上, 女人差不多一樣美, 但是她們也太貴了, 每個五千元.
克魯克討價還價, 每次人家都叫他到上一層樓去. 每上一層, 賣春女就少一點美色, 沒那麼年輕, 也沒那麼貴. 終於克魯克搭電梯來到了頂樓, 看到一間空房, 上面寫著:
“自助 – 100 元”

manlajo (Arată profil) 3 august 2010, 00:25:24

Aglutina karaktero
黏的特性

Tre moderna paro interŝanĝas impresojn post freneza nokto pasigita en senbridaj ludoj kun diboĉaj amikoj.
- Karulino, ĉu vin mi amoris sur la sofo en la malluma salono?
- Je kioma horo, karulo?

超現代的一對情人與淫蕩朋友們度過一個瘋狂夜晚玩放肆遊戲後, 彼此交換著印象.
- 親愛的, 昏暗客廳的沙發上, 和我作愛的是妳嗎?
- 是幾點的時候, 親愛的?

manlajo (Arată profil) 4 august 2010, 00:19:25

Laboro finita - ripozo merita
完成工作, 值得休息

Paĉjo, vi diris al mi, ke viro devas ĉiam esti galanta kaj cedi sian seĝon al sinjorino. Tamen, sur tiu malnova foto, vi sidas kaj panjo staras.
- Jes, estis ĝuste post nia edziĝonokto. Ŝia postaĵo doloris, kaj miaj kruroj estis tiom malfortaj...

- 爸, 你告訴我說, 男人必須表現殷勤, 要讓座給女士. 但是, 在那張老照片上, 你坐著, 媽卻站著.
- 對, 那是在新婚夜之後. 她的屁股痛, 而我的雙腿軟...

manlajo (Arată profil) 4 august 2010, 23:56:09

Avo, patro kaj filo el turka familio ĉeestas kongreson en Bervalo. Revojaĝante hejmen, ili interŝanĝas impresojn. La filo diras:
- Ha! kian afablecon havas la bervalaninoj!
- Kian teknikon! - ekkrias la patro.
- Kaj kian paciencon! - balbutas la avo.

來自土耳其家庭的祖父, 爸爸, 及兒子出席柏瓦城的世界語大會. 回家途中, 他們交換心得. 兒子說:
- 呵! 柏瓦城的女孩子真親切.
- 技術超棒! – 老爸驚嘆道.
- 也很有耐性哩! – 祖父結巴道.

manlajo (Arată profil) 6 august 2010, 00:22:17

Gast' en tempo malĝusta
不速之客

Baniko revenas hejmen pli frue ol kutime. Lia fileto krias al li:
- Paĉjo, paĉjo, ogro ĵus kaŝis sin en la vestoŝranko.
Efektive Baniko malkovras en la ŝranko sian amikon Kruko vestita per nura litotuko. Li riproĉas lin:
- Kruko, ĉu vi ne hontas? Kial vi tiom timigis la knabeton?

巴尼克比平時早回到家. 他兒子對他說:
- 爸, 爸, 有惡鬼藏在衣櫃裡.
真地巴尼克在櫃子裡找出他朋友克魯克, 只包著床單. 他罵他:
- 克魯克, 你不羞恥嗎? 怎麼把小孩嚇成那樣?

manlajo (Arată profil) 6 august 2010, 23:59:16

Somere du amikinoj babilas sur la plaĝo de Bervalo. Unu asertas:
- Mi estas preta fari ĉion ajn, por ricevi peltmantelon.
Ŝi efektive faras ĉion ajn, ricevas la mantelon ... sed vintre jam ne povas ĝin butonumi.

夏日, 兩女在柏瓦海灘閒聊. 一人確言道:
- 為了皮大衣, 我願做任何事.
她真地做了一切, 取得了大衣 . . . 但到了冬天, 大衣扣不上了.

manlajo (Arată profil) 8 august 2010, 01:27:08

Amikeco trans litoj
跨床的友誼

- Kial mi aĉetu aŭton? Mi havas tiom da amikoj, kiuj posedas aŭton. Tiel mi povas veturi senkoste.
- Vi pravas. Same mi restas fraŭlo. Mi havas tiom da amikoj, kiuj havas edzinon.

- 為什麼我要買車? 我有那麼多朋友, 他們都有車. 我可以免費搭車.
- 你說得對. 同樣, 我也可以當個光棍. 我有那麼多朋友, 他們都有老婆.

Înapoi mai sus