前往目錄

Laborlingvo de BRICS

貼文者: mordaunt, 2014年7月22日

訊息: 17

語言: Esperanto

mordaunt (顯示個人資料) 2014年7月22日上午9:34:36

Saluton!

Kiel vi pensas, kiu estos la laborlingvo de BRICS-landoj (eble eĉ ne unu, sed kelkaj)? Ĉu eble estas ŝanco por Esperanto?

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2014年7月22日上午9:41:00

Mi ne kredas, ke ili decidos uzi unu lingvon (precipe ne Esperanton), sed mi ŝatas la ideon, ke ili estus parolonta na Afrikaans ridulo.gif

mordaunt (顯示個人資料) 2014年7月22日上午9:46:41

Fenris_kcf:Mi ne kredas, ke ili decidos uzi unu lingvon (precipe ne Esperanton), sed mi ŝatas la ideon, ke ili estus parolonta na Afrikaans ridulo.gif
Kial ne? Afrikaans gramatike estas la plej proksima lingvo al Angla, tial teorie ĝi povus eĉ anstataŭi ĝin iam.)

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2014年7月22日上午10:30:03

mordaunt:
Fenris_kcf:Mi ne kredas, ke ili decidos uzi unu lingvon (precipe ne Esperanton), sed mi ŝatas la ideon, ke ili estus parolonta na Afrikaans ridulo.gif
Kial ne? Afrikaans gramatike estas la plej proksima lingvo al Angla, tial teorie ĝi povus eĉ anstataŭi ĝin iam.)
Jes, tial mi skribis, ke mi ŝatas tion. Ne estis ironio.

vincas (顯示個人資料) 2014年7月22日上午10:44:27

Mi voĉdonis por angla kaj por Esperanto :]

Lakiro (顯示個人資料) 2014年7月22日下午5:35:33

Probable ĉiuj briksaj lingvoj estos laboraj. Sed al mi plaĉas portugala. Ĉu esperanto? Apenaŭ!
Necesas rimarki, ke en tiu alianco partoprenas landoj esperanto-progresitaj: Brazilio kaj Ĉinio. Certe ĉiu esperantisto deziras realigi zamenhofan ideon, sed nacilingvaj pozicioj nun estas fortaj. Ni esperu kaj kredu je pli granda rolo de Esperanto. ridulo.gif

robbkvasnak (顯示個人資料) 2014年7月22日下午7:38:15

ĉevino:La afrikana (afriknederlanda) lingvo estas nur unu el la 11 oficialaj lingvoj de Sudafriko.
Dume la grupo enhavas 5 membrojn (Brazilo, Rusio, Hindio, Ĉinio e Sudafriko), kies naturala komuna lingvo estas la angla. Sed estas aliĝontaj landoj, kiaj Argentinio, Turkio, k.a., kiuj povus favori alian laborlingvon...
Naturalismo (laŭ PIV): ) Doktrino, neanta ĉion supernaturan. 2) Doktrino, laŭ kiu literaturo k belartoj devas celi nur ekzaktan, reprezentadon de la realaĵo k senfantazian imitadon de la naturo
Tute ne klaras kiel la angla do estas "naturala komuna lingvo" de Brazilo, Rusio kaj Ĉinio - eble iomete pro koloniisma historio por Sudafriko kaj Hindio (Barato). En Hindio la angla estas la lingvo de la superaj klasoj.
Eĉ se oni serĉas signifon por "natura komuna lingvo" (supozante ke "naturala" estas mistajpo) la frazo ne havas sencon.

sergejm (顯示個人資料) 2014年7月23日上午4:45:21

En Rusio preskaŭ en ĉiu lernejo oni studas la anglan. Sed ne multaj lernantoj scias la lingvon sufiĉe bone. Ĉiu uzanto de komputilo necesas iom-grade scii la anglan.
Nomo BRICS estas farita el la unuaj literoj de anglaj lando-nomoj.
Se aliĝos Kazaĥstano, estos BRICKS. Se aliĝos la aliaj, mi pensas, oni plu ne aldonos la literojn.

mordaunt (顯示個人資料) 2014年7月23日上午5:35:22

Plejverŝajne la sekva BRICS-membro estos Argentinio, kaj tiam la laborlingvaro havos ankaŭ hispanan.
Interalie, en la BRICS-pintokunveno, kiun oni kondukis ĵus en Brazilo, la ĉefministro de Hindio rifuzis paroli angle kaj parolis hindie anstataŭe, malgraŭ ke li ja scias anglan.

Salikoko (顯示個人資料) 2014年7月24日下午11:31:54

Por kelkaj personoj estas nekomprenebla la malrapido de Esperanto. Tamen ĉio, kio estas bona kaj grava por la homaro, bezonas centojn da jaroj por flori kaj fruktdoni. la metra sistemo estis oficialigita en kelkaj landoj nur post ducent jaroj. Oni ne povas decidi tujtuj instrui Esperanton en ĉiuj elementaj lernejoj de la mondo, ĉar mankas instruistoj. Esperanto estas bela, fleksebla. Krome, Esperanto apartenas al neniu popolo, ĝi apartenas egale al la tuta mondo. Gravega faro de la infano de Bjalistoko, kiu ne havis tempon por ripozi en la sepa tago de sia kreaĵo, ĉar li rapide donacis ĝin al la tuta monda familio, por ke la homoj estu fratoj, sed ĝis nun regas nur malamo kaj milito. La laborlingvo de BRICS povus esti Esperanto, sed ĉu la registaroj konas Esperanton?

回到上端