前往目錄

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

貼文者: gordonflanagan, 2014年7月22日

訊息: 346

語言: Esperanto

gordonflanagan (顯示個人資料) 2015年3月24日下午11:10:00

Nun, mi skribis mian 1000-an mesaĝon !!!

Christa627 (顯示個人資料) 2015年3月25日上午12:51:46

gordonflanagan:Nun, mi skribis mian 1000-an mesaĝon !!!
Gratulon! ridego.gif

vincas (顯示個人資料) 2015年3月25日上午8:48:36

gordonflanagan:Nun, mi skribis mian 1000-an mesaĝon !!!
shoko.gif

gordonflanagan (顯示個人資料) 2015年3月25日下午4:02:38

Poŝtkarto el Litovio - 5

externalImage.png

Jen la lasta poŝtkarto el Litovio - ne sendu eksplodaĵojn en la poŝto ?

vincas (顯示個人資料) 2015年3月25日下午9:07:06

Okaze de festoj vi sendas al amiko petardon?
Vi riskas havi unu amikon malpli.

Eksplodajn aĵojn (substancojn), acidajn aĵojn (substancojn), premitajn gasojn sendi per poŝto estas malpermesite. Tiuj aĵoj povas vundi laboranton de poŝto, ĉirkaŭulojn, ankaŭ ricevanton, kiam li elpakos la sendaĵon.

gordonflanagan (顯示個人資料) 2015年3月26日上午11:00:56

Dankon Vincas por viaj tradukoj. Nun, kiam ni vizitos Litovion ni scios kion ni ne permesos sendi per la poŝto !!!

gordonflanagan (顯示個人資料) 2015年3月26日上午11:28:12

"Belega Tago por Guinness"

externalImage.png

Mi pensas ke post ĉi tiuj malfacilaj tradukoj ni bezonas trinkaĵon. Jen glasoj da biero.
La poŝtkarto montras la afiŝon "Formacio flugaj tukanoj". La pentristo estis John Gilroy (1898-1985). Li pentris multajn afiŝojn por Guinness.

gordonflanagan (顯示個人資料) 2015年3月28日下午3:25:15

Richard III

externalImage.png

Richard III estis reĝo de Anglio de 1483 ĝis 1485. Li mortiĝis en la batalo de Bosworth, Leicestershire. Lia korpo malaperis. En 2012 lia skeleto troviĝis sub parkejo en Leicester. Ĉi-semajno li entombiĝis en la katedralo de Leicester.
La poŝtkarto montras lian statuon en Leicester.

ratkaptisto (顯示個人資料) 2015年3月28日下午7:14:22

gordonflanagan:Nun, mi skribis mian 1000-an mesaĝon !!!
Ankaŭ mi gratulas al vi, Gordon. Vi ĉiam havas multe da laboro. Mi ĉiam admiras viajn kontribuojn kaj dankas al vi.

gordonflanagan (顯示個人資料) 2015年3月28日下午8:42:06

ratkaptisto:
gordonflanagan:Nun, mi skribis mian 1000-an mesaĝon !!!
Ankaŭ mi gratulas al vi, Gordon. Vi ĉiam havas multe da laboro. Mi ĉiam admiras viajn kontribuojn kaj dankas al vi.
Dankon, Klaus. Mi estas kontenta ke vi ĝuas miajn kontribuojn.

回到上端