Til innholdet

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

fra gordonflanagan,2014 7 22

Meldinger: 346

Språk: Esperanto

gordonflanagan (Å vise profilen) 2015 3 30 10:06:14

Ĉina Teo

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton en la pasinta semajno. Ĝi montras kiel oni faras teon en Ĉinio.

gordonflanagan (Å vise profilen) 2015 3 31 15:23:46

Komsomol'skaya Stacidomo, Moskvo

externalImage.png

La poŝtkarto montras metroon stacidomon en Moskva, je la "cirklo" fervojo. Ĝi malfermiĝis en 1952. Historiaj kaj militaj homoj ilustriĝas sur la mozaikoj.

petitka (Å vise profilen) 2015 3 31 15:25:47

belega stacio

gordonflanagan (Å vise profilen) 2015 3 31 15:48:49

petitka:belega stacio
Jes, ĝi estas simila al katedralo.

gordonflanagan (Å vise profilen) 2015 4 6 15:25:43

Leterkesto ekstere domo

externalImage.png

Jen dometo por viaj leteroj en Usono.

gordonflanagan (Å vise profilen) 2015 4 8 15:12:01

La Telefono

externalImage.png

La poŝtkarto montras malnovan telefonon. Estas "Bell" telefono de jaro 1939.
"La telefono donas al vi oportunecon, feliĉecon kaj sekurecon"

gordonflanagan (Å vise profilen) 2015 4 11 15:35:43

Elektrocentralo

externalImage.png

La poŝtkarto montras elektrocentralon en Gelsenkirchen en Germanio. Estas en la mezo de la Ruhr industria regiono(Ruhrgebiet).

petitka (Å vise profilen) 2015 4 12 09:05:51

Tiu malnova telefono revenas en niaj domoj.

gordonflanagan (Å vise profilen) 2015 4 13 14:03:58

Albert Edelfelt

externalImage.png

Albert Edelfelt (1854-1905) estis finna pentristo. Li naskiĝis en Porvoo. Li studis en Antverpeno, Parizo kaj Petroburgo. Li estis unu de la unuaj finnaj pentristoj kiu fariĝis famaj en la tuta mondo. La poŝtkarto montras "Merella" ["Je la maro"]

gordonflanagan (Å vise profilen) 2015 4 14 12:33:06

New Belgium Beer (Nova Belgio Biero)

externalImage.png

"New Belgium Beer" estas malgranda bierfarejo en Colorado (Koloradio), Usono. Ĝi malfermiĝis en 1991. Ĉirkaŭ 500 homoj laboras tie. La poŝtkarto estas ankaŭ biersubglaso.

Tibake til toppen