Al la enhavo

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

de gordonflanagan, 2014-julio-22

Mesaĝoj: 346

Lingvo: Esperanto

gordonflanagan (Montri la profilon) 2015-majo-22 14:33:46

Ŝaloj

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Ruslando ĉi-semajne. Ĝi montras ruslandojn ŝalojn. Ili estas tre belaj.

gordonflanagan (Montri la profilon) 2015-majo-25 12:22:53

Leterkesto

externalImage.png

Mi ricevis ankoraŭ unu poŝtkarton el Ruslando ĉi-semajne. Ĝi montras leterkeston en ĝardeno.

gordonflanagan (Montri la profilon) 2015-majo-26 15:27:59

Kluzo en Minden

externalImage.png

En Minden, Germanio, la Mitteland Kanalo transiras super la Rivero Weser. Estas akvedukto. La unua akvedukto konstruiĝis en 1914. Pli granda ponto konstruiĝis en 1998. Estas mallonga kanalo inter la Mitteland kanalo kaj la rivero, kun la kluzo (Schachtschleuse). Jen poŝtkarto kun poŝtmarko kaj poŝtstampo, kiu montras la kluzo en Minden.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-majo-26 19:13:11

gordonflanagan:Kluzo en Minden

externalImage.png

En Minden, Germanio, la Mitteland Kanalo transiras super la Rivero Weser. Estas akvedukto. La unua akvedukto konstruiĝis en 1914. Pli granda ponto konstruiĝis en 1998. Estas mallonga kanalo inter la Mitteland kanalo kaj la rivero, kun la kluzo (Schachtschleuse). Jen poŝtkarto kun poŝtmarko kaj poŝtstampo, kiu montras la kluzo en Minden.
Dankon, Gordon, pro tiu bildo kaj priskribo. Mi ofte vizitis tiun lokon. Estas nur 40 km de mia loĝloko kaj per biciklo bona vojo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-majo-26 19:13:41

gordonflanagan:Kluzo en Minden

externalImage.png

En Minden, Germanio, la Mitteland Kanalo transiras super la Rivero Weser. Estas akvedukto. La unua akvedukto konstruiĝis en 1914. Pli granda ponto konstruiĝis en 1998. Estas mallonga kanalo inter la Mitteland kanalo kaj la rivero, kun la kluzo (Schachtschleuse). Jen poŝtkarto kun poŝtmarko kaj poŝtstampo, kiu montras la kluzo en Minden.
Dankon, Gordon, pro tiu bildo kaj priskribo. Mi ofte vizitis tiun lokon. Estas nur 40 km de mia loĝloko kaj per biciklo bona vojo.

gordonflanagan (Montri la profilon) 2015-majo-27 14:29:42

Unu tago mi esperas viziti ĉi tiun kluzon. Estas interesa konstruado.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-majo-28 11:39:40

Tiam vi devas viziti ankaŭ min.

gordonflanagan (Montri la profilon) 2015-majo-28 16:41:29

ratkaptisto:Tiam vi devas viziti ankaŭ min.
Dankon !!

gordonflanagan (Montri la profilon) 2015-majo-28 16:49:22

Medalta Potfarejo

externalImage.png

Medalta potfarejo, en Medicine Hat, Alberta, Kanado, fondiĝis en 1912. Oni faris fajencojn por domoj kaj hoteloj en la tuta Kanado. Hodiaŭ estas industria muzeo.

gordonflanagan (Montri la profilon) 2015-junio-03 14:03:01

Ruslanda Supo

externalImage.png

Jen nacia manĝaĵo de Ruslando - peklakva supo. La ingrediantoj enhavas kokaĵon, karotojn, cepojn, petroselon, celerion, terpomojn, kukumojn ....

Reen al la supro