У садржају

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

од gordonflanagan, 22. јул 2014.

Поруке: 346

Језик: Esperanto

gordonflanagan (Погледати профил) 15. август 2015. 10.11.59

La Farne Insuloj

externalImage.png

La Farne Insuloj estas en nordorienta Anglio. Multaj marbirdoj loĝas tie - 23 specioj - pli ol 37,000 paroj de fraterkuloj. Fokoj ankaŭ loĝas tie.
En la sepa jarcento St. Cuthbert loĝis tie.

gordonflanagan (Погледати профил) 17. август 2015. 09.53.02

Gaslampo

externalImage.png

Estis gaslampoj en la stratoj. La viro laboris por la gasfabriko. Li lumigis vespere la lampojn en la stratoj kaj matene li estingis ilin.

gordonflanagan (Погледати профил) 18. август 2015. 14.04.46

Ludo de mil eraroj

externalImage.png

Trafiko sur la vojoj (kamionoj) poluas la kamparon kaj la atmosferon. Se varojn portiĝus per trajno estus malpli poluo. La arboj estus pli feliĉaj !!
En Nordirlando ni ne havas varotrajnon !!

gordonflanagan (Погледати профил) 25. август 2015. 14.50.35

Bieno en Indonezio

externalImage.png

La bienisto kantas kanton por komandi la okson fari la laboron.
La okso komprenas la signifon de la kanto.

gordonflanagan (Погледати профил) 26. август 2015. 13.19.19

Jes, mi pensas.
"Ox" kaj "bullock" estas kastriĝa bovo.

gordonflanagan (Погледати профил) 27. август 2015. 14.20.15

Boris Kustodiev

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Rusio ĉi semajno. Ĝi montras pentraĵon de Boris Kustodiev (1878-1927). Li estis rusa pentristo kaj scenejodesegnisto. La poŝtkarto montras "Maslenitsa"["Mardi Gras"](fastado antaǔ Pasko). Mi ŝatas la pentraĵon - estas multe da agado.

gordonflanagan (Погледати профил) 28. август 2015. 12.41.00

Manĝajo el Belarus

externalImage.png

Recepto -
externalImage.png
Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Belarus. Ĉu iu povus diri al mi la nomon de la manĝajo, kaj la ingrediencojn ? Dankon.

gordonflanagan (Погледати профил) 01. септембар 2015. 12.07.51

Dankon, Manfredo, por la informaĵo.

gordonflanagan (Погледати профил) 01. септембар 2015. 12.13.36

La Brontë Fratinoj

externalImage.png

La tri Brontë fratinoj loĝis en Haworth, Jorkŝiro. Ilia patro estis la subpasto en la preĝejo en Haworth. La fratinoj estis poetoj kaj romanistoj.
Charlotte - 1816-1855
Emily - 1818-1848
Anne - 1820-1849
Ilia frato, Branwell, pentris la pentraĵon kiu montriĝas sur la poŝtkarto.

gordonflanagan (Погледати профил) 06. септембар 2015. 08.43.55

Skierniewice

externalImage.png

Ĉi tiu poŝtkarto el Pollando montras konstuaĵojn en la urbo Skierniewice, kiu estas inter Varsovio kaj Lodz. En 1845 la fervojo konstruiĝis inter Varsovio kaj Vieno. Estas la unua fervojo en Pollando. La stacidomo en Skierniewice konstuiĝis en 1875. La granda bildo en la poŝtkarto montras la palacon kiu estis konstruita de la ĉefepiskopo inter 1609 kaj 1617.

Вратите се горе