ไปยังสารบัญ

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

จาก gordonflanagan, 22 กรกฎาคม 2014

ข้อความ 346

ภาษา: Esperanto

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 7 กันยายน 2015, 10:10:33

Carl Spitzweg

externalImage.png

Carl Spitzweg (1808-1885) estis germana pentristo, kiu pentris precipe ĝenrajn temojn (temoj de kutima vivo). Li estis memlerninta pentristo. Li kopiis la flandrajn majstrojn. La poŝtkarto montras parton de la pentraĵo "La leterportisto en Rosenthal".

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 12 กันยายน 2015, 12:41:48

Dancada-domo, Prago

externalImage.png

La "Dancada-domo" en Prago konstuiĝis en 1996. La konstruaĵo similas al du dancistoj.
Ĉu vi ŝatas la konstruaĵon ?

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 14 กันยายน 2015, 14:08:28

Infano-fervojo

externalImage.png

Ĉi tiu poŝtkarto montras la infano-fervojon en Minsk, Belarusio. La fervojo estas mallarĝa ŝpuro en la Chelyuskinites Parko. Ĝi operacias per dekkelkjaruloj. Ĝi malfermiĝis en 1955.

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 15 กันยายน 2015, 13:18:36

Universitato Osnabrück

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Germanio. Ĉu iu helpas min?
Kiu estas la viro en la bildo? La skribo en la angulo (supro-rekte) diras "Universitato Osnabrück".
Dankon.

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 25 กันยายน 2015, 13:50:23

white knight:
gordonflanagan:Universitato Osnabrück

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Germanio. Ĉu iu helpas min?
Kiu estas la viro en la bildo? La skribo en la angulo (supro-rekte) diras "Universitato Osnabrück".
Dankon.
Estas la germana "Kaiser Wilhelm II".

Ekzistas artikolo en E-vikipedio. Mi volis doni ligilon, sed bedaŭrinde ne funkciis. malgajo.gif
Dankon Manfredo por la informaĵo

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 25 กันยายน 2015, 13:52:56

Korsiko

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Francio. Ĝi montras virinon en Korsiko kiu kombas lanon elprini malpuraĵon.

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 26 กันยายน 2015, 15:02:03

Benzinvagono

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun nekutiman poŝtkarton el Pollando ĉi semajno. Ĝi montras malnovan benzinvagonon en la muzeo en Skierniewice.

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 27 กันยายน 2015, 17:13:36

Jen alia poŝtkato

externalImage.png

Ĉi tiu estas poŝtkarto el Ĉinio. Ĝi montras verdan poŝtkeston, kiu havas la saman koloron kiel la poŝtkestoj en Irlando !! La leterportisto estas kato.

robbkvasnak (แสดงโปรไฟล์) 27 กันยายน 2015, 18:47:51

Tre amuza!

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 15 ตุลาคม 2015, 13:47:06

Mi vidis multajn verdajn poŝtkestojn en Ĉinio, sed mi ne vidis kato-leterpoŝtiston !!!

กลับไปด้านบน