ไปยังสารบัญ

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

จาก gordonflanagan, 22 กรกฎาคม 2014

ข้อความ 346

ภาษา: Esperanto

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 1 พฤศจิกายน 2015, 14:32:30

Teo en Londono

externalImage.png

La ŝipoj, kiuj transportis teon al Anglio, alvenis en la dokoj en Londono en la 19-a jarcento, apud la Ponto de Londono. En la poŝtkarton oni vidis la virojn, kiuj malŝarĝis la teon el la ŝipoj. Ili miksis la teon, tiam ili reenpakis ĝin.

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 3 พฤศจิกายน 2015, 14:41:43

Taksio

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Indonezio. Ĝi montras biciklo-taksiojn, aŭ biciklo-rikiŝojn, kiuj nomiĝas "becak" en Indonezio.

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 5 พฤศจิกายน 2015, 15:55:38

Vaporpunko

externalImage.png

Jen alia poŝtkarto el Ruslando de "Steampunk" (Vaporpunko). La pentristo estas Vadim Vojteĥoviĉ.

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 7 พฤศจิกายน 2015, 13:21:55

Bela vidaĵo

externalImage.png

Ĉu vi volus sidi ĉi tie? Oni havus belan vidaĵon super la urbo !!

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 9 พฤศจิกายน 2015, 10:43:46

Vinokelo

externalImage.png

Ĉi tiu bela poŝtkarto montras viron kiu sidas en vinokelo. Eble li gustumas la vinon, eble li trinkas la vinon. La vinokelo estas en la Puy de Dôme regio en Francio.
Ĉu vi volus sidi ĉi tie?

dobri (แสดงโปรไฟล์) 10 พฤศจิกายน 2015, 06:20:59

gordonflanagan:Vinokelo

externalImage.png

Ĉi tiu bela poŝtkarto montras viron kiu sidas en vinokelo. Eble li gustumas la vinon, eble li trinkas la vinon. La vinokelo estas en la Puy de Dôme regio en Francio.
Ĉu vi volus sidi ĉi tie?
Por momento jes, sed por la tuta tago aŭ nokto certe ne.

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 15 พฤศจิกายน 2015, 14:30:31

Kio estas ĉi tiu konstruajo?

externalImage.png

Ĉu ĝi estas palaco? - Ne !!
Ĉu ĝi estas urbodomo? - Ne !!
Ĉu ĝi estas stacidomo - jes !!

La stacidomo estas en Dunedin, Novzelando. Ĝi malfermiĝis en 1906. La ĉefa platformo estas 1 kilometron longan. Hodiaŭ nur turistaj trajnoj uzas la stacidomon.

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 16 พฤศจิกายน 2015, 09:59:41

Gallipoli 1915-1916

externalImage.png

La Batalo de Gallipoli estis milita katastrofo antaŭ 100 jaroj. Ĉirkaŭ 58,000 aliancaj soldatoj mortis (britaj, irlandaj, aŭstralaj kaj novzelandaj). Ĉirkaŭ 87,000 turkaj soldatoj ankaŭ mortis dum la batalo. Pli ol 300,000 soldatoj vundiĝis serioze.
Ĉi tiu poŝtkarto montras turkan soldaton, kiu portas vunditan aliancan soldaton.

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2015, 11:26:42

Gallipoli (denove)

externalImage.png

Jen alia bildkarto pri Gallipoli. Albert Jacka (1893 - 1932) estis la unua aŭstraliano kiu ricevis la Victoria-Krucon en la unua mondmilito. Li estis en Gallipoli.

Серёга (แสดงโปรไฟล์) 17 พฤศจิกายน 2015, 17:20:18

externalImage.png

กลับไปด้านบน