К содержанию

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

от gordonflanagan, 22 июля 2014 г.

Сообщений: 346

Язык: Esperanto

ratkaptisto (Показать профиль) 26 декабря 2015 г., 20:52:32

gordonflanagan:Möhnesee

externalImage.png

Jen bela malnova poŝtkarto de la Möhnesee en Germanio. Ĝi konstruiĝis inter 1909 kaj 1913. Ĝi estis la plej granda akvo-baraĵo en Eŭropa.
Se vi vizitos min dum la venonta jaro, mi volis montri al vi tiun lagon aŭ la " Steinhuder Meer".

gordonflanagan (Показать профиль) 30 декабря 2015 г., 10:19:50

"Norda Maro"

externalImage.png

Caspar David Friedrich (1774 - 1840) estis germana romantika pejzaĝa pentristo. La poŝtkarto montras "Nordische See" ["Nordan Maron"]

gordonflanagan (Показать профиль) 2 января 2016 г., 13:47:52

Bonan Novan Jaron

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun belan poŝtkarton el Turkio. La meŝago diras "Bonan Novan Jaron"

gordonflanagan (Показать профиль) 6 января 2016 г., 11:21:33

Bialystok

externalImage.png

Hodiaŭ mi ricevis ĉi tiun interesan poŝtkarton el Pollando. Ĝi montras konstruaĵojn en Bialystok en Pollando. Ankaŭ ĝi montras bildon de Ludwik Zamenhof.
"Pies Kawelin" estas skulptaĵo de hundo en la Planty Parko en Bialystok.

gordonflanagan (Показать профиль) 11 января 2016 г., 15:48:21

Ankoraŭ unu biciklo

externalImage.png

Hodiaŭ mi ricevis ankoraŭ unu poŝtkarton, kiu montras biciklon - malnovan virinan "sekuran" biciklon el Aŭstralio (c. 1910). La poŝtmarko ankaŭ montras la saman biciklon.

gordonflanagan (Показать профиль) 16 января 2016 г., 13:22:27

"Butikumado kun Patrino"

externalImage.png

Jen interesa poŝtkarto kiu montras la covron de libro por infanoj, kiuj lernas legi. Mi aĉetis ĝin je la Belfastopoŝtmarko Klubo hieraŭ. La ilustristo estis Harry Wingfield (1910 - 2002). Li ilustris la "Ladybird" (Kokcineloj) Libroj por infanoj dum la 1960-j kaj 1970-j.

gordonflanagan (Показать профиль) 22 января 2016 г., 13:56:13

"Sprinter Trein" (Stoptrein), Nederlando

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Nederlando. Ĝi montras la "sprinta trajno". La sprinta trajno estas nederlanda trajno kiu haltas je ĉiu stacidomo.

gordonflanagan (Показать профиль) 25 января 2016 г., 15:17:43

IKEA Poŝtkarto

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton de IKEA el Germanio. Ĝi havas germanan ŝercon!!Ovoj kaj pizoj kaj salamo : odoras bone, gustas bone, estas (manĝiĝas) bone !!

gordonflanagan (Показать профиль) 27 января 2016 г., 10:57:56

Modernaj Transportoj

externalImage.png

Mi ŝatas ĉi tiun poŝtkarton, kiun mi ricevis el Usono. Ĝi montras "Dudeka jarcento transportado" de la pentristo E. S. Yates. Li pentris la bildon en 1910. Mi ne havas iu ajn informon de la pentristo. La pentraĵo montras "modernan" transporton - trajnon, aviadilon, ŝipon kaj trajnon.

gordonflanagan (Показать профиль) 2 февраля 2016 г., 9:36:17

Polička, Ĉeio

externalImage.png

La baroka urbodomo en la mezo de la placo en Polička, Ĉeĥio, estis konstruiĝis inter 1739 kaj 1744.

Наверх