ไปยังสารบัญ

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

จาก gordonflanagan, 22 กรกฎาคม 2014

ข้อความ 346

ภาษา: Esperanto

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 19 เมษายน 2016, 13:41:06

La maljuna poŝtisto

externalImage.png

Ĉi tiu poŝtkarto montras maljunan poŝtiston en Germanio, kiu liveras leteron al la junulino kun hundo.

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 7 พฤษภาคม 2016, 09:48:13

La pentristo Alexei Kapchikov

externalImage.png

Jen poŝtkarto kiu montras pentraĵon de vaporlokomotivo. La pentristo estas Alexei Kapchikov. Li naskiĝis en Leningrad (St. Petersburg), Ruslando, en 1968. Li ofte pentras transporto-pentraĵojn - lokomotivojn, aŭtomobilojn, ktp.

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 9 พฤษภาคม 2016, 12:54:47

Kie estas la ponto?

externalImage.png
Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Germanio, de homo kiu loĝas apud Kirchlengern, apud Osnabrück kaj Hanover. Ĉu iu konas la ponton? Kie ĝi estas? Ĉu ĝi estas en Germanio?

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 10 พฤษภาคม 2016, 09:10:12

Pondichery, Hindio

externalImage.png

Ĉi tiu poŝtkarto montras la promenejon en la hinda marboda urbo, Pontichery. la pentristo estas Emanuel Scanziani.

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 23 พฤษภาคม 2016, 15:09:44

Hundapoŝto

externalImage.png

Mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Japanio. Eĉ la hundoj en Japanio skribas kaj poŝtas leterojn.

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 1 มิถุนายน 2016, 09:44:34

Manĝaĵo de Tajvano

externalImage.png

Jen interesa poŝtkarto el Tajvano kiu montras ekzemplojn de manĝaĵo de Tajvano. Mi pensas ke mi ĝuos pastobulojn kaj "mangan razan glaciaĵon". Probable mi ne ŝatos "porkan sangan kukon".

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 7 มิถุนายน 2016, 13:21:13

Ordoraĉa toŭfuo

externalImage.png

Nun oni ne vidas la bildon. Oni devas klaki sur "Bildo" - kial ??

Odoraĉa toŭfuo estas fermentigita toŭfuo kiu havas fortan ordoron. Homoj diras ke ĝi odoras kiel putra viando. Kutime oni aĉetas ĝin je noktaj bajaroj

Urho (แสดงโปรไฟล์) 7 มิถุนายน 2016, 13:38:54

gordonflanagan: […] Nun oni ne vidas la bildon. Oni devas klaki sur "Bildo" - kial ??
Bonvolu legi ĉi tiun fadenon.

> Ĝisdatigita la ligilo (2016-07-31)

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 22 มิถุนายน 2016, 08:51:46

Urho:
gordonflanagan: […] Nun oni ne vidas la bildon. Oni devas klaki sur "Bildo" - kial ??
Bonvolu legi ĉi tiun fadenon.
Dankon

gordonflanagan (แสดงโปรไฟล์) 22 มิถุนายน 2016, 08:55:43

Gregorz Chudy

externalImage.png

Gregorz Chudy naskiĝis en Katowice, Pollando, en 1982. Li estas akvarela pentristo, instruisto kaj muzikisto. Li ludas keltan muzikon per fluto kaj akordiono. La pentraĵo montras motorciklon ekster elektrocentralo.

กลับไปด้านบน