Vai all’indice

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

di gordonflanagan, 22 luglio 2014

Messaggi: 346

Lingua: Esperanto

gordonflanagan (Mostra il profilo) 20 giugno 2019 13:58:35

Jen alia poŝtkarto pri la "Postcrossing" kunveno en Belfasto, Nord-Irlando. Ĝi montras kelkajn vidaĵojn en la urbo. Oni vidas la Grandan Fiŝon, la turon de la Albert Horloĝo, la Urbodomon kaj la Titanic Museon.

externalImage.pngKliku ĉi tie por vidi la poŝtkarton

gordonflanagan (Mostra il profilo) 23 giugno 2019 12:55:03

Kiam mi estis en Belfasto dum la pasinta semajnfino mi trovis ĉi tiun strangan poŝtkarton. Ĝi montras la urbodomon en Belfasto. Se vi volus vidi pli da similaj pentraĵoj vizitu: www.maibendyart.co.uk

En 2021 la Universala Kongreso okazos en Belfasto.

Kliku ĉi tie por vidi la poŝtkarton:-

externalImage.png

gordonflanagan (Mostra il profilo) 26 giugno 2019 10:12:13

externalImage.png Kliku ĉi tiu
Ralph Hedley (1848 - 1913) estis angla pentristo kaj lignoskulptisto. Li studis arton kaj lignan skulptaĵon en Newcastle upon Tyne. Li pentris ĉiutagon vivon en nord-orienta Anglio. Ĉi tiu poŝtkarto montras homojn kiuj serĉas laboron.

gordonflanagan (Mostra il profilo) 30 giugno 2019 08:31:28

Kliku ĉi tiu externalImage.png

Dum septembro je la pasinta jaro mi partoprenis en la Beneluksa Kongreso en Belgio. Estis tre agrabla. Mi trovis ĉi tiun amuzan poŝtkarton.

gordonflanagan (Mostra il profilo) 12 luglio 2019 13:02:37

Salamanca Universitato
externalImage.png
Hodiaŭ mi ricevis ĉi tiun poŝtkarton el Hispanio. Ĝi montras la universitaton en Salamanca. La universitato estis fondita en jaro 1134. Ĝi estas la plej malnova universitato en Hispanio kaj la tria plej malnova en la tuta mondo, kiu ankoraŭ ekzistas. La statuo estas Fray de Leon - poeto kaj instruisto.

gordonflanagan (Mostra il profilo) 03 settembre 2019 13:53:31

externalImage.png
Luz Stacidomo, Sao Paulo, Brazilio

Oni konstruis la stacidomon en 1901. La arkitekto estis Henry Driver (1832-1900) el Britio. Li desegnis multe da stacidomoj en Anglio

Torna all’inizio