Į turinį

Ĉu vi ŝatas poŝtkartojn?

gordonflanagan, 2014 m. liepa 22 d.

Žinutės: 346

Kalba: Esperanto

gordonflanagan (Rodyti profilį) 2014 m. gruodis 12 d. 13:41:15

Lano de Aŭstralio

externalImage.png

Aŭstralio produktas 24% de la lano en la mondo. Plej la ŝafoj estas "merinoj".

gordonflanagan (Rodyti profilį) 2014 m. gruodis 13 d. 11:31:31

Du Onklinoj

externalImage.png

Inge Löök poŝtkarto de la "Du Onklinoj". La pentristo naskiĝis en Helsinki, Finlando, en 1951. Ŝi estis ĝardenisto. Estas 36 poŝtkartoj de la onklinoj.

gordonflanagan (Rodyti profilį) 2014 m. gruodis 14 d. 11:42:13

Klosterbrauerie (Bierfarejo), Hamm, Westfalen,Germanio

externalImage.png

Malnova bierfarejo en Hamm, Germanio. Komencis - 1735; fermis - 1971.
La pentristo estas Paul Commer. Li naskiĝis en Hamm, 1907. Li laboris kun la konstruaĵoficejo (Bauamt) en Hamm. Li pentris pli de 1000 pentraĵojn.

gordonflanagan (Rodyti profilį) 2014 m. gruodis 15 d. 15:00:57

Kaustinen Folk Music Festival (Popolmuzikfesto)
(Kaustisen kansanmusiikkijuhlat)

externalImage.png

La popolmuzikfesto de Kaustinen, Finlando, estas la plej granda popolmuzika kaj danca festo en Skandinavio. Ĝi okazas en julio, ĉiujare. La unua festo estis en 1968. Pli de 100,000 homoj vizitas la feston.

gordonflanagan (Rodyti profilį) 2014 m. gruodis 17 d. 16:16:47

Du Granddukinoj de Rusio

externalImage.png

Granddukinoj Olga kaj Tatyana Nikolaevna estis la filinoj de imperiestro Nicholas II de Rusio. En unua milito de la mondo ili estis flegistinoj. En 1918 ili murdiĝis en Yekaterinburg kun ilia familio.

gordonflanagan (Rodyti profilį) 2014 m. gruodis 18 d. 17:00:15

Leterkestoj de Ĉinio

externalImage.png

Ĉi tiu poŝtkarto de Ĉinio ilustras leterkestojn.

gordonflanagan (Rodyti profilį) 2014 m. gruodis 19 d. 15:29:57

Nacia Akva Centrejo, Pekino

externalImage.png

Oni konstruis la nacia akva centrejo ["akvacubo"] en Pekino por Olimpico 2008, apud la nacia stadiono ["birdnesto"].

gordonflanagan (Rodyti profilį) 2014 m. gruodis 20 d. 15:13:29

Gabriela Mistral (1889-1957)

externalImage.png

Gabriela Mistral estis poeto, diplomato kaj feministo. Ŝi naskiĝis en Ĉilio. En 1945 ŝi ricevis la premion de Nobel (Literaturo)- la unua virino de suda Ameriko

BoriQa (Rodyti profilį) 2014 m. gruodis 20 d. 18:28:45

externalImage.png

La Fuorto "San Felipe del Morro" estas citadelo de la 16-a jarcento kiu situas ĉe la plej nord-okcidenta parto de la duoninsulo "San Juan", Porto-Riko. Nomita honere al Reĝo Filipo la 2-a de Hispanio, la fuorto, ankaŭ nomata "El Morro", estis farita por gardi la enirejon de la golfeto de "San Juan", kaj defendi la urbon "San Juan" kontraŭ malamikoj venintaj de la maro.

gordonflanagan (Rodyti profilį) 2014 m. gruodis 21 d. 19:18:04

Hammer Eisenbahnfreunde - Fervojoklubo de Hamm, Westfalen, Germanio

externalImage.png

La klubo fondis en 1977. Ili havas 18km da fervojo, de Hamm al Lippborg

Atgal į pradžią